Lingayen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marborda strando en Lingayen
Marborda strando en Lingayen
Lingayen
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2401
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 107 728  (2020) [+]
Loĝdenso 1 717 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 1′ N, 120° 14′ O (mapo)16.016667120.233333Koordinatoj: 16° 1′ N, 120° 14′ O (mapo) [+]
Alto 7 m [+]
Areo 62,76 km² (6 276 ha) [+]
Lingayen (Filipinoj)
Lingayen (Filipinoj)
DEC
Lingayen
Lingayen
Situo de Lingayen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lingayen [+]
vdr

Lingayen, [lingajen] - tagaloge Bayan ng Lingayen - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Iloko, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Pangasinano. La loknomo signifas laŭ indiĝena lingvo: "rigardi malantaŭen". Lingayen havas 32 distriktojn.

Urbodomo de Lingayen

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lingayen situas en insulo Luzono laŭ la samnoma golfo Lingayen ĉe enfluejo de rivero sur la marborda ebenaĵo [1]. Dagupan troviĝas 11, Baguio 58, Cabanatuan 101, Kezonurbo 174, ĉefurbo Manilo 179, Puerto Princesa 717, Cebuurbo 750, Dabao 1156 kilometrojn (aere) [2].

Hotelo en Lingayen

Historio[redakti | redakti fonton]

Lingayen estis fondita en 1614 fare de hispanaj aŭgustenanoj. Baldaŭ ĝi estis provinca ĉefurbo. Dominadon de Usono interrompis la mallonga japana okupo (1942-1945). Kiam la usona armeo alteriĝis dum la invado ĉe Lingayen, ties strando estis profitita por flughaveno. La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Industrioj de Lingayen konsistas el agrikulturo, bredado kaj fiŝkaptado. Gravaj kultivaĵoj inkluzivas rizojn, maizojn, arakidojn, tomatojn, akvomelonojn kaj legomojn. Pro la grandaj paŝtejoj estas vigla bredado de porkoj, bovoj, ŝafoj, kaproj kaj kokinoj. La plej grava fiŝkaptejo estas mem la golfo ene de la municipaj maraj teritorioj de dek kvin kilometrojn lomga marbordo. Maraj fiŝlagoj funkcias laŭ la marbordo, dolĉakvaj fiŝlagoj pli interne sur la ebenaĵo. La hejmindustrio prilaboras bambuojn.

Preĝejo en Lingayen

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, sed estas ekzemple baptistoj, metodistoj. En Lingayen funkcias kampuso kaj kolegioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lingayen estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojoj al interno de la insulo. Enurbe tricikloj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas. La urbo havas malgrandan flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Lingayen situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare pluvas po 2091 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Statuo en Lingayen

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Lingayen estas la naskiĝloko de eksprezidento en:Fidel V. Ramos.

Fontoj[redakti | redakti fonton]