Tibeta Altebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la Tibeta Altebenaĵo centre de la bildo, vidata el la kosmo

La geografie definita Tibeta Altebenaĵo respektive oficiale Qinghai-Tibeta Altebenaĵo (ĉine 青藏高原, Qīng-Zàng gāoyuán), estas la meza parto de la plej alta regiono de Centra Azio, kaj konsistigas la plej ampleksan, averaĝe pli ol 4.500 metrojn altan, geologian mason de la mondo. La altebenaĵo pli grandas ol la vivoregiono de la parolantoj de la tibeta lingvo, aŭ la ankoraŭ pli eta teritorio de la historia ŝtato Tibeto, aŭ la nuntempan Aŭtonoman Regionon Tibeton de Ĉinio. Ĝi limiĝas de pluraj altaj montaroj, inter alie de la Himalajo, Pamiro, Kunlun kaj Qilian.

La altebenaĵo ekestis dum la frua mioceno kaj atingis sian nunan altecon antaŭ proksimume ok milionoj da jaroj. Dum la daŭro de la jarmiloj erozio kaj veteraj influoj elĉizis el la rokaro valojn kaj kreis krutajn deklivojn kaj klipoj.

La altebenaĵo, kiu situas inter 4000 kaj 5500 metrojn super la marnivelo, en la nordo limiĝas de la dezertoj de la baseno Tarim kaj la regiono Qaidam, en la sudo kaj okcidento de la montaroj Himalajo, Karakorum kaj Pamiro. Kvankam la plej alta montopinto "nur" altas 7010 metrojn, la teritorio estas la plej alta ebenaĵo de la mondo. En la kanjonoj situas multaj salakvaj lagoj, kiel la lago Tiliĉo, kiu altas 4290 metrojn super la marnivelo kaj estas inter la plej altaj mondaj lagoj, kaj la ebenaĵo alternas larĝaj stepoj, densaj arbaroj kaj dezertoj. La ekologiaj sistemoj donas protekton al multaj, parte raraj, bestospecioj - inter alie al jakoj, altnazaj antilopoj, aziaj nigraj ursoj, ŝafoj kaj rinoceroj.

en Amdo, en la nordoriento de la altebenaĵo

La tutmonda varmiĝo ekde la mezo de la 1970-aj jaroj en la regiono rezultiĝas en glaĉera degelo de pli-malpli 130 km² ĉiujare. Prognozoj taksas, ke la glaĉeroj ĝis la jaro 2090 povus reduktiĝi al duono de la nuna areo.[1]

Aliflanke la areo dezerta daŭre plilarĝiĝas. En multaj partoj de la altebenaĵo jam ioma sekiĝo signife ŝanĝas la vegetaĵojn: antaŭe verdaj herbejaj areoj estas minacataj dezertiĝi, kio endanĝerigas la vivobazon de la nomada enloĝantaro. Kvankam la tropaŝtiĝo de la areoj kaj aliaj problemoj estas kromaj influaj faktoroj, la tutmonda varmiĝo kaj rezulta klimatoŝanĝoj estas la precipa kialo de tiu dezertiĝo.

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie la Tibeta altebenaĵa stepo estas unu el la 142 tersupraĵo-unuoj de la tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la okcident- kaj mezazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) pro la graveco pri la naturprotekto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Tibets Gletscher schmelzen immer schneller" - La tibetaj glaĉeroj degelas pli kaj pli rapide (gazeto Der Standard, Aŭstrio)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]