ISO 3166-2:TF

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj ISO 3166-2:TF

Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj

Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo TF
Trilitera kodo ATF
Cifera kodo 260
vdr

ISO 3166-2:TF estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Francajn Sudajn kaj Antarktajn Teritoriojn (Francaj Sudaj Teritorioj). La subaro ISO 3166-2:TF estas malplena. La dulitera (alpha-2) kodo de la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj laŭ la normo ISO 3166-1 estas TF, kaj neniu ilia parto havas kodon laŭ la normo ISO 3166-2.[1][2]

Laŭ la ISO 3166-1 la Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj ne enhavas Adelilandon (Terre Adélie), la francia parto de la Antarkto. Kiel parto de la antarkta kontinento Adelilando kiel ĉiuj teritorioj sude de la 60-a suda latitudo estas kodita per la ISO-kodo AQ.

Estante transmara kolektivo de  Francio, la teritorio Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj ankaŭ listiĝas sub la kodo FR-TF en la listo ISO 3166-2:FR por Francio.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]