Prusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Prusio, aŭ Prusujo, germane Preußen, latine Borussia, PrussiaPrutenia, pole Prusy, ruse Пруссия, litove Prūsija, estis ŝtato en norda Mezeŭropo, ekzistanta inter 1525 kaj 1947. Komence Prusio estis dukolando de la dinastio de Hohencolernoj, poste reĝlando kaj lando en la Germana Regno. En 1947 la kontrolkonsilantaro de la kvar aliancanoj (kiuj venkis en la dua mondmilito) decidis malfondi Prusion kaj disdividi ĝian teritorion. Prusio do hodiaŭ ne plu ekzistas. Restis nur ĝia historia kaj kultura heredaĵo.

Prusio en 1905

Historio ĝis 1918[redakti | redakti fonton]

Prusio ekestis kiam reĝo Sigismondo la 1-a de Pollando kaj la Alta Majstro de la Germana ordeno Albrecht de Brandenburg-Ansbach (prononcu proksimume: albreĥt, ansbaĥ) konsentis en la Kontrakto de Krakovo, transformi la religian ŝtaton de Germana ordeno en sekularan dukolandon sub feŭda rego pola. En la jaro 1618 ĝin akiris la brandenburga linio de la familio Hohencolernoj, kiu ĝis 1660 sukcesis fari ĝin suverena. La hohencolerna posedaĵo en la periodo inter 1608 kaj 1701 nomatas Brandenburgio-Prusio, ankoraŭ du disaj landoj regataj en persona unio.

En 1701 duko Frederiko la 3-a kronis kaj nomis sin Frederiko la 1-a, reĝo en Prusio. Lia Prusio ampleksis nun la teritoriojn de la ĝistiamaj Brandenburgio kaj dukolando Prusio kaj kelkaj pli malgrandaj posedaĵoj. Tamen komence la titolon reĝo li rajtis uzi nur en tiu (orienta) parto de la lando, kiu ne apartenis al Sankta Romia Imperio.

Precipe dum la regado de reĝo Frederiko 2-a (reg. 1740-1786) kaj pro liaj militoj la teritorio de Prusio esence pligrandiĝis. Dum la napoleonaj militoj Prusio foje gajnis, foje perdis teritoriojn, sed fine je la Kongreso de Vieno sukcesis akiri la grandajn kaj estonte (pro trovo de karbo) tre gravajn provincojn Rejnlando kaj Vestfalio.

Kverelante kun Aŭstrio-Hungario pri la ĉefa rango en Germanio, Prusio en la prusia-aŭstria milito venkis kaj fondis Nordgermanan Federacion en 1867. En 1871, post la francia-prusia milito, Prusio fariĝis la ĉefa potenco en la nova Germana Regno.

Respubliko kaj dissolviĝo[redakti | redakti fonton]

Fariĝinte respubliko en 1918, Prusio dum la Vajmara Respubliko estis la demokratia fortikaĵo de la respubliko. En 1932 la regna registaro senpotencigis la prusan registaron, ĉar ĝi en balotoj ne ricevis parlamentan plimulton. Reganto fariĝis regna komisaro, tiel estis ankaŭ en la epoko de nacisocialismo. En 1947 la aliancanoj Britio, Francio, Sovetunio kaj Usono, asertante ke el Prusio devenis la "germana militismo", dissolvis Prusion.

Vidpunktoj pri Prusio kaj restoj nuntempaj[redakti | redakti fonton]

Prusio estis taksata longan tempon kiel tre militisma. Alia sterotipo estis klerismo, inter alie pro Frederiko la 2-a, kiu ekzemple aboliciis torturon de la jura sistemo. Ambaŭ stereotipoj estas tre unuflankecaj, kaj militismo kaj klerismo troviĝis ankaŭ en aliaj landoj de Eŭropo.

Plia stereotipo pri Prusio estas ordemo kaj akurateco, tiel ke agi pruse estas ankoraŭ nuntempe pozitiva esprimo ĉe multaj germanoj. La prusa ŝtatoficisto estas tiu kiu traktas ĉiujn civitanojn same, sen rigardo al la persono (sen taksi ties socian statuson).

Malgraŭ la dissolviĝo en 1947, restas spuroj de la prusa heredaĵo kultura en Germanio. Berlino estis ĉefurbo de Prusio kaj tiel fariĝis ĉefurbo germana. La simbolo de la germana armeo estas la fera kruco de Prusio el la militoj kontraŭ Napoleono. En la blazono de la lando Saksio-Anhaltio ankoraŭ troviĝas la prusa aglo. La Fondaĵo Prusia Kultura Posedaĵo kunigas unu el la plej grandaj kaj universalaj kolektoj de la mondo.

Reĝoj de Prusio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj estis el la dinastio Hohencolernoj.

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]