ISO 3166-2:MW estas subaro de la normo ISO 3166-2 rilate Malavion. Ekzistas du niveloj de subunuoj, kiuj havas la kodojn de ISO 3166-2:MW: 3 regionoj, kiuj enhavas 28 distriktojn. Ĉiu kodo konsistas el du partoj, apartigitaj per streketo. La unua estas MW, la ISO 3166-1 dulitera (alpha-2) kodo de Malavio. La dua parto estas unu litero por regiono kaj du literoj por distrikto.