Altebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Altebenaĵo estas grandarea regiono aŭ tereno kiu troviĝas sur alteco pli ol 200 metrojn super la ĉirkaŭa teritorio. La altebenaĵa pejzaĝo karakteriziĝas per malgranda diferenco inter valoj kaj pintoj. Proksime de oceanaj bordoj, altebenaĵoj povas situi nur iom pli ol 200 metrojn super la marnivelo, tre for de oceanoj tamen povas temi ankaŭ pri situo de pluraj kilometroj super la marnivelo - decida por la rajto nomi ebenaĵon "altebenaĵo" do ne tiom estas la absoluta alteco super la mara nivelo ol la relativa alteco super la ĉirkaŭa teritorio. Ankaŭ la grandeco ne estas absolute difinita.

Ofte altebenaĵo estas limigita per randaj montaregoj: plej fama ekzemplo estas la vastega Tibeta Altebenaĵo, la meza parto de la plej alta regiono de Centra Azio, kiu konsistigas la plej ampleksan, averaĝe pli ol 4.500 metrojn altan, geologian mason de la mondo.

Famaj altebenaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]