Hagonoy (Bulakano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hagonoy
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 3002
Demografio
Loĝantaro 133 448  (2020) [+]
Loĝdenso 1 294 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 50′ N, 120° 44′ O (mapo)14.833333333333120.73333333333Koordinatoj: 14° 50′ N, 120° 44′ O (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 103,1 km² (10 310 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Hagonoy (Filipinoj)
Hagonoy (Filipinoj)
DEC
Hagonoy
Hagonoy
Situo de Hagonoy

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hagonoy, Bulacan [+]
vdr

Hagonoy, - tagaloge Bayan ng Hagonoy - estas kvinaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono Centra Luzono, en provinco Bulakano. La urbego ricevis la nomon de kuracplanto "hagunoy" (Chromolaena odorata), kiu antaŭe abundis ĉi tie laŭ riverbordoj kaj marbordo.

Rivero ĉe Hagonoy

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hagonoy situas sur ebenaĵo laŭ golfo inter buŝoj de du riveroj (tial la grundo estas marĉa) [1]. Provinca ĉefurbo Malolos troviĝas 11, Apalit 14, Lubao 18, Valenzuela (Filipinoj) 30, ĉefurbo Manilo 38, Kezonurbo 40 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Hagonoy estis menciita unue en 1571, kiam la loka raĝo formis floton kontraŭ la hispanoj. La tera areo apartenis al la najbaraj komunumoj. Aŭgustenanoj komencis kristanigi la loĝantojn. Dum la hispana regado Hagonoy estis fiŝkaptista vilaĝo. Post la Filipina Revolucio usona dominado okazis, dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. Hagonoy atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1990-aj jaroj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Historie kaj ankaŭ nun Hagonoy estas ĉefe fiŝkaptista komunumo. La fiŝoj estas transportitaj eĉ al Manilo.

Merkato en Hagonoy

Religio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. La ĉefa preĝejo estas nacia sanktejo. En la urbego kampuso funkcias ekde 2011.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Hagonoy finiĝas 2 flankovojoj, kiuj atingas la urbon. En Hagonoy la ĉefa kaj plej reganta transportmaniero estas la triciklo pro siaj mallarĝaj vojoj, krome estas aŭtobusoj kaj busetoj. La haveno funkcias nur por fiŝkaptistaj boatoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hagonoy situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare falas po 792 mm. Inter majo kaj oktobro daŭras la pluva sezono, sed en la cetraj monatoj ankaŭ pluvas, tamen ne tiom. La averaĝa temperaturo varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Kampuso

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans