Aŭstria-hungara armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Infanterio
Rajdistaro

Aŭstria-hungara armeo (1867 - 1918) konsistis el armeo kaj Landodefendo en Cislajtio kaj Honvedo en Hungario. En la jaro 1867 estis proklamita egaligo. Aŭstrio apartiĝis en du partojn: en Cislajtion kaj Translajtion. La egaligo okazis sekve de malvenko en la jaro 1866 de Prusio. Tiam oni ankaŭ definitive decidiĝis por etgermana solvo sen Aŭstrio. Eĉ spite al la apartiĝo restis en la komuna armeo kiel komandanta lingvo la germana. Apud tio oni uzis en unuopaj regimentoj pluaj dek unu lingvoj.

La unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La 28-an de julio 1914 eksplodis la unua mondmilito pro proklamo de milito elflanke de Aŭstrio-Hungario al Serbio. Kiel preteksto por la milito estis prenita serba respondo al aŭstria ultimato, kiu sekvis post mortigo de ĉefduko Franz Ferdinand d'Este kun la edzino Žofie Chotková en Sarajevo fine de junio de 1914. En la serbia batalfronto komandis generalo Oskar Potiorek, kiu fine de la jaro 1914 sukcesis por mallonga tempo konkeri Beogradon, sed tuj poste li estis repuŝita fare de la serbiaj soldatoj kaj malvenkita en batalo sur rivero Kolubaro. La 23-an de majo 1915 enpaŝis en la militon Italio enflanke de Interkonsento. Pro la eniro de Italio estiĝis nova batalfronto en la sudo. En la jaro 1915 Centraj potencoj sukcesis konkeri Serbion.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]