Universala Poŝta Unio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monumento de la Universala Poŝta Unio en Berno.

Enhavo

Enkonduko[redakti]

Universala Poŝta Unio (UPU, france: Union postale universelle) estas internacia organizaĵo kiu kunordigas la poŝtajn politikojn inter la landoj kaj la tutmondan poŝtan sistemon. Ĝi estis kreita kiel "Ĝenerala Poŝta Unio" okaze de Interkonsento subskribita en Berno, 1874. La nunan nomon ĝi alprenis en 1878.

Inter aliaj normoj, kiel la difino de kompens-tarifoj inter membro-ŝtatoj, ĝi administras ankaŭ la iaman signifan sistemon de Internaciaj Respondkuponoj (IRK). Temas pri sistemo kreita en 1906, kiu ebligas internacian antaŭpagon de poŝta afranko.

Historio[redakti]

La 9-a de oktoboro 1874 estis fondita laŭ propono de la gemana ĝeneralpoŝtdirektoro Heinrich von Stephan Ĝenerala Poŝta Unio de 22 ŝtatoj. Tiu ĉi asocio estis unu el la plej malnovaj internaciaj organizaĵoj de la mondo. La universala poŝtkontrakto estis ratifikita de 21 fondoŝtatoj kaj ekvalidis la 1-an de julio 1875.

La ratifikintaj fondoŝtatoj estis: Egipto, Belgio, Danlando, Germanio, Grekio, Grandbritio, Italio, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Aŭstrio, Portugalio, Rumanio, Rusio, Svedio, Svislando, Serbio, Hispanio, Turkio, Hungario kaj Usono. La 1-an de januaro 1876 krome aliĝis Francio al la Universala Poŝta Unio.

La poŝtunio regulas okaze de siaj poŝtkongresoj la internacian kunlaboron de la landaj poŝtadministracioj. En la jaro 1878 la Ĝernerala Poŝta Unio estis transformita al la Universala Poŝta Unio. Samjare estis adoptita la valorleterinterkonsento kaj la poŝtmandatinterkonsento. En 1881 ekvalidis la poŝtpakaĵkontrakto, en 1885 sekvis la aldona interkonsento al la kontrakto pri la universala poŝto, la valorleterinterkonsento kaj la poŝtmandatinterkonsento. La poŝtordoninterkonsento kaj interkonsento pri la legitimillibroj ekvalidis en 1886.

Okaze de la Universala Poŝtkongreso en Vieno en 1891 estis renovigitaj ĉiuj ekzistantaj kontraktoj. La modifoj ekvalidis la 1-an de julio 1892, la nove aldonita poŝtrevuinterkonsento la 1-an de januaro 1893. Sekvis la kongreso en Vaŝingtono, la plibonigoj deciditaj ekvalidis la 1-an de januaro 1889.

La 4-an de julio 1947 la Universala Poŝta Unio estis integrita kiel specialigita institucio al Unuiĝintaj Nacioj. Kun 191 membroŝtatoj ĝi estas la internacia formumo por kunlaboro inter poŝtaŭtoritatoj kaj poŝtentreprenoj.

Sidejo[redakti]

La ĉefsidejo de la organizaĵo estas en Berno ĉe la Weltpoststrasse (Strato de la monda poŝto). De tie la unio organizas ĉiujn kvin jarojn la Universalan Poŝtkongreson. Ĝenerala direktoro de la Universala Poŝta Unio estas ek de la 1-a de januaro 2005 la franco Edouard Dayan.

Pri la signifo de la urbo Berno por la tutmonda poŝtservo memorigas la monumento pri la universala poŝto.

Celo de la unio[redakti]

La Universala Poŝtkontrakto de 1874 regulas la internacian kunlaboron de la poŝtaj aŭtoritatoj kaj la kadrajn kondiĉojn de la translima poŝttrafiko. Ĝis hodiaŭ la ĉefa tasko de la Universala Poŝta Unio estas la garantio de tutmonda racitempa alsendo de leteroj kaj pakaĵoj trans landaj kaj lingvaj limoj. La neceso de kunordiga instanco kiel la Universala Poŝta Unio evidentiĝas, kiam oni konsideras la ciferojn, kiuj priskribas la tutmondan poŝttrafikon (stato de 2003):

  • 6 milionoj da poŝtkunlaborantoj
  • 700.000 poŝtoficejoj
  • 430 miliardoj da leteroj de kiuj 6 miliardoj internaciaj
  • 4,4 miliardoj pakaĵoj de kiuj 82 milionoj internaciaj

Oni decidis pri multnombraj aldonaj protokoloj la la Universala Poŝtkontrakto okazce de la Universalaj Poŝtkongresoj. Je la lasta kongreso 2004 en Bukaresto oni ekzempe decidis pri la interkonsentoj pri la poŝttranspagservoj, kiuj kunigas la interkonsentoj pri poŝtaj ĝiroj, poŝtaj mandatoj kaj poŝtaj remborsoj.

Kiel oficiala lingvo de la Universala Poŝta Unio estis elektita la franca.


Universalaj Poŝtkongresoj[redakti]

Ekstera ligilo    1-a Universala poŝtkongreso: 1874 en Berno
Ekstera ligilo    2-a Universala poŝtkongreso: 1878 en Parizo
Ekstera ligilo    3-a Universala poŝtkongreso: 1885 en Lisbono
Ekstera ligilo    4-a Universala poŝtkongreso: 1891 en Vieno
Ekstera ligilo    5-a Universala poŝtkongreso: 1897 en Vaŝingtono
Ekstera ligilo    6-a Universala poŝtkongreso: 1906 en Romo
Ekstera ligilo    7-a Universala poŝtkongreso: 1920 en Madrido
Ekstera ligilo    8-a Universala poŝtkongreso: 1924 en Stokholmo
Ekstera ligilo    9-a Universala poŝtkongreso: 1929 en Londono
Ekstera ligilo    10-a Universala poŝtkongreso: 1934 en Kairo
Ekstera ligilo    11-a Universala poŝtkongreso: 1939 en Bonaero
Ekstera ligilo    12-a Universala poŝtkongreso: 1947 en Parizo
Ekstera ligilo    13-a Universala poŝtkongreso: 1952 en Bruselo
Ekstera ligilo    14-a Universala poŝtkongreso: 1957 en Otavo
Ekstera ligilo    15-a Universala poŝtkongreso: 1964 en Vieno
Ekstera ligilo    16-a Universala poŝtkongreso: 1969 en Tokio
Ekstera ligilo    17-a Universala poŝtkongreso: 1974 en Laŭzano
Ekstera ligilo    18-a Universala poŝtkongreso: 1979 en Rio-de-Ĵanejro
Ekstera ligilo    19-a Universala poŝtkongreso: 1984 en Hamburgo
Ekstera ligilo    20-a Universala poŝtkongreso: 1989 en Vaŝingtono
Ekstera ligilo    21-a Universala poŝtkongreso: 1994 en Seulo
Ekstera ligilo    22-a Universala poŝtkongreso: 1999 en Pekino
Ekstera ligilo    23-a Universala poŝtkongreso: 2004 en Bukaresto
Ekstera ligilo    24-a Universala poŝtkongreso: 2008 en Ĝenevo

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    Retejo de la Universala Poŝta Unio en la angla kaj franca lingvoj