Monterejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monto Cerro de la Silla apud Monterejo.

La urbo Monterejo (hispane Monterrey) estas la ĉefurbo de la meksika subŝtato Nuevo León. Ĝi estas la tria plej granda urbo de Meksiko.

Laŭ censo de 2000 ĝia loĝantaro estas iom pli ol tri milionoj; en ĝia aglomeraĵo, konsistigata de la municipoj San Pedro Garza García, San Nicolás de los Garza, Guadalupe, Escobedo, Apodaca kaj Santa Catarina) loĝas preskaŭ kvin milionoj.

Ĝia meza alto super marnivelo estas 537 metroj; ĝiaj koordinatoj estas 25° 40' N / 100° 18' U.

La urbo estis fondita en 1596 de Diego De Montemayor kaj ludis malgravan rolon dum la tuta kolonia tempo. Tamen ek de la fino de la 19-a jarcento ĝi transformiĝis al tutlanda industria centro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Monterejo situas al monteca valo de la meksika nord-oriento. Dum sia komenca tempo ĝi konservis grandan distancon de la ĉefaj hispanaj koloniaj centroj, kiuj troviĝis centre kaj okcidente en la vicreĝlando. En la ejo, kiun ĝi nun okupas, establiĝis du setlejoj, kiuj fiaskis dum siaj unuaj jaroj. La unua nomiĝis Santa Lucia kaj estis fondita en 1577 de la portugala sacerdoto Alberto Del Canto. La dua nomiĝis San Luis Rey de Francia (Sankta Ludoviko reĝo de Francio) kaj estis fondita de Luis Carvajal Y De La Cueva, same portugalo kaj unua koloniiganto de la Nova Regno de León. La definitiva fondo okazis je la 20-a de septembro 1596 fare de Diego De Montemayor, kiu nomis la lokon Ciudad Metropolitana de Nuestra Señora de Monterrey (Metropola Urbo de Nia Sinjorino de Monterrey), honore al Gaspar de Zúñiga y Acevedo, grafo de Monterrei (en Galegio), tiama vicreĝo de "Nova Hispanio".

Kvankam ĝi jam komence estis ĉefurbo de la Nova Regno de León (tiam Estado de Nuevo León), Monterejo dum la pliparto de sia historio havis etajn grandecon kaj signifon. Ankoraŭ en 1905 ĝi havis apenaŭ 80.000 loĝantojn. Nur post la fondo de la unaj entreprenoj fine de la 19-a jarcento Monterejo komenciĝis evolui ekonomie kaj demografie.

En 1846 la urbon invadis la usona armeo kaj restis ĝis 1848. Poste de la 3-a de aprilo ĝis la 5-a de aŭgusto 1864 la urbo funkciis kiel meksika ĉefurbo pro dekreto de la tiama prezidento Benito Juárez, kiun tien persekutis trupoj de Maksimiliano la 1-a kaj de la franca armeo.

En 1910 Antonio I. Villareal, armea guberniestro de la subŝtato, ordonis malfermi ĝiajn templojn, detruis tiun de Sankta Francisko (la plej malnovan de la urbo) kaj detruis la pliparton de ĝiaj koloniaj arkivoj, pro sia malamikeco al la katolika eklezio.

En la 1960-aj jaroj maldekstrulaj gerilaj grupoj bazitaj en suda Meksiko faris detruojn kaj kaŭzis la morton de gravaj entreprenistoj.

En 1988 la urbon atakis uragano Gilberto, kaŭzis grandajn materiajn damaĝojn kaj postulis dekojn da viktimoj el la loĝantaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]