Saaremaa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Saaremaa en Estonio

Saaremaa (germane, svede Ösel, ruse Sarema) estas la plej granda insulo de la insularo inter la Balta maro kaj la Riga-golfo. Ĝi apartenas al Estonio, havas la areon de 2673 km²[1], loĝantaron de ĉ. 40.000.

La insulo estas plata kun forte tranĉita bordo, konsistanta el kalkŝtono kaj dolomito. Plimulto de la insulo estas marĉa, la aliajn rokajn aŭ neproduktemajn grundojn kovras malriĉa arbustaro, kelkfoje pinarbaroj. Sur nordaj kaj okcidentaj partoj de la insulo altiĝas montetoj, dum la orientaj kaj sudaj regionoj estas plataj kaj pli kultiveblaj.

La insulon konkeris en 1227 la Ordeno de Glav-fratoj, kiu fondis tie episkopejon. Ĝi estis posedaĵo de Danio (ekde 1559), Svedio (ekde 1645), poste de Rusio (ekde 1721) kaj fine de Estonio (1918). Ĝia plej granda komunumo estas Kuressaare (pli frua Kingissepa) sur la suda parto. Oni povas vidi tie la solan mezepokan fortikaĵon de la Baltmara regiono.

Saarema kaj la najbara Muhumaa estas interligataj per diga vojo. Ambaŭ insuloj kune konsistigas la estonan distrikton Saaremaa.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. www.saarema.ee

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]