Bestoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Besto
Troveblo de fosilioj: Ediakarana periodo - ĉi-epoke

Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Unikonta
Superregno: Opisthokonta
Regno: Bestoj Animalia
Linnaeus, 1758
Subdivizio: Subregno Parazooj Parazoa''

Subregno Eumetazoa

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Bestoj (science: Animalia) estas organismoj kiuj konsistas el pli ol unu ĉelo (plurĉelulo), kies ĉeloj estas eŭkariotaj (kun vera nukleo), kaj kiuj malsame ol plantoj ne posedas celulozajn ĉelmurojn nek la eblon fari fotosintezon (ne havas kloroplastojn). Anstataŭ eltiri sian energion el fotosintezo, bestoj nutras sin el aliaj bestaj aŭ plantaj organismoj (tio estas, ili estas Heterotrofoj) kaj el oksigeno por la spirado. La plej multaj bestoj estas movkapablaj kaj havas sentajn organojn. Alia ĉefa trajto estas ke ili reproduktiĝas per seksa reproduktado. Tiuj trajtoj estas ĝenerale, sed estas ankaŭ kelkaj malmultaj esceptoj.

Le bestojn karakterizas disvolviĝo per embrio, kiu ĉe la plej multaj bestoj trapasas fazon de blastulo, kaj kiu determinas fiksan korpan planon (kvankam multaj specioj povas suferi poste metamorfozojn). La bestoj formas naturan grupon tre ligitan kun la fungoj. Bestoj estas unu el kvar regnoj de la domajno Eŭkariotoj, kaj al ĝi apartenas ankaŭ la homoj. La scienco pri bestoj nomiĝas bestosciencozoologio.

Oni priskribis ĉirkaŭ 1.5 milionojn da vivantaj animalaj specioj — el kiuj ĉirkaŭ 1 miliono estas insektoj — sed oni ĉirkaŭkalkulis ankaŭ ke estas ĉirkaŭ 7 milionoj da animaloj totale. Animaloj gamas laŭ grando el 8.5 miliononoj da metro al 33.6 metroj kaj havas plej ofte kompleksan interagadon unu kun alia kaj ties medioj, formante interplektitajn manĝoretojn.

Plej vivantaj (ne formortintaj) animalaj specioj estas klasitaj en Duflankuloj, nome klado kies membroj havas duflankan simetrian korpoplanon. La Duflankuloj aŭ Bilateria inkludas la Prabuŝulojn — en kiuj troviĝas multaj grupoj de senvertebruloj, kiaj nematodoj, artropodoj, kaj moluskoj — kaj la Novbuŝuloj, al kiuj apartenas ekinodermoj kaj ĥorduloj (inter kiuj estas la vertebruloj). Vivoformoj konsideritaj kiel pra-animaloj estis jam en la Ediakara-faŭno de la fino de Antaŭkambrio. Plej modernaj animalaj filumoj iĝis klare establitaj en la fosilia registro kiel maraj specioj dum la Kambria eksplodo antaŭ ĉirkaŭ 542 milionoj da jaroj.

Aristotelo dividis bestojn en tiuj kiuj havas sangon kaj tiuj kiuj ne havas sangon. Carl Linnaeus kreis la unuan hierarkian biologian klasigon por animaloj en 1758 per sia Systema Naturae, kiun Jean-Baptiste Lamarck etendis al 14 filumoj ĉirkaŭ 1809. Fine de la 1800-aj jaroj, Ernst Haeckel dividis la animalan regnon en la multĉelaj Metazooj (nune sinonima kun Animalia) kaj la Protozooj, unu-ĉelaj organismoj ne plu konsideritaj animaloj. En moderna epoko, la biologia klasigo de animaloj fidas en antaŭenirintaj teknikoj, kiaj la molekula filogenetiko, kiu estas efika por demonstri la evolucian rilataron inter animalaj taksonoj.

Laŭ Jean-Baptiste Lamarck, bestoj "estas vivantaj organizitaj korpoj, provizitaj per partoj ĉiam iriteblaj, preskaŭ ĉiuj digestas la nutraĵojn, per kiuj ili sin nutras, kaj moviĝas, unuj per la sekvo de volo ĉu libera, ĉu dependa, la aliaj per tiuj de ilia ekscitita." Tiel ili diferenciĝas de la plantoj. Ekzemploj de bestoj estas hundo, hamstro, abelo, baleno, salmo, mevo ktp. Laŭ diversaj difinoj de "besto" kaj "animalo" povas homo esti aŭ ne esti konsiderata besto, vidu lingvan noton.

Homoj laŭlonge de la historio uzadis multajn aliajn bestajn speciojn por manĝo, ekzemple kaj ĉefe por akiri viandon, lakton, kaj ovojn; por materialoj, kiaj ledo kaj lano; kiel maskotoj; kaj kiel laborfortaj animaloj por atingi energion kaj transportojn. Hundoj estis uzataj por ĉasado, dum multaj surteraj kaj akvaj animaloj estas ĉasataj por sporto, distrado aŭ por akiri manĝon aŭ aliajn materialojn. Animaloj aperis en arto el la plej fruaj tempoj kaj same aperis en mitologio kaj religio.

Lingva noto[redakti | redakti fonton]

Apud la vorto „besto” parto de la esperantistoj kutimas uzi ankaŭ la esprimon „animalo”. Argumento devenas de la PIV-difino de la vorto „besto”, en kiu „besto” signifas: ĉiu animalo escepte de homo[1], dum la vorto „animalo” rilatas al besto kaj homo kune. Tiel la vorto „animalo” estus pli ĝusta el scienca vidpunkto.

En la komenco de la Esperanto-evoluo ekzistis nur la fundamenta vorto besto. Tio tamen ne kontentigis ĉiujn, kiuj opinias, ke malgraŭ ĉio homo ne estas besto. Tial en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, publikigita en 1974, la Akademio de Esperanto oficialigis la vorton "animalo".

Enkonduko de la vorto „animalo” en la oficialan vortaron ne kaŭzis ŝanĝon de la ordinara kutimo. Rezulte la vorton „animalo” plej ofte oni uzas en la faka kunteksto kiam la precizeco de esprimo estas bezonata. Sed por normala uzo la vorto "besto" estas sufiĉa kaj eĉ preferinda. Neniel estas eraro uzi "besto" en la senco de "animalo”.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

Animaloj estas unikaj ĉar havas la bulon de ĉeloj de la frua embrio (1) disvolviĝinta en neprofunda aŭ blastulo (2).

Animaloj havas kelkajn karakterojn kiuj apartigas ilin for el aliaj vivantaj estaĵoj. Animaloj estas eŭkariotoj kaj multĉelaj,[2][3] malkiel bakterioj, kiuj estas prokariotoj, kaj malkiel protistoj, kiuj estas eŭkariotoj sed unuĉeluloj. Malkiel plantoj kaj algoj, kiuj produkta siajn proprajn nutraĵojn[4] animaloj estas heterotrofaj,[3][5] kiuj manĝas organikan materialon kaj digestas ĝin interne.[6] Kun tre malmultaj esceptoj, animaloj spiras oksigenon kaj spiras aerobie.[7] Ĉiuj animaloj kapablas moviĝi[8] (kapablaj spontane movi siajn korpojn) dum almenaŭ parto de sia vivciklo, sed kelkaj animaloj, kiel spongoj, koraluloj, mituloj, kaj ciripieduloj, poste iĝas senmovaj. La blastulo estas stadio en embria disvolviĝo kiu estas unika ĉe plej animaloj,[9] kaj ebligas la diferenciĝon de ĉeloj en specialaj histoj kaj organoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj animaloj estas komponitaj el ĉeloj, ĉirkaŭitaj de karaktera eksterĉela matrico komponita de kolageno kaj elastaj glikoproteinoj.[10] Dum disvolviĝo, la animala eksterĉela matrico formas relative flekseblan kadron sur kiuj ĉeloj povas moviĝi kaj reorganiziĝi, farante formadon de plej kompleksaj strukturoj eblaj. Tio povas esti kalciigo, formante strukturojn kiaj konkoj, ostoj, kaj spongaj spikuloj.[11] Kontraste, la ĉeloj de aliaj multĉelaj organismoj (ĉefe algoj, plantoj, kaj fungoj) estas tenitaj en sia loko per ĉelaj muroj, kaj tiele disvolviĝas per progresa kresko.[12] Animalaj ĉeloj unike posedas la ĉelunuiĝojn nome barilunuiĝoj (zonula occludens), fendunuiĝoj (macula communicans), kaj desmosomoj.[13]

Kun malmultaj esceptoj — partikulare, la spongoj kaj plakozooj — animalaj korpoj estas diferencitaj laŭ histoj.[14] Tio inkludas muskolojn, kiuj ebligas movadon, kaj nervajn histojn, kiuj transsendas signalojn kaj kunordigas la korpon. Tipe, estas ankaŭ interna digesta ĉambro kun unu aperturo (kiel ĉe platvermoj) aŭ du aperturoj (kiel ĉe deŭterostomoj).[15]

Esencaj funkcioj[redakti | redakti fonton]

La bestoj plenumas la jenajn bazajn funkciojn: manĝado, spirado, cirkulado, ekskrecio, reago, movado kaj reproduktado:

Reproduktado
La majoritato de la bestoj reproduktiĝas sekse pere de la produktado de haploidaj gametoj. La seksa reproduktado helpas al kreado kaj plutenado de la genetika diverseco de populacio. Sekve, ĝi helpas al plibonigo de la kapablo de specio por evolui laŭ la ŝanĝoj de la medio. Multaj senvertebruloj povas reproduktiĝi ankaŭ sensekse. La senseksa reproduktado originas descendaron genetike identan al la praularo. Tiu formo de reproduktado permesas, ke la animaloj plinombriĝu rapide.[16]
Seksa reproduktado estas preskaŭ ĉiesa ĉe animaloj, kiel ĉe tiuj libeloj.

Preskaŭ ĉiuj animaloj uzas ian formon de seksa reproduktado.[17] Ili produktas haploidajn gametojn pere de mejozo; la plej malgrandaj, moveblaj gametoj estas spermatozooj kaj la pli grandaj, ne-moveblaj gametoj estas ovoloj.[18] Tiuj fuziiĝas por formi zigotojn,[19], kiuj disvolvjĝas pere de mitozo en malgranda sfero, nome blastulo. Ĉe spongoj, blastulaj larvoj naĝas al nova loko, ligiĝas al la marfundo, kaj disvolviĝas en nova spongo.[20] Ĉe plej aliaj grupoj, la blastulo suferas pli komplikan rearanĝon.[21] Ĝi unue disiĝas por formi gastrulon jam kun digesta ĉambro kaj du separataj ĝermetavoloj, ekstera ektodermo kaj interna endodermo.[22] Ĝenerale, ankaŭ tria ĝermotavolo, nome mezodermo, disvolviĝas inter ili.[23] Tiuj ĝermotavoloj poste diferenciĝas por formi histojn kaj organojn.[24]

Ripetitaj klopodoj pariĝadi kun proksima parenco dum la seksa reproduktado ĝenerale kondukas al enkruciĝa malpliiĝo en la populacio pro pliiĝanta hegemonio de damaĝaj recezivaj trajtoj.[25][26] Animaloj evoluigis nombrajn mekanismojn por eviti proksimparencan kruciĝon.[27] Ĉe kelkaj specioj, kiaj la splenda maluro, inoj profitas el pariĝado kun multaj maskloj, tiele produktante plian idaron de pli alta genetika kvalito.[28]

Kelkaj animaloj estas kapablaj por neseksa reproduktado, kiu ofte rezultas en genetika klono de la patro. Tio povas okazi pere de fragmentado; burĝonado, kiel ĉe la genro Hydra kaj aliaj kniduloj; aŭ de partenogenezo, laŭ kio fekundaj ovoj estas produktitaj sen kopulacio, kiel ĉe afidoj.[29][30]

Ekzemplo de Herbovorulo: Cervo kaj du cervidoj manĝantaj ĉe sama foliaro
Manĝado
La majoritato de la bestoj ne povas absorbi manĝon; ili englutas ĝin. La bestoj evoluis diversmaniere por nutri sin. La herbivoruloj manĝas plantojn, la karnovoruloj manĝas aliajn bestojn; kaj la ĉiomanĝantoj nutras sin kaj el plantoj kaj el bestoj. La rubomanĝantoj manĝas materialon kaj vegetalan kaj animalan putriĝantan. La filtromanĝuloj estas akvaj bestoj kiuj filtras malgrajdajn organismojn kiuj flosas en akvo. La bestoj ankaŭ formas simbiozajn rilatojn, en kiuj du specioj vivas en tre forta mutua asociiĝo. Ekzemple parazito estas tipo de simbionta kiu vivas ene aŭ sur aliaj organismo, nome la gastiganto. La parazito nutras sin el la gastiganto kaj plej ofte faras ties malprofiton.[16]
Spirado
Ne gravas ĉu ili vivas en akvo au surtere, ĉiuj bestoj spiras; tio signifas, ke ili povas elpreni oksigenon kaj elpeli karbonan dioksidon. Ĉar ili havas korpojn tre simplajn kun maldikaj muroj, kelkaj animaloj uzas la disvastigon de tiuj substancoj tra la haŭto. Tamen, la majoritato de la bestoj evoluigis kompleksajn histojn kaj organikajn sistemojn por spirado.[16]
Cirkulado
Multaj akvaj malgrandaj animaloj, kiaj kelkaj vermoj, uzas nur la disvastigon por transporti oksigenon kaj molekulojn de nutraĵoj al ĉiuj siaj ĉeloj, kaj kolekti kelkajn el ties rubaj produktoj. Sufiĉas tia disvastigo ĉar tiuj bestoj apenaŭ havas dikecon de kelkaj ĉeloj. Tamen, la plej grandaj bestoj posedas kelkajn tipojn de sangocirkula sistemo por transporti substancojn tra la interno de siaj korpoj.[16]
Ekskrecio
Unuaranga ruba produkto el ĉeloj estas la amoniako, substanco venena kiu enhavas nitrogenon. La akumulago de amoniako kaj de aliaj ruboproduktoj povus mortigi beston. La majoritato de la bestoj posedas ekskrecian sistemon kiu aŭ elpelas amoniakon aŭ transformas ĝin en substanco malpli venena pelita el la korpo. Danke al elpelo de la metabolaj forĵetaĵoj, la ekskreciaj sistemoj helpas al pluteno de la homeostazo. La ekskreciaj sistemoj varias, ekde ĉeloj kiuj pumpas akvon ekster la korpo ĝis kompleksaj organoj kiaj renoj.[16]
Endoskeleto de elefanto.
Reago
La animaloj uzas specializitajn ĉelojn, nome nervoĉeoj, por reagi al okazintaĵoj de sia medio. En la majoritato de la animaloj, la nervoĉeloj estas konektitaj inter si por formi nervan sistemon. Kelkaj ĉeloj nome ricevantoj, respondas al sonoj, lumo kaj al aliaj eksteraj instigoj. Aliaj nervoĉeloj procezas informon kaj determinas la respondon de la besto. La organizado de la nervoĉeloj ene de la korpo ege ŝanĝas el unu filumo al alia.[16]
Movado
Kelkaj maturaj bestoj restas fiksaj surloke, sed plej parto havas moveblecon. Tamen kaj fiksuloj kaj la plej rapidaj normale posedas musklojn aŭ musklajn histojn kiuj mallongiĝas por generi forton. La muskola kuntiriĝo permesas, ke la moveblaj animaloj moviĝu, ofte kombine kun strukturo nomata skeleto. Ankaŭ la muskoloj helpas la animalojn, eĉ la plej sedentajn, manĝi kaj pumpi akvon kaj aliajn likvidojn for de la korpo.[16]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Predantoj, kiaj tiu Bluflanka muŝkaptulo (Ficedula superciliaris), manĝas aliajn organismojn.

Animaloj estas kategoriigitaj en ekologiaj grupoj depende kiel ili akiras aŭ konsumas organikan materialon, kiel karnovoruloj, herbovoruloj, ĉiomanĝantoj, rubomanĝantoj,[31] kaj parazitoj.[32] Interagado inter animaloj formas kompleksajn manĝoĉenojn. Ĉe karnovoraj aŭ ĉiomanĝantaj specioj, predado estas konsumanto-resursa interagado kie predanto manĝas alian organismon (nome ties predo).[33] Selektaj premoj metitaj de unu sur alia kondukas al evolucia armokonkurenco inter predanto kaj predo, rezulte en variaj kontraŭpredantaj adaptoj.[34][35] Preskaŭ ĉiuj multĉelaj predantoj estas animaloj.[36] Kelkaj konsumantoj uzas multajn metodojn; por ekzemplo, ĉe parazitoidaj vespoj, la larvoj manĝas la histojn de vivantaj gastigantoj, mortigante ilin dum la procezo,[37] sed la plenkreskuloj ĉefe konsumas nektaron el floroj.[38] Aliaj animaloj povas havi tre specifajn manĝokutimojn, kiel ĉe la akcipitrobekaj martestudoj kiuj ĉefe manĝas spongojn.[39]

Fontaj mituloj kaj salikokoj.

Plej animaloj fidas en la energio produktita de plantoj pere fotosintezo. Herbovoruloj manĝas plantan materialon rekte, dum karnovoruloj, kaj aliaj animaloj pli alte en la manĝoĉeno, tipe akiras energion (en la formo de redoksigita karbono) manĝante aliajn animalojn. La karbohidratoj, lipidoj, proteinoj, kaj aliaj biomolekuloj dissolviĝas por ebligi la animalon kreskiĝi kaj subteni biologiajn procesojn kiaj movkapablo.[40][41][42] Animaloj vivantaj proksimaj al varmofontoj kaj malvarmaj areoj en la malhelaj marfundoj ne dependas el la energio de sunlumo.[43] Male, arĥeoj kaj bakterioj en tiuj lokoj produktaj organikan materialon pere de kemisintezo (per oksidado de neorganikaj komponaĵoj, kiaj metano) kaj formas la bazon de loka manĝoĉeno.[44]

Animaloj origine evoluis en maroj. Stirpoj de artropodoj koloniigis teron ĉirkaŭ la sama tempo kiel terplantoj, probable antaŭ 510–471 milionoj da jaroj dum la fino de la Kambrio aŭ komenceo de la Ordovicio.[45] Vertebruloj kiel la lob-naĝila fiŝo Tiktaliko startis moviĝi surtere en la fino de Devonio, antaŭ ĉirkaŭ 375 milionoj da jaroj.[46][47] Animaloj okupas virtuale ĉiujn habitatojn el la Tero kaj mikrohabitatojn, inklude salan akvon, varmajn fontojn, nesalan akvon, marĉojn, arbarojn, paŝtejojn, dezertojn, aeron, kaj la internon de animaloj, plantoj, fungoj kaj rokoj.[48] Animaloj estas tamen ne partikulare varmotolerantaj; malmultaj el ili povas survivi je konstantaj temperaturoj super 50 .[49] Nur tre malmultaj specioj de animaloj (ĉefe nematodoj) loĝas en la plej ekstreme malvarmaj dezertoj de kontinenta Antarkto.[50]

Klasigoj[redakti | redakti fonton]

Meduzo.
Galapaga testudo manĝanta.
Libelo.
Vermo de Anelidoj, genro Glycera.

Oni povas dividi la bestojn en la sekvantajn grupojn (rimarku ke en preskaŭ ĉiu zoologia libro estas iom diferenca disdivido de la besta regno):

duflankuloj (Bilateria) - preskaŭ ĉiuj "kutimaj" bestoj inkluzive ĥorduloj;
kniduloj (Cnidaria) - hidrozooj, maranemonoj, koraluloj, meduzoj;
ktenoforoj (Ctenophora);
plakozooj (Placozoa);
sponguloj (Porifera) - spongoj.

Historio de klasigoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Jean-Baptiste Lamarck, Aristotelo jam dividis la bestojn jene:

Jam en 1794 Lamarko plibonigis tiun klasigon laŭ enhavo de sango, kiam ankoraŭ oni ne sciis kio ĝi estas, jene:

Tiun ĉi lastan klasigon oni uzis dum multaj jardekoj. Sed jam antaŭe Lineo distribuis bestojn jene:

Lamarko poste klasigis la senvertebrajn animalojn unue dekomence en kvin grupojn, nome:

  1. La moluskoj,
  2. la insektoj,
  3. la vermoj,
  4. la ekinodermoj kaj
  5. la polipoj.

Poste li aldonis kvin aliajn grupojn, dum li konstatis, ke multaj "malperfektaj" bestoj estus klasataj en novaj grupoj kiuj konsideru siajn diferencigajn karakterojn. Lamarko konsideris tiun novan klasigon kiel gravan plibonigon de la ĝistiamaj klasigoj. Tiele la klasigo de senvertebruloj restis por multaj fakuloj dum multaj jardekoj jene:

  1. La moluskoj,
  2. la ciripedoj,
  3. la anelidoj,
  4. la krustacoj,
  5. la araneedoj,
  6. la insektoj,
  7. la vermoj,
  8. la radiuloj,
  9. la polipoj kaj
  10. la infuzorioj.

Svarmeco kaj inteligenteco [51][redakti | redakti fonton]

En naturo oni observas ke multaj insektoj vivas en svarmoj, same multaj birdaj specioj kaj multaj fiŝoj. Ĉe tio la bestoj profitas ne nur de tio ke oni povas pli rapide ekkoni voran malamikon, sed ankaŭ ke oni povas pli bone distingi supozatan danĝeron de vera danĝero - ke ekzemple aperas ombro aŭ alia signalo aperas en la medio kiu similas al rabobesto. Se oni daŭre reagus pri tia signalo, tiam tio kostus multe da tempo, kiun oni povus alikaze utiligi por aliaj gravaj aktivecoj - ekzemple por vorado.

Oni povas observi ke svarmoj kapabligas siajn membrojn solvi kognajn problemojn, kiujn unuopa besto sola ne povas tiel bone pritrakti: ekzemple malkovri rabobeston aŭ trovi nutraĵon.En svarmo temas malpli pri tio ke kune oni estas pli forta - sed ke oni estas pli saĝa

Svarma inteligenteco ja protektas kontraŭ rabobestoj. Sed la svarminteligenteco povas ankaŭ konduki al tio ke troveblas pli da nutraĵo. Tio ja devas estis kundividita, sed se la serĉado pri nutraĵo tiel povas esti plenumata signife pli efike, tiam la avantaĝoj estas pli fortaj pro la kunlabora elemento - kaj la konkurado ŝoviĝas en la fonon.

La vivo en la svarmo funkcias tiel ke ĉiuj devas samtempe movaiĝi. Komenciĝas tiel ke kelkaj bestoj unue ekmoviĝas. Se tio superas certan sojlan limon - ĝi situas ĉe proksimume dek procentoj de la svarmo, tiam reagas plej ofte multaj, ofte ankaŭ ĉiuj anoj de la grupo, kaj la tuta svarmo ekmoviĝas.

Oni povas diri ke ankaŭ la homo sekvas la svarman inteligentecon. Komenciĝas per tio ke oni demandas aliajn homojn pri ilia opinio aŭ takso pri certaj temoj. Plej ofte ili havas iom aliajn informojn pri tio aŭ iom alian vidon al tio. En la diskuto oni fine prilaboras la informon kiun oni mem havas kun tiu de alia homo - kaj baze tio estas precize la kriterioj de svarma inteligenteco.

Bestoj kaj homoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Homa uzado de bestoj.
Ĉevaloj estis el pratempoj utilaj bestoj kaj hejmaj bestoj

Ekde la pratempo homoj admiris bestojn, batalis kontraŭ ili kaj tenis ilin kiel utilajn aŭ hejmajn bestojn. Homoj diferencigas laŭ la reciproka interrilato:

Sanktaj bestoj povas esti vivaj manifestaĵoj de bestodioj, kiujn oni ekzemple admiris en la malnova Egiptio. Dum oferaj ritoj bestoj povas esti buĉoferaĵoj.

Fakoj[redakti | redakti fonton]

Zoologio (el la grekaj ζῷον, besto, kaj λόγος, parolado) kaj kelkfoje bestbiologio aŭ bestoscienco estas la fako de biologio kiu studas la animaloj (science: Animalia), inkluzive de la anatomio, embriologio, evolucio, taksonomio, etologio, kaj distribuado de ĉiuj bestoj, vivanta kaj formortinta, kaj kiel ili interagas kun siaj ekosistemoj.

Etologio estas scienco, kiu esploras la konduton de bestoj; esplordirekto en la zoopsikologio. Kelkfoje oni eltiras el ĝi ankaŭ konkludojn, kiuj koncernas la homojn.

La studo de la animala kognaro aŭ animala kognokapablo estas fako kiu okupiĝas pri la mensaj kapabloj de la nehomaj animaloj. Li studas la procezojn pere de kiuj animalo ricevas informon el sia medio tra siaj sensoj kaj ĝi procezas ĝin. Ĝi disvolviĝis el la kompar-psikologio, sed kun grandaj influoj de la etologio, la kondutekologio kaj la evolua psikologio.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri bestoj en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[52]:

  • Citaĵo
     Al ĉiu besto plaĉas ĝia nesto. 
  • Citaĵo
     Li estas kompetenta, kiel besto pri arĝento. 
  • Citaĵo
     Ĉiu besto zorgas pri sia nesto. 

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV ISBN 2-9502432-3-1
  2. Avila, Vernon L.. (1995) Biology: Investigating Life on Earth. Jones & Bartlett Learning, p. 767–. ISBN 978-0-86720-942-6.
  3. 3,0 3,1 Palaeos:Metazoa. Alirita 25a de Februaro 2018.
  4. . Animal Cell Structure. Arkivita el la originalo je 20a de Septembro 2007. Alirita 20a de Septembro 2007.
  5. . Heterotrophs. Arkivita el la originalo je 29a de Aŭgusto 2007. Alirita 30a de Septembro 2007.
  6. (Januaro 2003) “Genomes at the interface between bacteria and organelles”, Philosophical Transactions of the Royal Society B 358 (1429), p. 5–17. doi:10.1098/rstb.2002.1188. 
  7. (2010) “Anaerobic animals from an ancient, anoxic ecological niche”, BMC Biology 8, p. 32. doi:10.1186/1741-7007-8-32. 
  8. Saupe, S. G.. Concepts of Biology. Alirita 30a de Septembro 2007.
  9. Minkoff, Eli C.. (2008) Barron's EZ-101 Study Keys Series: Biology, 2‑a eldono, Barron's Educational Series, p. 48. ISBN 978-0-7641-3920-8.
  10. Alberts, Bruce. (2002) Molecular Biology of the Cell, 4‑a eldono, Garland Science. ISBN 0-8153-3218-1.
  11. Sangwal, Keshra. (2007) Additives and crystallization processes: from fundamentals to applications. John Wiley and Sons, p. 212. ISBN 978-0-470-06153-4.
  12. Becker, Wayne M.. (1991) The world of the cell. Benjamin/Cummings. ISBN 978-0-8053-0870-9.
  13. Magloire, Kim. (2004) Cracking the AP Biology Exam, 2004–2005 Edition. The Princeton Review, p. 45. ISBN 978-0-375-76393-9.
  14. Starr, Cecie. (2007-09-25) Biology: Concepts and Applications without Physiology. Cengage Learning, p. 362, 365. ISBN 0495381500.
  15. Hillmer, Gero. (1983) Fossil Invertebrates, Translated by J. Lettau, CUP Archive. ISBN 978-0-521-27028-1.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 16,4 16,5 16,6 Kenneth R. Miller, Biología, 2004, Prentice Hall, Masaĉuseco isbn=0-13-115538-5, paĝoj 658-659.
  17. Knobil, Ernst (1998). Encyclopedia of reproduction, Volume 1. Academic Press. p. 315. ISBN 978-0-12-227020-8.
  18. Schwartz, Jill (2010). Master the GED 2011. Peterson's. p. 371. ISBN 978-0-7689-2885-3.
  19. Hamilton, Matthew B. (2009). Population genetics. Wiley-Blackwell. p. 55. ISBN 978-1-4051-3277-0.
  20. Ville, Claude Alvin; Walker, Warren Franklin; Barnes, Robert D. (1984). General zoology. Saunders College Pub. p. 467. ISBN 978-0-03-062451-3.
  21. Hamilton, William James; Boyd, James Dixon; Mossman, Harland Winfield (1945). Human embryology: (prenatal development of form and function). Williams & Wilkins. p. 330.
  22. Philips, Joy B. (1975). Development of vertebrate anatomy. Mosby. p. 176. ISBN 978-0-8016-3927-2.
  23. The Encyclopedia Americana: a library of universal knowledge, Volume 10. Encyclopedia Americana Corp. 1918. p. 281.
  24. Romoser, William S.; Stoffolano, J. G. (1998). The science of entomology. WCB McGraw-Hill. p. 156. ISBN 978-0-697-22848-2.
  25. Charlesworth, D.; Willis, J.H. (2009). "The genetics of inbreeding depression". Nat. Rev. Genet. 10 (11): 783–796. doi:10.1038/nrg2664. PMID 19834483.
  26. Bernstein, H.; Hopf, F.A.; Michod, R.E. (1987). "The molecular basis of the evolution of sex". Adv. Genet. Advances in Genetics. 24: 323–370. doi:10.1016/s0065-2660(08)60012-7. ISBN 9780120176243. PMID 3324702.
  27. Pusey, Anne; Wolf, Marisa (1996). "Inbreeding avoidance in animals". Trends Ecol. Evol. 11 (5): 201–206. doi:10.1016/0169-5347(96)10028-8. PMID 21237809.
  28. Petrie, M.; Kempenaers, B. (1998). "Extra-pair paternity in birds: Explaining variation between species and populations". Trends in Ecology and Evolution. 13 (2): 52–57. doi:10.1016/s0169-5347(97)01232-9. PMID 21238200.
  29. Adiyodi, K. G.; Hughes, Roger N.; Adiyodi, Rita G. (July 2002). Reproductive Biology of Invertebrates, Volume 11, Progress in Asexual Reproduction. Wiley. p. 116. ISBN 978-0-471-48968-9.
  30. Schatz, Phil. "Concepts of Biology | How Animals Reproduce". OpenStax College. Alirita la 26an de Aprilo 2018.
  31. Marchetti, Mauro. (2001) Geomorphology and environmental impact assessment. Taylor & Francis. ISBN 978-90-5809-344-8.
  32. Levy, Charles K.. (1973) Elements of Biology. Appleton-Century-Crofts, p. 108. ISBN 978-0-390-55627-1.
  33. Begon, M.. (1996) Ecology: Individuals, populations and communities. Blackwell Science. ISBN 0-86542-845-X.
  34. Allen, Larry Glen. (2006) Ecology of marine fishes: California and adjacent waters. University of California Press. ISBN 978-0-520-24653-9.
  35. Caro, Tim. (2005) Antipredator Defenses in Birds and Mammals. University of Chicago Press, p. 1–6 and sim.
  36. (2004) “The real 'kingdoms' of eukaryotes”, Current Biology 14 (17), p. R693. doi:10.1016/j.cub.2004.08.038. 
  37. (2010) “Predation, Herbivory, and Parasitism”, Nature Education Knowledge 3 (10), p. 36. Alirita 12a de Februaro 2018.. 
  38. (Novembro 1986) “Host-Feeding Strategies in Hymenopteran Parasitoids”, Biological Reviews 61 (4), p. 395–434. doi:10.1111/j.1469-185x.1986.tb00660.x. 
  39. (1988-01-22) “Spongivory in Hawksbill Turtles: A Diet of Glass”, Science 239 (4838), p. 393–395. doi:10.1126/science.239.4838.393. 
  40. Clutterbuck, Peter. (2000) Understanding Science: Upper Primary. Blake Education, p. 9. ISBN 978-1-86509-170-9.
  41. Gupta, P. K.. Genetics Classical To Modern. Rastogi Publications, p. 26. ISBN 978-81-7133-896-2.
  42. Garrett, Reginald. (2010) Biochemistry. Cengage Learning. ISBN 978-0-495-10935-8.
  43. (1996) “none”, New Scientist 152 (2050–2055), p. 105. 
  44. Castro, Peter. (2007) Marine Biology, 7‑a eldono, McGraw-Hill. ISBN 978-0-07-722124-9.
  45. (2013) “Molecular Timetrees Reveal a Cambrian Colonization of Land and a New Scenario for Ecdysozoan Evolution”, Current Biology 23 (5), p. 392. doi:10.1016/j.cub.2013.01.026. Alirita 1a de Marto 2018..  [rompita ligilo]
  46. (6a de Aprilo 2006) “A Devonian tetrapod-like fish and the evolution of the tetrapod body plan”, Nature 440 (7085), p. 757–763. doi:10.1038/nature04639. 
  47. Clack, Jennifer A. (21a de Novembro 2005). “Getting a Leg Up on Land”, Scientific American. 
  48. (1999) Diversity of Life: The Illustrated Guide to the Five Kingdoms. Jones & Bartlett Learning, p. 115–116. ISBN 978-0-7637-0862-7.
  49. (2014) “The thermal limits to life on Earth”, International Journal of Astrobiology 13 (2), p. 141. doi:10.1017/S1473550413000438. 
  50. Land animals. British Antarctic Survey. Alirita 7a de Marto 2018.
  51. Esperanto Retradio La avantaĝoj de svarma inteligenteco, la 9-an de marto 2023
  52. Lernu Arkivigite je 2011-12-25 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Animal en la angla Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.