Irana Plataĵo
El Vikipedio
La Irana Plataĵo estas altebenaĵo, kiu kovras en du trionojn de la ŝtata teritorio de Irano kaj signifajn partojn de Afganio kaj Pakistano, sed krome ankaŭ malpligrandajn partojn de Irako kaj Turkmenio. La altebenaĵo okupas areon de 2,7 milionoj da kvadrataj kilometroj. La plej alta punkto estas la vulkano Demavendo, kiu atingas altecon de 5604 metroj.
La centra plataĵo kun alteco de inter 500 kaj 2000 metroj dividiĝas per pluraj montoĉenoj (Kuhrud, orientiranaj montoj) kaj ĉirkaŭiĝas per grandaj montaraj masivoj - Elborz, Kopetdag, Hindukuŝ, Zagros-montaro kaj aliaj. La pejzaĝo difiniĝas per montaraj stepoj, dezertoj kaj duondezertoj. Ĉe la eksteraj deklivoj multas arbaroj.

