Surabajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Surabajo (iama Soerabaja) estas la dua plej granda urbo de Indonezio (pli da 3.500.000 da loĝantoj), havenurbo kaj la ĉefurbo de la provinco de Orienta Javo. Ĝi situas en la norda marbordo de orienta Javo ĉe la enfluo de la rivero Mas kaj ĉe la markolo Maduro.

La urbo enhavas unu el la plej aktivaj havenoj en la lando. Ties ĉefaj eksportaĵoj inkludas sukeron, tabakon kaj kafon. Ĝi enhavas grandan ŝipfarejon kaj multnombrajn specialajn ŝipolernejojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Blazono de Surabajo

Surabajo laŭdire devenas el la vortoj surasuro (ŝarko) kaj bayaboyo (krokodilo), la du bestoj kiuj, laŭ loka mito, luktis unu kontraŭ la alia por gajni la titolon de "plej forta kaj pova besto" en la areo laŭ profecio de Jajabajo. Tiu profecio rakontas pri terura lukto inter giganta blanka ŝarko kaj giganta blanka krokodilo ĉirkaŭ la Monumento de la Herooj, la Tugu Pahlawan. Tiu legendo estas ŝanĝita de aliaj kiel granda milito inter indiĝenoj de Surabajo kaj la invadintoj en 1945, kaj de aliaj kiel batalo inter du herooj kiuj interbatalis por esti la reĝo de la urbo. La du herooj estus Sura kaj Bajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la 15-a jarcento kaj 16-a jarcento, Surabajo estis sultanlando kaj grava politika kaj militista regno oriente de Javo. En 1625 Surabajo estis prenita de la sultano Agung, post terura milito kontraŭ la sultanlando de Mataram, dum kiu Mataram konkeris la aliancanojn de Surabajo: nome Sukadana kaj Madura, por posta sieĝo de Surabajo. Post tiu konkero, Mataram kontrolis Javon entute escepte la teritorion de la sultanlando de Banten kaj la nederlanda setlejo de Batavio (la nuna urbo Ĝakarto).

La Nederlanda Orient-hinda Kompanio prenis la urbon el febla Mataram en novembro de 1743. Surabajo iĝis grava komercejo sub la nederlanda kolonia registaro kaj tiam gastigis la plej grandan ŝipocentron de ties kolonio.

En 1917 okazis gravega revolucio de soldatoj kaj maristoj ĉe Surabajo, estrata de "Indies Social Democratic Association" (Komunista Partio de Indonezio). Tiu revolucio estis perfortege forpremita.

Dum la Dua Mondmilito Surabajo estis konkerita de la japanoj en 1942, ĝis bombardado farita de alaincanoj en 1944. Post tio ĝi estis kontrolita de indoneziaj naciistoj. Tamen tuj ekos konflikto ĉar Nederlando klopodis repreni sian kolonion. La Batalo de Surabajo estis unu el la plej gravaj eventoj de la Indonezia revolucio. Aliancanoj sendis ultimaton al la indoneziaj liberigistoj de la urbo kiuj malakceptis kapitulacon. La sekva batalo okazis la 10an de novembro, kio nune estas la Tago de Herooj, dum en la blazono de la urbo aperas la Monumento de la Herooj inter la ŝarko kaj la krokodilo. Pro internacia premo Nederlando sendependigis ties kolonion en decembro de 1949.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

De 1913 ĝis 1929 tie propagandis la nederlandano Simon Joris Ysselstein.