Nikola Tesla
| Ĉi tiu artikolo temas pri serba fizikisto. Se vi serĉas informojn pri la mezurunuo de magneta flukso, vidu la paĝon Teslo (mezurunuo). |
| Nikola Tesla | |
|---|---|
| fizikisto | |
| Naskiĝo | 10-a de julio 1856 en Smiljan, Kroatio |
| Morto | 7-a de januaro 1943 en Nov-Jorko, Usono |
| Portalo pri Homoj | |
Nikola Tesla (naskiĝinta en Smiljan, Aŭstrio-Hungario la 10-an de julio 1856 – mortinta en Novjorko la 7-an de januaro 1943) estis fizikisto, inventisto kaj elektro-inĝeniero.
Tesla en 1884 elmigris al Usono. Pri lia mortotago estas necerteco de ±1 tago, ĉar oni trovis lin mortintan solan en hotelo.
Lia plej grava kontribuo al la elektrotekniko estis la utiligo de alterna kurento.
Laŭ li estis nomita la teslo, la mezurunuo de magneta flukso laŭ la internacia sistemo de mezurunuoj.
De 1892 al 1894 li estis vic-prezidanto de la Usona Instituto de Elektraj Inĝenieroj.
Tesla pretendis, ke li inventis radian komunikadon, kaj kontestis la antaŭecon de Guglielmo Marconi. Komence oni opiniis ke la inventinto estis Marconi, tamen en 1943 tribunalo decidis doni patentan rajton al Tesla. La proceso okazis post la morto de Tesla, tial kutime oni trovas Marconi la inventinto, kvankam li mem diris, ke por konstrui radion li utiligis la antaŭajn verkojn de Tesla.
Tesla estis sekretema homo, kio kaŭzis fantaziajn onidirojn pri sia laboro. Antaŭ sia morto li laboris pri tele-efika batalilo, nomata "mortigaj radioj", kiun li proponis al la usona defenda ministerio, sed detaloj ne estas konataj.
Usona kompanio kiu produktas novan generacion da elektraj aŭtomobiloj nomiĝas Tesla Motors.
[redakti] Bildaro
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Tesla kaj la "libera energio" (france)
- Nikola Tesla Museum
- Nikola Tesla
- Tesla's Wardenclyffe Science Center Plaque [1]

