Ordeno de germanaj kavaliroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de la Germana Ordeno

La Ordeno de Germanaj Kavaliroj (germane: Deutscher Ritterorden) estas unu el la kristanaj kavaliraj ordenoj, kiuj estiĝis dum la 12-a jarcento en la teritorio de la tiutempe mallonge ekzistanta kristana Jerusalema reĝlando. Ĝia memdifino estis "protekti la interesojn de la kristanismo per militaj rimedoj", komence en la ĵus konkerita Jerusalema reĝlando. Tamen ne temis pri teologio, sed nur pri kristanismaj simboloj: baze la ordeno estis firma alianco de militistoj, kiu celis konkeri kaj kontroli plejeble grandan teritorion. Dum postaj jarcentoj la ordeno provis realigi tiun celon precipe en nordorienta Eŭropo, dumtempe tre sukcese.

La ordeno konatas ankaŭ sub la pli mallonga nomo Germana Ordeno (germane: Deutscher Orden, latine: Ordo Teutonicus), en la litova ĝi nomiĝas Kryžiuočių Ordinas (Ordeno de la Kruc-kavaliroj) kaj en la pola Zakon Krzyżacki (Ordeno de la Kruc-portantoj), pli formale en la latina ĝi titoliĝas Ordo Domus Sanctæ Mariæ Theutonicorum Ierosolimitanorum (Ordeno de la Domo de Sankta Maria de la Germanoj en Jerusalemo), sed la oficiala plena titolo estas Brüder vom Deutschen Haus St. Mariens in Jerusalem (Fratoj de la Germana Domo de Sankta Maria en Jerusalemo). Ĝiaj anoj rekoneblis pro blankaj manteloj kun nigra kruco.

Agado de la Ordeno en Palestino kaj Hungario[redakti | redakti fonton]

fortikaĵa turo en Ako, Palestino
Hermann von Salza

La ordeno fondiĝis dum la jaro 1190 el militistoj kaj sacerdotoj, per mono de negocistoj el la nordgermanaj urboj Bremen kaj Lübeck, kun la celo fondi hospitalon por pilgrimuloj en Palestino dum la sieĝo de la urbo Akko (nuntempe en Israelo), kaj por militiste protekti tiun hospitalon. La ordeno ricevis hierarkian strukturon, kaj dum la jaro 1198 la ĉefo de la ordeno ricevis la titolon "Hochmeister" ("Alta Majstro"), kaj dum la sekva jaro la papo Inocento la 3-a komisiis al la membroj de la ordeno "batali kontraŭ la nekristanoj" en Palestino, kiun kaj judoj kaj kristanoj kaj islamanoj nomis la "Sankta Lando". Sub la regado de la Alta Majstro Hermann von Salza [Herman fon Zalca] (1209-1239), la organizaĵo finis sian ŝanĝiĝon de hospitala frataro al militista ordeno. La sidejo de la ordeno restis en Akko, kvankam ĝia oficiala nomo mencias la urbon Jerusalemo, kaj en Akko kaj en du pliaj strategie gravaj lokoj ekestis imponaj fortikaĵoj.

Aldone al la agado en la "Sankta Lando", la ordeno intencis ekspansii al nordorienta Eŭropo kaj tial proponis siajn servojn al diversaj regantoj. En la jaro 1211 akceptis iliajn servojn la hungara reĝo Andreo la 2-a, kiu petis ŝirmon kontraŭ la enpenetranta kumana popolo kaj promesis al la ordeno distrikton en Transilvanio. La ordeno plenumis la militan taskon, kaj instigis kamparanojn el Germanio setli ĉirkaŭ la lignaj fortikaĵoj de la ordeno - la posteuloj de tiuj germanlingvaj kamparanoj nomiĝas la "transsilvaniaj saksoj". Sed kiam la ordeno ekhavis ĉiam pli da potenco kaj petis dum la jaro 1224 esti rekte subordigita al la papo (intertempe Honorio la 3-a) kaj ne al la hungara reĝo, Andreo koleriĝis kaj ordonis, ke la ordeno dum la jaro 1225 forlasu Hungarion.

En Prusio kaj Livonio[redakti | redakti fonton]

Dum 1226 la duko Konrad la 1-a de Mazovio en okcidenta Pollando alvokis la ordenon konkeri la teritorio de la ne-kristanaj prusoj, balta popolo parenca al litovoj kaj latvoj, oriente de Mazovio. Per la dokumento "ora buleo de Rimini" la imperiestro Frederiko la 2-a donis al la ordeno permeson por tiu konkero kaj specialajn privilegiojn, ekzemple la promeso ke la tuta konkerota lando estu suverena posedo de la ordeno, subigita nur al la papo. Dum la jaro 1237 ankaŭ la Ordeno de Glavaj Fratoj, kiu nordoriente konkeris la teritorion de Livonio (hodiaŭa Latvio), per la "Unio de Viterbo" estis subordigita al la Ordeno de Germanaj Kavaliroj.[1]

Frederiko la 2-a permesas al la ordeno konkeri Prusion, pentraĵo de Peter Janssen

La konkero de Prusio daŭris pli ol 50 jarojn kaj kaŭzis multajn mortojn. La prusoj arde defendis sin, kaj laŭ dokumentoj de la ordeno "brulmortigis kaptitajn kavalirojn en siaj feraj karapacoj antaŭ la sanktejo de loka dio", sed fine ĉiuj prusoj estis murditaj, perforte kristanigitaj (kio inkluzivis malpermeson de la prusa lingvo) aŭ ekzilitaj. La kristanigitaj prusoj ekhavis la samajn rajtojn kiel miloj da novalvenintoj el Germanio por setlado, kiujn la ordeno invitis pro la manko de civitanoj post mortigo de tiom da prusoj, kaj - dum gravis uzi la germanan lingvon, ne la prusan - la "kristanigo" de la prusoj grandparte estis nur simbola, foje konsistis nur el rapida baptado.

La ordenanoj kaj la el Germanio alvenintaj novaj civitanoj (ne nur kamparanoj, sed ankaŭ burĝoj kaj nobeloj) fondis multajn novajn urbojn kaj urbetojn, kaj konstruis fortikaĵojn por pli bone povi subpremi eventualajn prusajn ribelojn, sed ankaŭ por de tie daŭrigi siajn atakojn al la Reĝlando de Pollando kaj la Granda Duklando de Litovio, kun kiuj la ordeno ofte militis dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Grandaj urboj fonditaj de la ordenanoj estas Königsberg (la hodiaŭa Kaliningrad), Allenstein (hodiaŭ Olsztyn), Elbing (hodiaŭ Elbląg) kaj Memel (la hodiaŭa Klaipėda). Kiam dum la jaro 1237 ankaŭ la Livonia Ordeno estis subordigita al la Ordeno de Germanaj Kavaliroj, la kontrolata teritorio inkluzivis Prusion, Samlandon (regionon ĉirkaŭ Königsberg), Kuronion (teritorio en la hodiaŭa plej sudokcidenta Latvio, ĉirkaŭ la urbo Memel kaj la Kurona Duoninsulo), Ĵemajtion (la okcidenton de hodiaŭa Litovio), Livonion (granda parto de la hodiaŭa Latvio) kaj Estonion.

Kontraŭ Litovio[redakti | redakti fonton]

Post konkero de la ne-kristanaj prusoj, la ĉefa milita celo de la ordeno en norda Eŭropo estis la Granda Dukejo de Litovio, kiu restis pagana ĝis la fino de la 14-a jarcento, multe pli longe ol ĉiuj aliaj landoj de orienta Eŭropo. Dum 1291 arabaj, islamanaj soldatoj konkeris la urbon Acre kaj finis la rekonkeron de Palestino - per tio finiĝis la kristana Reĝlando Jerusalemo, kaj la ordeno devis translokigi sian centran sidejon al Venecio. Nun, kiam ne plu eblis "defendi la kristanismon per glavoj" en Palestino, la batalo kontraŭ la nekristanoj en Litovio fariĝis despli grava kaj multaj kavaliroj el okcidenta Eŭopo, ekzemple Anglio kaj Francio, aniĝis en la ordeno por partopreni la konkeron de Litovio. La milito inter la ordeno kaj la paganaj litovoj estis aparte brutala. Nekristanoj konsideriĝis esti senrajtaj, kaj multaj kaptitaj litovoj, aparte virinoj kaj infanoj, estis sklavigitaj kaj torturitaj. Tamen la litovoj sukcese defendis sian teritorion kaj ampleksigis ĝin al oriento kaj sudo, do iĝis ĉiam pli fortaj kaj malfacile venkeblaj.

Kontraŭ Pollando[redakti | redakti fonton]

Disputo pri la nomumo de nova duko de Orienta Pomerio ekigis plifortiĝon de la konflikto inter la ordeno kaj la Reĝlando Pollando, kun komence surpriza alianco. La lokaj nobeloj de Orienta Pomerio, kiuj volis sendependiĝi de Pollando, petis helpon de la Grafoj de Brandenburgio, kiuj sekve dum 1308 okupis la nord-okcidenton de hodiaŭa Pollando (Pomerelio) escepte de la fortikaĵo de Danzig (prononco "'Dancig", en Esperanto Dancigo, la hodiaŭa Gdansko). Ĉar la pola armeo ne kapablis veni kaj liberigi Dancigon, la pola reĝo petis la ordenon pri tio, la ordeno sukcesis, dum la sekvaj monatoj brutale subpremis lokajn ribelojn, kaj sendis al la pola reĝo fakturon pri 10.000 markoj por tiu milita servo. La pola reĝo tamen pretis pagi nur 300 markojn, kaj sekve la ordeno deklaris mem resti en Pomerelio, je 10.000 markoj aĉetis de la Grafoj de Brandenburgio rajtojn pri la posedo de la kasteloj de Danzig, Schwetz ("Ŝvec") kaj Dirschau ("Dir'ŝaŭ") kun ĉirkaŭaj pejzaĝoj, kaj tial povis ligi la Ordenan Ŝtaton en Prusio oriente kun la Germana Imperio okcidente, tre faciligante la vojaĝadon inter la du germanlingvaj regnoj. Dum (la kristana) Pollando antaŭe plejparte estis aliancano de la ordeno en ties batalo kontraŭ la prusoj kaj Litovio, nun ĝi iĝis decida malamiko de la ordeno.

Dume en Germana Imperio plifortiĝis opozicio kontraŭ la potencaj kavaliraj ordenoj, kaj la aparte influa Templa Ordeno dum 1307 estis malpotencigita kaj persekutita. Tial la Ordeno de Germanaj Kavaliroj translokigis sian centran sidejon dum la jaro 1308 de la malproksima Venecio al Marienburg (hodiaŭ Malbork en Pollando) ene de la suverena Ordena Ŝtato. La papo en Romo akuzis la ordenon agi sen papaj ordonoj kaj ekigis proceson kontraŭ ĝi. Do subite la ordeno havis kontraŭ si kaj Litovion kaj Pollandon kaj la katolikan eklezion kun la papo en okcidento. Tial dum 1343 ekestis kontrakto pri paco inter la ordeno kaj Pollando, kaj la kavaliroj redonis al la pola reĝo iom da konkerita teritorio.

Panorama vidaĵo de al ordena kastelo en Marienburg (hodiaŭa Pollando)

Pinto de potenco[redakti | redakti fonton]

Dum 1337 la imperiestro Ludoviko la 4-a oficiale donis al la ordeno la privilegion konkeri la tutan Litovion kaj Rusion.[2] Sub la regado de la Alta Majstro Winrich von Kniprode [VINriĥ fon KNIProde], 1351-1382), la ordeno atingis la pinton de internacia prestiĝo, gastigante multajn nobelojn el okcidenta Eŭropo. La sveda reĝo Albreĥto de Meklenburgo petis la ordenon invadi la insulon Gotlando, kie frataro de piratoj havis sian bazon, kaj dum 1398 la kavaliroj detruis la urbon Visby, venkis kaj forpelis la piratojn.

Dum 1386 la Granda Duko Jogaila de Litovio baptiĝis, edziĝis kun reĝino Jadwiga de Pollando kaj - sub la pola nomo Władysław la 2-a [VŬAdisŭav] - iĝis Reĝo de Pollando. Nova reganto en Litovio iĝis lia kuzo Vytautas. Per tio ekestis strategia alianco inter Pollando kaj Litovio, kiu restis dum pluraj jarcentoj kaj estis tro potenca por ke la ordeno povus venki ĝin. La ordeno provis semi malamikecon inter Władysław (Jogaila) kaj Vytautas kaj komence eĉ sukcesis, sed kiam ĝi reatakis Litovion, la alianco firmiĝis kaj restis tia. La baptiĝo de Jogaila / Władysław signis la kristaniĝon de la tuta Litovio. Kvankam tio signifis, ke la Ordeno de Germanaj Kavaliroj ne plu havis kialon batali kontraŭ la litovoj, la militado kontraŭ Litovio kaj Pollando daŭrigis.

Dum 1407 la ordeno havis pli da teritorio ol iam antaŭe aŭ poste: Krom Prusio, Pomerelio, Ĵemajtio, Kuronio, Livonio kaj Estonio ankoraŭ aldoniĝis la insuloj Gotland en Svedio, Dagö (la hodiaŭa Hiiumaa) kaj Ösel (la hodiaŭa Saaremaa) en la nuna ŝtato Estonio kaj la regiono Neumark en Brandenburgio.

Malfortiĝo[redakti | redakti fonton]

"La batalo de Grunwald", pentrita de Jan Matejko

Dum la jaro 1410 en regiono, kiun la poloj nomas Grunwald, la litovoj Žalgiris kaj la germanoj Grünwalde kaj vilaĝo Tannenberg, unuigita litova kaj pola armeo decide venkis la armeon de la ordeno. La Alta Majstro Ulrich von Jungingen kaj 50 el la 60 plej gravaj gvidantoj de la ordena gvidistoj mortis dum tiu ĉi batalo. La unuigita litova kaj pola armeo sieĝis la fortikaĵon Marienburg, sed ne konkeris ĝin. Kiam la "Paco de Toruń" subskribiĝis dum 1411, la ordeno povis kontenti ne signife perdi teritorion, sed ĝia prestiĝo estis neripareble damaĝita ... la ordeno estis klare venkito.

Dum Litovio kaj Pollando prosperis kaj iĝis pli potencaj, la Ordena Ŝtato malbonfartis kaj ne sukcesis pagi la pac-kontrakte interkonsentitajn monsumojn al la du venktintaj ŝtatoj. Grupoj de kavaliroj luktis kontraŭ aliaj grupoj, dum 1422 la ordeno devis cedi Ĵemajtion al Litovio, kaj batalojn kontraŭ la bohemia armeo en Okcidenta Prusio la ordeno ankaŭ malvenkis. Dum 1454 la lokaj nobeloj kaj burĝoj de Okcidenta Prusio komencis 13-jaran ribelon kontraŭ la ordeno, kaj tiu interna milito ĥaosigis preskaŭ la tutan Prusion. Dum 1455 la ordeno devis redoni Neumark al Brandenburgio, kaj dum 1466 cedi Okcidentan Prusion al Pollando. Ĉar Marienburg nun situis en Pollando, la ordeno translokigis sian sidejon al Königsberg.

la kastelo de la ordeno en Bad Mergentheim.

En la jaro 1525 la Alta Majstro Albrecht von Brandenburg aliĝas al la evangelia kredo, kaj el la ordenaj landoj fariĝas protestanta dukolando, dependa de Pollando. La sidloko de la Ordeno estis transloĝigita al Bad Mergentheim en la germana regno Virtembergo. Nun la ordeno ne plu havis unuecan teritorion, sed multajn etajn teritorietojn, kies plej okcidentaj troviĝis en hodiaŭa Belgio kaj en Alzaco, kaj la plej orientaj en Cipro kaj Armenio. La germana imperiestro Karolo la 5-a subtenis la ordenon, kaj donis al la Alta Majstro la honoran titolon "Imperia Princo", la ordeno kompense armee helpis al la imperiestro dum internaj militoj, sed tamen iom post iom la ordeno plu perdis kontrolon super siaj teritorioj disĵetitaj tra tuta Eŭropo, kaj en 1810 nur terenoj en Aŭstrio kaj Tirolio restis.

Tamen daŭre la ordenaj kavaliroj venis el gravaj nobelaj familioj de Eŭropo, kaj la Alta Majstro el aparte konataj familio. Inter 1761 kaj 1923 la Alta Majstro ĉiam apartenis al la familio de Habsburg, la reĝa familio de Aŭstrio. Dum 1810 la centra sidejo de la ordeno fariĝis Vieno, post kiam Napoléon Bonaparte dum 1809 estis ordoninta malfondi la ordenon. En la jaro 1834 la ordeno ricevis novajn regulojn, kaj de tiam ekzistas ekskluzive kiel hospitala ordeno, ekde 1929 kun pure religia celaro. Nun la ordeno havas pli-malpli 1.000 membrojn, el kiuj 100 estas pastroj, plej multaj el ili zorgantaj pri germanlingvaj kristanaj paroĥoj ekster Germanio kaj Aŭstrio (aparte en Italio kaj Slovenio), kaj 200 membroj estas monaĥinoj, kiuj zorgas pri malsanuloj kaj maljunuloj. Aktivaj branĉoj de la organizo ekzistas en Aŭstrio, Belgio, Germanio, Italio kaj Slovenio.

Takso de la Ordeno[redakti | redakti fonton]

Dum la pasintaj jarcentoj, kaj germanaj kaj litovaj respektive polaj historiistoj havis problemojn taksi la agadon de la ordeno el neŭtrala vidpunkto. Dum la pola kaj litova historiografio kliniĝis al la opinio, ke la Ordeno de Germanaj Kavaliroj - aŭ fuŝsimpligite "la germanoj" - signifis premon de la litovaj kaj koloniigadon de la polaj teritorioj, la germana historiografio same fuŝsimpligante identigis la ordenon kun ĉiuj germanlingvanoj kaj naciisme kritikis, ke rezigno de la ordenaj landoj al Pollando estis perfido kaj fordonaco de "germanaj" teritorioj sub fremdan regadon. El hodiaŭa vidpunkto eblas diri, ke ne temis pri nacieca aŭ kultura kunpuŝiĝo inter germanoj unuflanke, baltoj kaj slavoj aliflanke, sed pri konfliktoj inter konkurencantaj lokaj potencoj de la tiea tempo, kiuj volis ekspansii kaj pluteni sian potencon.

Postskribo[redakti | redakti fonton]

Kvankam klaras, ke la nobela kaj milite ekspansiema ordeno neniam egalis al "la germana nacio", en la pasintaj jarcentoj tamen transpreno de iuj simboloj faciligis tian miskomprenon: La koloroj de la ordeno - nigra kaj blanka - fariĝis la koloroj de la germana Reĝlando Prusio kun ĉefurbo Königsberg, kiu en la 16-a jarcento estis sekvanto de la Ordena Ŝtato. Tiu Reĝlando Prusio enkorpigis pli kaj pli da landopartoj de Germanlingvio, kaj meze de la 19-a jarcento ĝi kaj la germanlingva parto de Aŭstrio-Hungario estis la plej grandaj germanlingvaj ŝtatoj. Kiam proklamiĝis unueca Germana Regno dum 1871, ties naciaj koloroj estis la ordenaj kaj prusiaj koloroj nigra kaj blanka, plus la ruĝa koloro kiel simbolo de la Hansaj urboj, kaj tiel restis ĝis 1918. La germana nacia teamo de futbalo ankoraŭ hodiaŭ portas vestaĵojn en nigra kaj blanka koloroj, kaj apenaŭ iu futbalisto konscias pri la rekta ligo de tiuj koloroj al la mezepoka ordeno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Serio Quellen und Studien zur Geschichte des Deutschen Ordens (fontoj kaj studoj pri la historio de la germana ordeno), ĝis nun 56 volumoj, Eldonejo Elwert N.G.
  • Hartmut Boockmann: Der Deutsche Orden 12 Kapitel aus seiner Geschichte (la germana ordeno, 12 ĉapitroj el ĝia historio). Beck, Munkeno 1999, ISBN 3-406-38174-X
  • Erich Maschke: Der Deutsche Ordensstaat - Gestalten seiner großen Meister, Hamburg-Wandsbek 1935/1942, Hanseatische Verlagsanstalt AG
  • Hermann Schreiber: Preußen und Baltikum unter den Kreuzrittern. Die Geschichte des Deutschen Ordens (Prusio kaj Baltio sub la kruckavaliroj. Historio de la germana ordeno). Casimir Katz Verlag, Gernsbach 2003, ISBN 3-925825-83-5
  • Marian Tumler: Der Deutsche Orden im Werden, Wachsen und Wirken bis 1400 (la germana ordeno, iĝanta kreskanta kaj aganta ĝis 1400). Panorama-Verlag, Vieno 1954
  • Uwe Ziegler: Kreuz und Schwert. Die Geschichte des Deutschen Ordens (kruco kaj glavo. La historio de la germana ordeno). Böhlau, Köln 2003, ISBN 3-412-13402-3
  • Dieter Zimmerling: Der Deutsche Ritterorden (la germana kavalirordeno), Duseldorfo, Vieno, Novjorko 1988 (ECON), ISBN 3-430-19959-X
  • Deutscher Orden, eldonisto, Das Ordensbuch: Die Regeln und Statuten des Ordens der Brüder und Schwestern vom Deutschen Haus Sankt Mariens in Jerusalem (ordena libro: reguloj kaj statutoj de la ordenoj de la gefratoj de la germana domo de Sankta Maria en Jerusalemo), 2-a eldono, Verlag des Deutschen Ordens (eldonejo de la Germana Ordeno), Vieno 2001

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo "Hermann von Salza Verhandlungen in Viterbo" (germane: "traktadoj de Hermann von Salza en Viterbo")
  2. Steponas Maculevičius, Doloresa Baltrušiene (red.): "Znajomość z Litwą. Księga tysiąclecia. Tom pierwszy" (pole: "Ekkonoj pri Litovio. La jarmila libro. Unua volumo"), Kraštotvarka, Kaŭno, 1999, ISBN 9986-892-34-1, paĝo 21

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.