Vilaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La nocio vilaĝo signifas komunumon, kiu originale karakterizeblas kiel agrikultura setlejo per specifaj ekonomia kaj socia strukturo. Ĝenerale la vilaĝo estas pli malgranda, ol la urbo. En la mezepoko muro ĉirkaŭis la urbon, en la vilaĝo ne estis defendo.

Kelovilaĝo Hajós en Hungario. Sub la domoj keloj troviĝas por la vino, en la ĝardeno nur vinbero kreskiĝas.
Panoramo al supozata vilaĝo en Hungario en skanzeno

Historie elformiĝintaj vilaĝaj formoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo apud la loĝdomo troviĝas staloj plej ofte por ĉevalo, bovo, porko, kapro kaj koko, ejoj por agraraj produktaĵoj, fine ĝardeneto. En la vilaĝo troviĝas malmulte da komunaj ejoj, plej ofte preĝejo kaj vilaĝdomo. En Afriko estas tiaj vilaĝoj, kiuj estas ĉirkaŭitaj per lignaĵo por defendi la hombestojn kontraŭ la sovaĝbestoj.

Dum la historio formiĝis ankaŭ minvilaĝoj (minado), fiŝkaptistaj vilaĝoj (fiŝkaptado), feriaj vilaĝoj (feriado) kaj kelovilaĝoj (vinkulturo).

unustrata vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La domoj apudstaras, najbaras unu la alian. La agroj situas fine de la ĝardeno.

radisimetriaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

La domoj grupiĝas ĉirkaŭ centra komuna placo rondforme, ovale.

ŝaktabulaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Sur ebenaĵo, la nove fonditaj vilaĝoj, kaze de oni disdonis parcelojn, la stratoj imitas la ŝaktabulon.

La supre menciitaj estas la praaj formoj de la vilaĝoj. Post kresko de la loĝantaro tiuj formoj transformiĝis, sed ankaŭ hodiaŭ kelkfoje ekkoneblaj.

Socialaj strukturoj[redakti | redakti fonton]

Pinte de la vilaĝa socia strukturo staris la riĉaj kamparanoj, pastroj, (pli poste ankaŭ kuracistoj). Krom tiuj vivis en la vilaĝo senagruloj, kiuj servis ĉe la kamparanoj. (Nuntempe politikistoj kaj riĉuloj regas la vilaĝojn).

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri vilaĝo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Vilaĝano kreditas, vilaĝestro prunteprenas 
  • Citaĵo
     Pli facile estas vilaĝon perdi, ol domon akiri. 
  • Citaĵo
     Per mono, ne per mano punu vilaĝanon. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]