Mozambiko
Mozambiko (portugale Moçambique) estas granda lando ĉe orienta bordo de Afriko.
Enhavo |
Datenoj[redakti]
- Landkodo: MZ.
- E-nomo: Mozambika Popola Respubliko.
- Nacia nomo: República Popular de Moçambique.
- Areo: 799.380 kv.km (35-a laŭ grandeco en la mondo).
- Politika sistemo: prezidenta respubliko.
- Ŝtatestro: prezidento Armando Guebuza.
- Ĉefurbo: Maputo (1,2 mln). Gravaj havenurboj estas Matola kaj Beira.
- Loĝantaro: 19 mln. (pritakso de 2000), inter ili 47% makua, 24% conga.
- Ŝtatlingvo: portugala lingvo.
- Kredantoj: animistoj - 80%, kristanoj - 11%, muzulmanoj - 9%.
- Eksporto: naftoproduktoj, kotono, nuksoj, kopro, fruktoj, fiŝoj.
- Pokapa GNP: 80 $.
- Monunuo: metikalo (metical).
Historio[redakti]
Grandan parton de la moderna historio de Mozambiko okupis severa kaj tre daŭra interna milito, kiu finiĝis nur en oktobro 1992 per Ĝeneralaj Pacaj Interkonsentoj de Romo. Postmilita lando estis unu el la plej malriĉaj en la mondo, kie milionoj de enloĝantoj estis rifuĝintoj. Laŭ kelkaj pritaksoj preskaŭ 2 mln. rifuĝintoj revenis al Mozambiko de 1992 ĝis 1995, ĉirkaŭ 4 mln. aliaj revenis al siaj hejmoj el aliaj regionoj de la granda lando.
Ekde 1992 Mozambiko konstruas multpartian demokratian ŝtaton kun libera merkato. Multaj fabrikoj kaj aliaj produktejoj estis privatigitaj.
La penoj de registaro havis sian efikon: oni rimarkas signifan ekonomian kreskon de la lando. Al resaniĝo de mozambika ekonomio helpis ankaŭ depreno de grandegaj ŝuldoj al "Pariza Klubo" kaj Usono.
Administra divido[redakti]
Mozambiko estas dividita en dek provincoj plus la ĉefurbo, kiu ĝuas provincan statuson. La provincoj estas dividitaj en 129 distriktoj, kaj tiuj ĉi en 405 "Postos Administrativos" (Administraj Lokoj) kaj en Localidades (Vilaĝoj).
Ekonomio[redakti]
La inflacio estas de 7,9 % kaj nedungado 21 %. La MEP pokapa estas nur 320 usonaj dolaroj aŭ 204 eŭroj, tio estas malriĉeco.
Tamen, dek sep jarojn post la longa kaj ruiniga interna milito (1975 – 1992) Mozambiko estas konsiderata kiel ekzemplo de sukcesa rekonstruo. La lando devas alfronti la mankojn de sia ekonomio, konceptita de la portugala koloniado, por kontentigi unue la bezonojn de la najbaraj landoj, aparte Sudafrikon. La alveno de novaj partneroj (Aŭstralio, Brazilo, Barato, ktp.) povus ŝanĝi la donitaĵojn en la ŝlosilaj sektoroj de energio, infrastrukturoj kaj minejoj.[1]
Edukado[redakti]
Dum kolonia tempo edukado ne estis atingebla por plejparto de nigrulaj mozambikanoj, tiam 93% de loĝantaro estis analfabetaj. Fakte plejparto de hodiaŭaj mozambikaj politikistoj ricevis kleron en paroĥaj lernejoj ĉe diversaj eklezioj.
Post la sendependiĝo atingebla edukado iĝis prioritato de mozambikaj registaroj. Tiel oni sukcesis malgrandigi parton de analfabetuloj ĝis triono. Bedaŭrinde, lastatempe konstruado de mezlernejoj kaj trejnado de instruistoj ne sekvis kreskon de loĝantaro, pro kio kvalito de edukado falas.
Ekstera politiko[redakti]
Mozambiko apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
Mozambiko, antaŭa kolonio de Portugalio, neniam estis en la brita imperio sed estas membro de la Komunumo de Nacioj. Ĝi ankaŭ estas membro de la Komunumo de portugallingvaj landoj.
Referencoj[redakti]
- ↑ Aŭgusta CONCHIGLIA: Avido ĉirkaŭ Mozambiko Le Monde Diplomatique en Esperanto, 1-a decembro 2009.
|
||||
|
||||