Digos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Digos
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 8002
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 188 376  (2020) [+]
Loĝdenso 656 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 45′ N, 125° 21′ O (mapo)6.75125.35Koordinatoj: 6° 45′ N, 125° 21′ O (mapo) [+]
Alto 190 m [+]
Areo 287,1 km² (28 710 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Digos (Filipinoj)
Digos (Filipinoj)
DEC
Digos
Digos
Situo de Digos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Digos [+]
vdr

Digos, - tagaloge Lungsod ng Digos - estas kvaraklasa urbego, ankaŭ diocezo kaj komponenta urbo en Filipinoj, en insulo Mindanao, en Dabaa Regiono, kie ĝi estas ĉefurbo de provinco Suda Davao. Digos apartenas al urbaro de Dabao kaj havas 26 distriktojn (el kio 9 estas urbaj distriktoj).

Altlernejo en Digos

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Digos situas en la suda parto de Mindanao laŭ golfo sur la marborda ebenaĵo, sed pli interne estas jam montetoj [1]. Dabao troviĝas 43, Koronadalo 63, General Santos 74, Malaybalay 158, Iligan kaj Cagayan de Oro po 205, Pagadiano 244, ĉefurbo Manilo 994, Kezonurbo 999, Baguio 1193 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En la malnovaj tempoj la samnoma rivero Digos estis bona fiŝkapta loko de la indiĝenoj. Baldaŭ hispanoj alvenis, sed ili ne fondis vilaĝon. Dum dominado de Usono multaj ekloĝis en ĉi tiu loko kaj komenciĝis la agrikultura laboro, kiun interrompis la mallonga japana okupo inter 1942-1945. La municipo aŭ sendependa komunumo estis kreita en 1949 (pli frue la loko apartenis al alia komunumo 16 kilometrojn fore). La municipo atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 1990-aj jaroj kaj komponenta urbo laŭ la filipina klasifikado en 2000.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Digos estas agrikultura urbego kun fiŝkaptado. La agrikultura branĉo konsistas el kultivadoj de kokosoj, sukerkanoj, mangoj, bananoj, rizoj, maizoj.


Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj estas plejparte katolikoj, tial tie sidas diocezo. Digos estas sidloko de kampusoj, institutoj, kolegioj kaj seminario.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Digos estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojo al interno de la insulo. Enurbe preskaŭ 5,000 tricikloj, aŭtobusoj kaj busetoj trafikas. La haveno servas nur la fiŝkaptantojn. La plej proksima flughaveno funkcias en Dabao.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Digos situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 1316 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro pli ofte. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]