Malio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
République du Mali
Respubliko Malio
Flag of Mali.svg
(Detaloj)
Seal of Mali.gif
(Detaloj)
Nacia himno: Pour l’Afrique et pour toi, Mali
Nacia devizo: 'Un peuple, un but, une foi'
Malio sur la mapo de Afriko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bamako, 800.000 loĝ.
Oficiala(j) lingvo(j) franca
Ĉefa(j) lingvo(j) franca kaj bambara
Plej ofta(j) religio(j) islamo 90%, animismo 9% kristanismo 1%
Areo
 % de akvo
1.240.000 km²
1,6%
Loĝantaro 14.517.176 (censo de 2009)
Loĝdenso 10/km²
Loĝantoj bambaraoj (30%), malinkeoj
Vivolongo 51,4
Horzono UTC 
Interreta domajno .ml
Landokodo ML
Telefona kodo +223
Politiko
Politika sistemo Parlamenta demokratio
Ŝtatestro prezidento Amadou Toumani Touré (2002).
Ĉefministro s-ino Cissé Mariam Kaïdama Sidibé
Sendependiĝo disde Francio 22-a de septembro 1960
Ekonomio
Valuto okcidentafrika franko (XOF)
MEP laŭ 2007
– suma 6,745 miliardoj da $
– pokapa $ 517
v  d  r
Information icon.svg

Malio, plennome Respubliko Malio, estas lando en Centra Afriko. La najbaraj landoj de Malio estas okcidente Senegalo, nordokcidente Maŭritanio, nordoriente Alĝerio, sudoriente Niĝero kaj Burkina Faso, sude Ebura Bordo, sudokcidente Gvineo. Ĝia nomo devenas de la antikva Imperio Malio. Malio estas la 175a lando en la Indico de Homa Disvolviĝo. Laŭ MEP ĝi estas la 160a lando inter 181 landoj statistike.

Geografio de Malio[redakti | redakti fonton]

Mali

Ĉirkaŭ 65 % el la teritorio estas ĉu dezerta ĉu duondezerta (Sahelo). Plimulton de teritorio de Malio okupas ebenaĵoj. La sudaj kaj sudokcidentaj (alt)ebenaĵoj ĉe Satadougou superas 640 m la marnivelon, ĝin traplektas rivervaloj. La montetaraj sudorientaj kaj orientaj ebenaĵoj situas inter 300 kaj 600 m super la marnivelo. La norde situanta grandegaj Tanezrouft- kaj Taoudenni-ebenaĵoj apartenas jam al la Saharo. La sudokcidentan kaj sudmezan parton de Malio formas la akvokolekta areo de la supra parto de rivero Niger. Triono de la riverlongo situas en Malio, formas eĉ internan delton. La Niger-valo estas grava pro la inundoj kaj la pro la riĉa, sedimenta grundo (kiel agro). La riveroj de Senegalo fontas en okcidenta rando de Malio.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Regionoj kaj la ĉefurba distrikto de Malio

La ŝtato estas dividita je ok regionoj kaj la ĉefurba distrikto. Tiuj estas pludividitaj je 49 distriktoj kaj 703 komunumoj.

La regionoj de Malio estas:

kaj la

Vidu ankaŭ: Listo de urboj en Malio

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sur teritorio de Malio ekzistas tri klimataj (veteraj) zonoj: la sudana, la saĥela kaj sahara. La landon karakterizas sude la sudana klimato (500–1400 mm da precipitaĵo, la averaĝa temperaturo estas inter 24 kaj 30 °C), meze la saĥela klimato (200–500 mm da precipitaĵo, la averaĝa temperaturo 23–36 °C), norde sahara klimato (preskaŭ sen precipitaĵo, la temperaturo tage atingas 47 °C, nokte sinkas je 4 °C).

Plantaro, bestaro, geografio[redakti | redakti fonton]

De sudo ĝis nordo malpliiĝas la plantaro, malaperas la arboj (kapokarbo, falsa mahagono, simi-panarbo). Karakterizaj bestoj estas leono, pantero, hieno, gazelo, antilopo, ĝirafo, elefanto, krokodilo, diversaj simioj, serpentoj, birdoj. Biogeografie la lando troviĝas parte en la palearktisa, parte en la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

La lando havas agron (kultiveblan grundon) de nur 2% kaj kvarono de la teritorio taŭgas por paŝtado. La ercoj kiel fererco, baŭksito, nafto, oro, nikelo, kupro, mangano grandparte ne estas minataj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro de Malio konsistas el nigruloj kaj pli helhaŭtaj berberaj nomadoj, ekz. tuaregoj kaj arab-berberoj (ili vivas en mezo de la lando). La nigruloj estas agrikulturistoj kaj paŝtistoj. Triono de la loĝantaro estas la bambaraoj, la dua plej granda grupo estas la fulanioj (peuloj) okupiĝintaj pri paŝtado en la Sahel-regiono kaj en ĉirkaŭo de Macina.

La soninke-popoloj vivas en okcidenta parto de la Sahel-zono kaj devenas – laŭ propra tradicio – de fondintoj de la Ganaa Imperio. La malinkeoj (mandingoj) flegas tradiciojn de la Imperio Mali, vivas en sudokcidento. La songajoj vivas en la Niger-valo, inter Djenné kaj Ansongo. La dogonoj vivas sur altebenaĵo ĉirkaŭ Bandiagara. La bobo-oj, senufoj kaj minianka-oj vivas oriente kaj sudoriente.

La oficiala lingvo de Malio estas la franca, dum la diversaj popolgrupoj parolas diversajn lingvojn kaj dialektojn. Plimulto de la loĝantaro (90%) estas islama, 9% estas animista, 1% kristana.

La popoldenso de la lando estas malgranda, la plimulto (4/5) vivas en la provinco kaj 1/10 vivas nomade.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Malio estas evoluanta lando, la ekonomio baziĝas ĉefe je agrikulturo. La landon suferigis la sekegoj, inflacio, kreskanta prezo de la nafto en la 1970-aj jaroj, komence de la 1980-aj jaroj. Fine de la 1980-aj jaroj, la ekonomia situo pliboniĝis.

Plimulto de la laboristoj (4/5) okupiĝas pri agrikulturo, ili produktas duonon de la malneta nacia produkto (MNP). La lando povas provizi sin per nutraĵoj, oni kultivas milion, sorgon, maizon, rizon; bredas ŝafojn, kaprojn, bovojn. Oni kultivas por eksporto kotonon kaj arakidon.

Oni evoluigas la fiŝkaptadon per helpo de la Eŭropa Evoluiga Fonduso, oni eksportas fiŝojn.

Oni minas en la lando oron, marmoron, kalkŝtonon, kaolinon kaj salon.

La industrio laborigas nur 2% de la laboristoj, sed donas 7% de la MNP. La grava etindustrio prilaboras agrikulturaĵojn kaj produktas simplajn konsumajn varojn. La evoluon de la lando helpis apogo de eksterlanda monhelpo (ekz. energicentraloj). La plej grava apoganto kaj komerca partnero de la lando estas Francio.

La eksterkomerca bilanco estas tre negativa, ĝin povas ŝtopi nur daŭra ekstera apogo kaj ĝiro de malianoj, laborantaj eksterlande.

Malio eksportas ĉefe krudan kotonon, kotonaĵojn, kaj vivantajn bestojn, dum importas maŝinojn, ekipaĵojn, trafikajn veturilojn, naftoproduktojn, konstrumaterialojn kaj aliajn konsumvarojn, nutraĵojn.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Post renverso de la militara registaro en 1991, en 1992 oni akceptis novan konstitucion per referendumo kaj enkondukis demokratian, plurpartian politikan sistemon. La plenuman povon posedas la prezidento, kiun oni elektas direkte je kvin jaroj kaj estas reelektebla nur unufoje. La prezidento nomumas la ĉefministron. La leĝdona povo estas ĉe la nacia asembleo, kies membrojn oni elektas direkte, je kvin jaroj. Sur la pinto de la justica sistemo staras la Supera Kortumo kaj la Konstitucia kortumo.

La 21-an de marto, 2012, komenciĝis puĉo fare de armeanoj, kiuj estis malfeliĉaj pri la traktado de ribelado tuarega en la norda parto de la lando. La postan tagon la puĉanoj, gvidataj de kapitano Amadou Haya Sanogo anoncis, ke ili forpelis prezidenton Amadou Toumani Touré. Kapitano Sanogo indikis, ke li volas prezidenti dum transira periodo ĝis baldaŭa balotado kaj reestablo de civilula registaro[1]. La landoj ĉirkaŭ Malio malakceptis la proponon, kaj diris ke la puĉanoj devos redoni la regadon al civiluloj ĝis lundo (la 2-a de aprilo). La Afrika Unio kaj la Internacia Parlamenta Unuiĝo suspendis la membrecon de Malio[2][3]. Dume, en la nordo, la ribeluloj kaptis la provincan ĉefurbon Kidal la 30-an de marto, kaj je sabato la 31-a ili atakis la urbon Gao.[4]

La 6-an de aprilo 2012, la Nacia Movado por la liberigo de Azavado, kiu regas grandan parton de la nordo de Malio, proklamis la sendependecon de la regiono disde Malio, kun la nomo Azavado, sed ĝi ne ricevis internacian agnoskon. Meze de januaro 2013 francaj trupoj venis apogi la malian armeon je ties lukto kontraŭ la nordaj ribeluloj, kiuj ekminacis la centron de la lando survoje al Bamako. Ankaŭ aliaj ne tiom efikaj trupoj de afrikaj landoj venis apogi la operacon.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Malio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Instruado, sanaferoj[redakti | redakti fonton]

La instruado estas senkosta kaj deviga inter la aĝo 7 kaj 16 jaroj. Spite al tio, nur kvinono de la lernejdevigaj lernantoj vizitas la lernejon. La supera instruado okazas en ŝtataj altlernejoj, dum multaj junuloj studas eksterlande, ĉefe en Francio kaj Senegalo. Mankas la medicinaj fakspertuloj, tiel la hospitaloj la aliaj sanaferaj instancoj agadas nekontente. La atendebla vivdaŭro estas 45 jaroj.

Kultura vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la lando situas inter la araba kaj nigra parto de Afriko, ĝi riĉas je kulturaj kutimoj. La kulturo estas sudantipa, gravas la muziko kaj danco de malinkeoj kaj songajoj, lignoskulpta arto de mambaraoj kaj aliaj volta-popolgrupoj, konstruarto de la Niger-valo, juvelprilabora arto de la mandingoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Trovaĵoj el la paleolita kaj neolita epoko – ekz. kavernodesegnoj de Asselar, malkovrita en 1927 norde de Timbuktuo - pruvas, ke homoj vivis jam en la praepoko en la Sahara parto de Malio. Oni malkovris en aliaj regionoj spurojn de ŝtonepokaj civilizoj.

La unuaj karavanvojoj elformiĝis en 300 p.K., kiuj interligis sudan parton de Maroko kaj Alĝerio al la Niger-valo. Oni transportis en la vojo eburon, mucilagon, strutan plumon, oron kaj sklavojn. Fine de la karavanvojoj, inter la riveroj Niger kaj Senegal elformiĝis la Ganaa Imperio de la soninkeoj (4-15. jc.). La Imperio Mali de la malinkeoj (12-16. jc.), situis ĉe la supra kaj meza fluo de rivero Niger. La Songaja Imperio elformiĝis en la 15-a jc. en orienta parto de nuna Malio (en regiono de Timbuktuo kaj Gao) kaj etendis sian regon ĝis la haŭsaj reĝlandoj. Post kiam, reganto Ahmad al-Mansur en 1591 konkeris la regionon per maroka armeo, Timbuktuo venis sub la du jarcenta regado de la maŭroj. Oni dividis la Niger-valon je tri partoj: la ĉirkaŭo de Gao iris al tuaregoj, Macina al la fulanikoj, la Reĝlando de Ségouial bambaraoj.

Meze de la 19-a jarcento, la francoj konkeris la regionon, kiu iĝis parto de la Franca Okcident-Afriko kiel kolonia teritorio en 1898. La regiono estis nomita Franca Sudano kaj en 1946 iĝis transmara teritorio de la Franca Unio. Tiam ĝi estis konsiderata ne tiom valora teritorio ol aliaj francaj kolonioj de Okcidenta Afriko, kiaj Senegalio aŭ Eburbordo.

En 1958, oni deklaris la Sudanan Respublikon, kiu unuiĝis unu jaron poste kun Senegalo al Federacio Malio. Senegalo forlasis la federacion post du jaroj pro politikaj kontraŭdiroj, tiam oni elkriis la sendependan Malian Respublikon (22-an de septembro 1960). La unua prezidento de la ŝtato estis Modibo Keita, kies regadon finigis militara puĉo en 1968. Kvankam oni akceptis en 1974 novan konstitucion, la juntao pretendis regpovon por pluaj kvin jaroj. Moussa Traoré, kiu enpotenciĝis en 1968 agadis kiel diktatoro de la lando. Lian regadon finis en 1991 nova militistara puĉo. Komence de la 1990-aj jaroj la nordaj tuaregoj ekribelis. En 1991 ĝenerala peto al demokratio trakuris la urbojn , venis nova puĉo, militista registaro kaj balotado en 1992. En 2007 la norda konflikto akriĝis kaj en 2011 pro kontaĝo kun la konfliktoj en la apuda Libio, per ties armiloj la ribelo gajnis konsolidon.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Estas landa asocio Malia Esperanto-Movado sen rilatoj al UEA.[5]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Mali rebels attack northern town in coup aftermath", seattlepi.com, alirdato 2012.03.31
  2. Mali Suspended From International MPs' Body, allafrica.com, alirdato 2012.03.31
  3. African Union suspends Mali’s membership after coup d’etat, Afrique en Ligne Pana 23/03/2012, alirdato 2012.03.31
  4. Mali Rebels Attack Northern Town In Coup Aftermath, Associated Press, alirdato 2012.03.31
  5. Poŝtadreso de Malia Esperanto-Movado laŭ UEA, alirdato 2012.03.31

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]