Ovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la aliaj signifoj de OVO rigardu en OVO.


Ovoj de diversaj specioj
ovo de avoceto
Skema sekco de kokina ovo: 1. kalkŝelo, 2. ŝelhaŭto (ekstera), 3. ŝelhaŭto (interna), 4. kalazo, 5. ekstera ovoblanko (maldikflueca), 6. meza ovoblanko (dikflueca), 7. ovoflavohaŭto, 8. krea ovoflavo, 9. ĝermo, 10. flava ovoflavo, 11. blanka ovoflavo, 12. ena ovoblanko (maldikflueca), 13. kalazo, 14. aerejo, 15. kutiklo.

Ovo, kiel ovoĉelo, estas organa korpo, produktata de inoj de diversaj klasoj de bestoj kaj enhavanta ĝermon de estonta samspeca besto. La ovo pluevoluas ekster la patrina korpo (ovonaskuloj, birdoj, fiŝoj, insektoj, reptilioj, amfibioj kaj monotremoj) aŭ en ĝi (vivonaskuloj:mamuloj)

Ovoj povas do esti ege malsamaj je grandeco, formo kaj koloro. Ankaŭ la metodoj por prizorgi la eloviĝintajn idojn estas tre diversaj. La sekco de ovo estas preskaŭ ĉiam ovalo.

La kokina ovo estas produkto de la kokino por krei idaron. Homoj uzas ĝin kiel nutraĵon.

La ovomolaĵo enhavas multan nutrontan proteinon kaj kolinon. Ĝin kovras ĉe birdoj kalka ovoŝelo aŭ (ĉe reptilioj) pergameneca ovoŝelo.

La vera ovoĉelo de birda ovo estas ĉe la ovoflavo, sur kiu troviĝas ĝermoplato. La ovoflavo kaj la ĝermo (gameto) estas ĉirkaŭita per membrano.

Kuirado[redakti | redakti fonton]

En la kuirado oni nomas ovoj nur ovojn de kortobestoj, ĉefe la kokinajn ovojn, kiuj estas riĉaj je diversaj vitaminoj (A, D, E, K, B1, B2).

Opinioj pri ovo[redakti | redakti fonton]

  • Samuel Butler: "Kokino estas rimedo de ovo por produkti plian ovon".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri ovo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn. 
  • Citaĵo
     Doni ovon, por ricevi bovon. 
  • Citaĵo
     Kara estas ovo, kiam venas la Pasko. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-15.