Olongapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olongapo
tre urbanizita urbo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 2200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 260 317  (2020) [+]
Loĝdenso 1 407 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 50′ N, 120° 17′ O (mapo)14.833333333333120.28333333333Koordinatoj: 14° 50′ N, 120° 17′ O (mapo) [+]
Alto 193 m [+]
Areo 185 km² (18 500 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Olongapo (Filipinoj)
Olongapo (Filipinoj)
DEC
Olongapo
Olongapo
Situo de Olongapo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olongapo [+]
vdr

Olongapo, - tagaloge Lungsod ng Olongapo - estas triaklasa urbego en Filipinoj, en Luzono, en centra Luzono, en provinco Zambaloj. Kune kun la urbo Subic ĝi formas urbaron.

Aerpanoramo en Olongapo

Geografio[redakti | redakti fonton]

Olongapo situas laŭ golfo ĉe piedoj de montoj [1]. Floridablanca (Filipinoj) troviĝas 30, Angeles 50, provinca ĉefurbo Iba (Filipinoj) 67, ĉefurbo Manilo 79, Kezonurbo 86 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Olongapo

En tiu loko indiĝenoj vivis antaŭ dominado de hispanoj, kiuj fondis tie vilaĝon en 1750. Ŝiparmea stacio estis fondita en 1885, poste konstruita ĝis dominado de Usono. Ankaŭ usonanoj plukonstruis la mararmean bazon. Jam en 1941 japanoj bombardis la stacion kaj la urbeton, poste kelkjara japana dominado okazis. En 1945 jam usonanoj bormbardis, kiu ĝis tiam estis nedifekta, poste ĝi plene ruiniĝis. Tamen depost la liberiĝo sendependiĝo la filipina mararmeo faris la rekonstruajn laborojn, dum en tiu loko estis daŭre usona bazo. Olongapo tamen estis konstruita kune kun Usono sur novan malplenan lokon. La nova urbo estis laste cedita al Filipinoj en la 1950-aj jaroj. La apuda mararmea bazo estis la plej granda usona instalaĵo en la Pacifiko tiutempe kaj dungis dek kvin mil da-filipinajn civilulojn. Olongapo urbiĝis en 1966 kaj ricevis klasifikan titolon dense loĝata urbo en 1983. La armea bazo iĝis libera haveno en 1992, ĉar en 1991 Pinatubo erupciis kaj usonanoj hejmeniris.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Olongapo havis profiton pro la usona mararmea bazo, poste la urbego trovis novajn eblecojn.

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la homoj en Olongapo estas katolikoj, krome estas aliaj kristanaj grupoj (ekzemple metodistoj). En la urbego mankas universitato.

Metodisto preĝejo en Olongapo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Olongapo havas trairan ĉefvojon laŭ la golfo kaj ĉefvojon al interno de Luzono. La urbego havas rektangulajn vojreton. La plej proksima internacia flughaveno (same la haveno) funkcias en la menciita Subic.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Olongapo situas en la ekvatora klimato. Jere falas po 3631 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono, en la ceteraj monatoj malofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 28-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Muzeo en Olongapo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans