ISO 3166-2:EE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ISO-kodoj de la 15 distriktoj (estone plurale maakonnad, singulare maakond) de Estonio konsistas el la ISO-kodo de Estonio, "EE", kaj po nombro el du ciferoj.

La distriktoj ricevis nombrojn inter 37 kaj 86, kaj la suba listo facile vidigas ke ne ĉiuj nombroj estas disdonataj.

la distriktoj de Estonio
distrikto kodo
Harju EE-37
insulo Hiiu (historie ankaŭ svede kaj germane Dagö) EE-39
Ida-Viru (historie ankaŭ svede Östra Wierland kaj germane Ost-Wierland) EE-44
Jõgeva (historie ankaŭ svede kaj germane Laisholm) EE-49
Järva (historie ankaŭ svede kaj germane Jerwen) EE-51
Lääne (historie ankaŭ svede, dane kaj germane Wiek / Wieck) EE-57
Lääne-Viru (historie ankaŭ svede Västra Wierland kaj germane West-Wierland) EE-59
Põlva (historie ankaŭ germane Pölwa) EE-65
Pärnu (historie ankaŭ germane Pernau) EE-67
Rapla (historie ankaŭ germane Rappel) EE-70
Saare (historie ankaŭ svede kaj germane Ösel, dane Øsel) EE-74
Tartu (historie ankaŭ svede kaj germane Dorpat, ruse Дерпт/Derpt) EE-78
Valga (historie ankaŭ germane Walk) EE-82
Viljandi (historie ankaŭ germane Fellin) EE-84
Võru (historie ankaŭ germane Werro) EE-86