Ovo de Kolumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La esprimo ovo de Kolumbo celas simplan solvon por malfacila problemo. La rakonton pri la ovo de Kolumbo unuafoje registris la itala historiisto Girolamo Benzoni.

La rakonto pri la ovo de Kolumbo estas jena:

Dum festmanĝo kiun oni donacis al Kristoforo Kolumbo post kiam li revenis el Ameriko en 1493, kardinalo Mendoza riproĉis lin, ke fakte estis tre facila por malkovri la "Novan Mondon". La kardinalo diris, ke ankaŭ li mem povus fari tion. Tiam Kolumbo petis al la ĉeestantoj preni ovon kaj starigi ĝin sur la pinto. La ĉeestantoj klopodis, sed neniu sukcesis kaj oni konsideris tion neebla. Tiam Kolumbo mem prenis ovon kaj forte frapis ĝian pinton al la tablo. La pinto kaviĝis kaj pro tio la ovo rekte stariĝis. Sekve li diris: "La diferenco, sinjoroj, estas ke ankaŭ vi ja povus fari tion, sed nur mi ĝin reale faris."

La rakonto verŝajne ne estas historie pravigebla. Kolumbo mem ne sciis ke li malkovris la Novan Mondon.

La monumento en Sant Antoni de Portmany, dediĉita al la ovo de Kolumbo

Sciindaĵoj[redakti | redakti fonton]