Palayan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo en Palayan
Larĝa panoramo en Palayan
Palayan
component city

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 3132
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 45 383  (2020) [+]
Loĝdenso 448 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 33′ N, 121° 5′ O (mapo)15.542222222222121.08444444444Koordinatoj: 15° 33′ N, 121° 5′ O (mapo) [+]
Alto 173 m [+]
Areo 101,4 km² (10 140 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Palayan (Filipinoj)
Palayan (Filipinoj)
DEC
Palayan
Palayan
Situo de Palayan

Map

vdr

Palayan, tagaloge Lungsod ng Palayan estas sesaklasa urbo en Filipinoj, en regiono Centra Luzono, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Nova Ekijo.

Salutarko en Palayan

Geografio[redakti | redakti fonton]

Palayan situas sur ebenaĵo laŭ rivero [1]. Iama provinca ĉefurbo Cabanatuan troviĝas 10, Talavera (Filipinoj) 18, San Jose (Nova Ekijo) 30, Tarlakurbo 49, Kezonurbo 95, ĉefurbo Manilo 108 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en 1952 oni proponis alian ĉefurbon en Nova Ekijo. Post 3 jaroj estis aprobita la nova ĉefurbo Palayan, kie tiam estis rizejoj. Palayan estis kreita en 1965 kiel laŭplana urbo. En 1969 oni jam aranĝis internacian renkontiĝon de skoltoj. En 1972 estis translokitaj loĝantoj el alia loko pro konstruo de barlago. La urbodomo estis konstruita en 2002. Palayan ricevis la klasifikon komponenta urbo.

Religio[redakti | redakti fonton]

Plej granda parto de la loĝantaro estas katolikoj, krome ankaŭ metodista preĝejo funkcias. Islamo konsistas el proksimume 3% de la populacio.

Urbodomo

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Palayan havas trairan ĉefvojon kaj flankovojojn. Cabanatuan estas atingebla tuj laŭ la ĉefvojo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Palayan situas en tropika musona klimato, tamen malpli da pluvo falas, nur jare po 593 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas. La temperaturo varias inter 22-30 °C.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans