Bonaero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonaero
hispane: Buenos Aires
urbo
Buenos Aires, La Plaza de la República y Obelisco de Buenos Aires.jpg
Bonaero, obelisko en Placo de Respubliko
Bandera de la Ciudad de Buenos Aires.svg
Nuevo escudo de la Ciudad de Buenos Aires.png
Oficiala nomo: Ciudad Autónoma de Buenos Aires (esperante: Eksterdistrikta urbo de Bonaero)
Kromnomoj: Reĝino de l' Plata, Malgranda Eŭropo de Suda hemisfero, Parizo en Sud-Ameriko, Ĉefurbo de Tango
Lando Flago de Argentino  Argentino
Rivero Plata-Rivero
Situo Bonaero
 - alteco 25 m s. m.
 - koordinatoj 34°36′12″S 58°22′54″W  /  34.60333°S, 58.38167°U / -34.60333; -58.38167 (Bonaero)
Areo 203,0 km² (20 300 ha)
 - de aglomeraĵo 4 758 km² (475 800 ha)
Loĝantaro 3 050 728 (2009)
 - de aglomeraĵo 13 356 715
Denseco 15 028,22 loĝ./km²
 - de aglomeraĵo 2 807 loĝ./km²
Malkovrita 1516
 - fondia 1536
 - refondita 1580
Urbestro Mauricio Macri
Horzono ART (UTC-3)
Poŝtkodo C1000-1499XXX
Telefona antaŭkodo 011
IHD 0.866 – alta
ISO 3166-2 AR-C
Situo enkadre de Argentino
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Argentino
Situo enkadre de Sud-Ameriko
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Sud-Ameriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Buenos Aires
Retpaĝo: buenosaires.gov.ar hispane

bue.gov.ar angle

Demonimo: porteño (m), porteña (f)

Bonaero (hispane Buenos Aires [ˈbwenos ˈajɾes], kiu signifas bonaj aeroj aŭ, se konsideri kuntekston de mara navigado, "la ĝusta vento") estas la ĉefurbo de Argentino. La oficiala urbo-regiono nomiĝas Federala Ĉefurbo (Capital Federal) [kapiTAL fedeRAL], kaj enhavas 3 000 000 da loĝantoj. Sed la urbo kreskis multe en la apudan provincon, la Bonaera Provinco, kaj la tuta urba areo havas entute 8 700 000 loĝantojn.

La Respubliko Argentino estas organizata en 23 provincoj krom la Aŭtonoma Urbo Bonaero, kie troviĝas la sidejo de la federala registaro. Laŭ la leĝo 23512 de 1987, la Ĉefurbo de la Respubliko devas esti translokigita al nova Federala Distrikto, kreota en la municipoj de Viedma kaj Guardia Mitre (Río Negro) kaj parto de la Partio Patagones (Bonaero). La translokigo estis akceptita de la provincoj Río Negro (Leĝo 2086) kaj Bonaero (Leĝo 10454), sed tio senvalidiĝis ambaŭkaze en 1992 pro manko de efektivigo. Por oktobro de 2013 la nacia leĝo ankoraŭ validas, sed la translokigo estis haltigita kaj Bonaero pluestas la ĉefurbo de la respubliko plenrajte.

Bonaero estas la urbo plej granda, loĝata kaj grava de la Suda Konuso, dua urbo plej etenda kaj loĝata de Sudameriko, urbo de «alfa klaso», kun São Paulo kaj Meksikurbo,[1] kaj urbo plej vizitata de Sudameriko.[2] Posedas krome la porpersonan enspezon plej altan de Latinameriko,[3] kaj troviĝas inter la urboj kun plej alta vivkvalito de la mondoregiono, superita nur de Montevideo en la Suda Poluso.[4] Ĝi aperas kiel plej kompetenteca urbo de la tuta Latinameriko.[5]

Ĝi estas la ekonomia, financa kaj komerca centro de Argentino, kio videblas en la agado de la Komercborso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko, kie situas Bonaero, estis unue malkovrita fare de la hispana maristo Juan Díaz de Solís en 1516. Tamen la malkovro estis malfeliĉa por la maristo: li estis mortigita dum atako de indiĝenoj. Pedro de Mendoza fondis urbon unue (la 3-an de februaro de 1536) kaj nomis ĝin Nuestra Señora del Buen Ayre (Nia Sinjorino de la Bona Aero) en regiono loĝata de pampaj indiĝenoj konataj kiel kerandioj.[6][7] Post malsatego kaj konfliktoj kun la kerandioj, la loko estis finfine abandonita kaj eĉ detruita de la propraj hispanoj en 1541.[8]

Unua vido konata de Bonaero, pentrita ĉirkau 1628 de nederlandano.

Juan de Garay refondis la setlejon la 11-a de junio en 1580. Tiam li nomis ĝin Ciudad de La Santísima Trinidad y Puerto de Santa María del Buen Ayre, kaj faris disdonon de teroj inter li mem, sia edzino kaj aliaj 63 kolonoj, al kiuj li atribuis ankaŭ familiojn gvaraniajn, en loko supozeble ĉe Mendoza, dum en la urba setlejo oni faris la tipan distribuon laŭ rektangulaj domaroj kun hipodama distribuo, kiel videblas nun en la historia kerno de la urbo.[9][10][11][12]

La tialo de tiu fondo rilatis al la neceso malfermi pordon al la tero, tio estas, elirejon al Atlantiko por la tuta teritorio kiu ekzistis ekde Potosí al la sudo.[13] Tiam la indiĝenaj kerandioj, estritaj de la kaciko Tububao, estis dekonigitaj ĝis nuligi ties kulturon.[10][11]

Origine la setlejo estis ĉefurbo de gubernio kiu dependis el la Vicreĝlando Peruo. Dum ĉirkaŭ du jarcentoj la bonaeranoj suferis ĉian neceson: la setlejo estis malproksima de ĉiu grava komerca centro, ne ekzistis elementoj necesaj por pluteni la eŭropan vivstilon kaj ili ne povis fabriki ilin en la urbo. La hispana krono privilegiis la havenojn de la Pacifiko, pro ties riĉaj varsendoj, kaj tiele metis Bonaeron en dua rango, kiu ricevis nur du registritajn ŝipojn jare, kaj estis jarkvinoj kiam alvanis eĉ ne unusola ŝipo.[12][14]

Tio okazigis, ke la loĝantoj (apenaŭ 500 en 1602)[15] klopodis eviti la leĝon kaj vivteni sin per kontrabando, kiu venis ĉefe el Brazilo.[12][14] Tiu kontrabando estis pagita per la ununura enspezofonto ekzistinta ĝis komencoj de la 17a jarcento, nome la vendado de la haŭtoj de liberaj bovoj. La resto, ĉu viando, graso, ktp., estis forĵetita.[12][14]

En 1680 portugaloj, ĵus sendependigitaj el Hispanio, alvenis kun ekspedicio al Colonia del Sacramento, ĉe la mala bordo de la Rivero Plata, intence setliĝi en tiu teritorio, ĝis tiam de tiu lando. La guberniestro de Bonaero, nome José de Garro, post sendi postulon, malakceptita de la portugaloj, por ties retiriĝo, kunigis la loĝantojn (tri mil homoj venitaj el plej proksimaj setlejoj) kaj danke al ties apogo li organizis atakojn, estrante la atribuitajn gvaraniojn. La rezulto estis klara venko, kio permesis al Bonaero akiri pli grandan prestiĝon.[12][14]

La industrio de ledo progresis, kaj meze de la 18-a jarcento jam ekzistis grava loka industrio. Aliflanke, ĉar en Bonaero oni povis progresi nur per la laboro kaj ne pro la aristokrata deveno, tio diferencigis ĝin el aliaj najbaraj urboj.[12][14]

En 1776 la urbo estis nomumita ĉefurbo de la Vicreĝlando Rivero Plata. La ĉefaj tialoj de tiu decido estis la jenaj: la neceso bremsi la eksterlandan progreson en la zono, klopodi ĉesigi la kontrabandon,[16] kaj ĉar estis la loko tra kiu havis pli facilan aliron Hispanio el Atlantiko. Komencas tiele periodo de granda prospero, ĉar la urbo estis favorata de la hispana krono per tipo de komerco pli malferma, fleksebla kaj liberala. Oni povis enkonduki varojn el ĉiu ajn regiono, kaj konekti kun aliaj havenoj, sen peti permeson al la reĝaj aŭtoritatoj. Tiele oni ĉesigis ties dependon kaj politikan kaj komercan el Limo. La urbo ege progresis de 1780 al 1800, kaj ricevis krome fortan enmigradon, ĉefe de hispanoj, kaj iom malpli de francoj kaj italoj;[12][14] kaj tiele la urbo loĝiĝis ĉefe de komercistoj kaj de kelkaj terposedantoj.

La urbodomo de Bonaero, vidita el Placo Majo, kaj malantaŭ staras la turo de la Konsilantaro aktuale nomita Palacio de la Legislatura de la Ciudad de Buenos Aires.

Ekde ties kreado al 1807 la urbo suferis diversajn invadojn. En 1582, angla korsaro klopodis elŝipiĝon en la insulo Martín García sed li malsukcesis. En 1587 la angla Thomas Cavendish klopodis kapti la urbon, ankaŭ malsukcese. En 1658 okazis tria klopodo, laŭ ordono de Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio, sed la batalestro Pedro de Baigorri Ruiz, guberniestro de Bonaero, sukcesis defendi la havenon. La kvara klopodo estis farita de la aventuristo Mr. de Pintis, sed la loĝantaro bone defendiĝis. En 1699 okazis la kvina invadoklopodo fare de bando de danaj piratoj tuj forpelita. Dum la regado de Bruno Mauricio de Zabala, la franca Étienne Moreau elŝipiĝis en la orienta marbordo de la Rivero Plata, kie la hispanaj trupoj forpelis kaj mortigis lin.

En 1806, Granda Britio interesiĝis pri la riĉo de la regiono kaj Hispanio estis alianco de Francio, tiam malamiko de la brita imperio. La 27-an de junio la angla generalo William Carr Beresford ekposedis Bonaeron, preskaŭ senreziste, ĉar ne ekzistis forta kaj organizita armeo. Li faris registaron sed estis venkita la 12-an de aŭgusto de 1806 fare de armeo devena el Montevideo estre de la franca Santiago de Liniers.[12][17][18] En 1807 dua angla ekspedicio estre de John Whitelocke ekkonkeris Montevideon kaj restis en tiu enklavo dum kelkaj monatoj. La 5-an de julio 1807, Whitelocke klopodis okupi ankaŭ Bonaeron, sed ties loĝantoj kaj la urbaj milicoj, nun jam organizitaj —denove kun helpo de Liniers— venkis super la angloj.[12][17][18] La rezisto fare de la popolo kaj ties partopreno aktive en la defendo kaj la rekonkero pligrandigis la povon kaj la popularecon de la kriolaj estroj, dum tio pliigis la influon kaj la ardon de la grupoj de sendependentistoj. Bonaero gajnis militan povon (danke ĉefe al krioloj) kaj prestiĝon morale.[12][18] Paralele evidentiĝis la malkapablo de la metropolo por sendi armeojn kiuj povu defendi siajn koloniojn, nun arde dezirataj de aliaj novaj potencoj.[12] Ĉio tio, kaj la alveno de idearo liberala[12] kaj fundamente la okupado de Hispanio fare de la napoleona armeo, permesis la kreadon de liberigaj movadoj, kiuj okazigis en 1810 la eksplodon de la Revolucio de Majo kaj la kreadon de la unua registaro patriota.[19]

Kiel konsekvenco de tio okazis la elpostenigo el la povo de la hispanoj fare de krioloj.[12] La urbo, de ĉirkaŭ 40.000 loĝantoj,[20][21] transformiĝis en grava haveno konsumanto de produktoj fabrikitaj kiuj devenis ĉefe el Granda Britio kaj okazis la disigo de la Vicreĝlando Rivero Plata.[12] Bonaero konstituiĝis dekomence en hegemonia centro, sed devis superi la provincestrojn, kiuj havis siajn proprajn ekonomiajn projektojn.[12][22]

Ĝis fino de la 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La 22-a de majo de 1810 okazis la cabildo abierto, unu el la momentoj plej gravaj de la Revolucio de Majo. Pentraĵo de Pedro Subercaseaux en 1910.

La registaro kiu sukcedis la vicreĝon, nome la Unua Junto, konsideris, ke ĝi havas ĉiujn ties povojn. Same komprenis la registaroj kiuj sukcedis (Junta Grande, Unua kaj Dua Triviraro kaj la Direktoroj de la Unuiĝintaj Provincoj de la Rivero Plata). La Unua Junto intencis krome nomumi la guberniestrojn, sendi armeojn kaj ricevi la doganimpostojn. Tio okazigis, ke la resto de la vicreĝlando sentis ke la revolucio nur anstataŭis la centran povon de la vicreĝo de tiu de Bonaero, sen akiri avantaĝon.[12]

En 1815 la provincoj ribelis kontraŭ la centra registaro kiam estis nomumita Carlos María de Alvear kiel Director Supremo. Tiu estis elpostenigita post tri monatoj, kio ardigis la Revolucion. Tiele aperis la neceso deklari, en la Kongreso de Tukumano de 1816, kio jam estis fakto: la sendependigo de la vicreĝlando rilate al Hispanio. Tiu kongreso translokiĝis poste al Bonaero, kaj redaktis la konstitucion de 1819, kiu ne funkciis kaj estis nuligita de la federuloj. Venontjare la federaj trupoj venkis super la Direktoraro kaj kreiĝis la provinco Bonaero, kies unua guberniestro Manuel de Sarratea subskribis kun la venkintoj la pactraktaton Pilar.[8] Post periodo de nestabileco Martín Rodríguez estis nomumita guberniestro[8][22][23] kaj liaj ministroj, inter kiuj elstaris Bernardino Rivadavia, iniciatis periodon de ordigo kaj reformoj:[23] oni kreis la enlandan Registron, oni fondis la Administradon por Vakcinado kaj la Arĥivon Ĝeneralan de Bonaero kaj oni inaŭguris la Bolsa Mercantil (Borso de Bonaero). En kultura fako rimarkindas la inaŭguro de la Universitato de Bonaero[23][24] kaj oni kreis la Societon de Fizikaj kaj Matematikaj Sciencoj.

Fine de 1824 kunsidis kongreso por redakti landan konstitucion sed post monatoj eksplodis la Brazil-Argentina Milito, kio devigis al formado de armeo urĝe, kaj oni planis ankaŭ la formadon de Ŝtata Plenuma Povo por unuigi la militan estrararon.[22][23][25]

Tiele, sen eĉ ekdiskuti konstitucion kiu havigu leĝan kadron al la posteno, la 6-an de februaro 1826 oni aprobis la leĝon de prezidenteco, kreante Ŝtatan Konstantan Plenuman Povon, kun la titolo de «Presidente de las Provincias Unidas del Río de la Plata».[23][25][26] Oni nomumis Rivadavia kiel unua prezidento en februaro de 1826, kio ne estis bone akceptita de la provincoj.[22][23][27]

Rivadavia prezentis al tiu kongreso projekton de Ĉefurbigo de Bonaero, kiam kaj la urbo kaj granda parto de la kamparo ĉirkaŭe proklamiĝis ĉefurbo de la ŝtato. La bonaeraj federaloj kontraŭis, defende de la institucioj de la provincoj garantiigitaj de la fundamenta leĝaro, ĉefe pro la haveno kaj la dogano, ĉefaj enspezofontoj de la provinco. Tamen la leĝo estis aprobita en 1826.[8][22][23][25] La guberniestro de la provinco Bonaero, Las Heras elposteniĝis pro dekreto de la Plenuma Povo.[25] La Junto de Reprezentantoj estis disigita, kaj oni ŝtatanigis la armeon de la provinco, la publikan terenon, la doganon kaj ĉiujn provincajn posedaĵojn.[25] La terposedantoj, malakceptante la konsekvencojn kiujn povis okazigi la ĉefurbigo, ĉesis apogi al Rivadavia, kaj tiu restis politike izolata.[22] Post tri monatoj aprobiĝis la Konstitucio de 1826 sed la provincoj malakceptis ĝin.[22]

Dume, en 1825, elŝipiĝis ĉe la Banda Oriental la ekspedicio liberiga de Juan Antonio Lavalleja kaj liaj Tridek Tri Orientanoj kaj post sieĝi Montevideon, kunvokis kongreson kiu deklaris, ke la Orienta Provinco realiĝas al la Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata. La Nacia Kongreso akceptis la realiĝon, sed Rivadavia decidis tiam ĉesigi la militon kontraŭ Brazilo ĉar ŝipblokado fare de ĝi malhelpis la komercon, bazo de la ŝtata enspezo. Spite al klara venko super Brazilo oni subskribis malprofitan traktaton kiu agnoskis la suverenecon de la Imperio super la Orienta Flanko kaj argentinanoj devontigis sin pagi al malamiko kompenson. Kvankam pro la kritikoj Rivadavia malakceptis la interkonsenton, ĉiukaze li suferis la politikan koston de la traktato, kio estos poste unu el la tialoj de lia posta rezigno.[22]

Ĵuro de la Konstitucio de la Ŝtato Bonaero, en 1854.
Partioj de la provincoj Bonaero antaŭ la federaligo de la urbo Bonaero. Ruĝe, la aktuala urbo kun siaj kvartaloj.

Dum la nomita «epoko de Rivadavia» la scienco kaj la kulturo ege prosperis. Ties reformisma elano plivivigis intelektule laŭ evoluo nekonata ĝis tiam, kreante taŭgan etoson kiu fruktis en diversaj kampoj tra la persona laboro de multaj individuoj.

La centralisma politiko pligrandigis la malamikecon de la provincoj kontraŭ lia regado kaj la milito kontraŭ Brazilo elĉerpis la rimedojn.[22] Rivadavia devis rezigni kaj ekziliĝis en Anglion. Tiele la prezidenta reĝimo finiĝis kaj denove ĉiu provinco regiĝis laŭ propraj institucioj fidinte en Bonaero la administradon de la Eksteraj Rilatoj.[22][23] La plej protagonistoj engaĝiĝintaj kun la falinta reĝimo elmigris, kaj plipovriĝis la intelektula agado de tendenco eŭropiga, ĉefe en Bonaero.

Malfermiĝis tiam periodo de kritiko al principoj de la rilatoj de Bonaero kun la resto de la lando. En 1829, Juan Manuel de Rosas alvenis al la povo post venki super la Unueciga Partio.[12][22] En 1831 li venkis la unuecigan armeon kaj lasis la regadon en 1832 por reveni en 1835, certe pri la sumo de la publika povo, estre koalicion formitan de plej parto de la elito kaj federala kaj tradiciista de la urbo.[12][28][29] Rivadavianoj kaj unueciguloj vidiĝis devigitaj elmigri.

La censo de 1836 realigita en la urbo pro mendo de Rosas indikis, ke estas 62.000 loĝantoj. En 1852 jam estis 85.000 en 350 konstruitaj domblokoj.

Rosas aprobis Leĝon de Doganoj kiu protektis la produktadon de la provincoj, sed ege plialtigis la enspezojn de Bonaero. En tiu epoko la urbo luktis kontraŭ la franca kaj franc-angla blokado de la Rivero Plata.[28]

Post la venko de Urquiza super Rosas en la batalo de Caseros, tiu lasta ekziliĝis en Anglion, kaj tiele en Bonaero la centro de politika povo restis en manoj de liberaloj kaj unueciguloj.[28] Vicente López y Planes estis nomumita provizora guberniestro de la provinco Bonaero kaj laŭ la Interkonsento de San Nicolás la dogano de la urbo estis ŝtatigita, kaj ties enspezoj kontrolitaj de Urquiza.

Sed la parlamento de Bonaero, danke al defendo fare de Bartolomé Mitre, malakceptis la interkonsenton, kio okazigis la rezignon de la guberniestro López. Urquiza intencis havigi al si la regadon de Bonaero, sed la bonaeranoj, post la revolucio de septembro de 1852 rekaptis la kontrolon de la urbo.

Tiele, kvankam la Ŝtato Bonaero ne deklariĝis libera, ja apartiĝis el la resto de la dektri provincoj kiuj kunformis la starigon de la Argentina Konfederacio.[8]

Post Caseros la urbo malfermiĝis al la enmigrado. Miloj da eŭropanoj, ĉefe el Italio kaj Hispanio ŝanĝis la aspekton de la urbo kaj ties idiosinkrazion. Oni realigis ĉiatipajn konstruaĵojn, kiaj la unua fervojo de Bonaero kaj de Argentino,[30] kiu ligis la urbon kun la tiama vilaĝo Flores, kiu tiam estis en la provinco. La palacoj kaj domegoj estis konstruitaj aŭ ornamitaj laŭ stilo itala, anstataŭante la "kolonian stilon".

La fondo en 1854 de la Municipo permesis ordigi la urbon. Sed la manko de higieno estis granda problemo kaj nur post la epidemio de flava febro de 1871 kiu dekonigis laŭvorte la loĝantaron oni solvis la problemon de la flua akvo kaj oni plibonigis la vivkondiĉojn de la loĝantaro, kiu en kelkaj lokoj vivis senspace[31] kaj en 1875 oni kreis la ampleksan naturan spacon de la Parko Tria de Februaro.[32]

Mapo de Bonaero en 1870.

Dum la longa procezo kiu kondukis al la kreado de la Nacia Argentina Ŝtato, Bonaero estis elektita rezidejo de la Nacia Registaro, kvankam tiu malhavis administran aŭtoritaton sur la urbo, kiu formis parton de la provinco Bonaero.[8]

La neceso de la nacia registaro por federigo, sume al la movigo de trupoj ordonita de la guberniestro de la provinco, Carlos Tejedor, okazis en 1880 serio de kontraŭstaroj kiu finiĝis per la malvenko de la provinco Bonaero kaj la federigo de la urbo. Poste la provinco donis la partiojn Flores kaj Belgrano, kiuj estis aligitaj al teritorio de la Federala Ĉefurbo, kontraŭ ekonomia kompenso.[8][30]

En 1882 la Nacia Kongreso kreis la figurojn de "Intendente" kaj "Concejo Deliberante" (konsilio) de la urbo. La intendente ne estis elektita per popola voĉdonado, sed nomumita de la ŝtata prezidento interkonsente kun la Senato. La unua kiu enposteniĝis estis Torcuato de Alvear, nomumita en 1883 de Julio Argentino Roca. Male la Concejo Deliberante ja estis voĉdonita de la loĝantoj.

Krome la urbo iĝis kosmopolita, diference de la resto de la lando, kaj disvolvigis financajn kaj kulturajn eblojn. La argentina ŝtato faris sian eblon por pligrandigi kaj plibeligi la urbon kiu nun apartenis al ĝi. El 337.617 loĝantoj en 1880, la urbo havis en 1895 ĝis 649.000 el kiuj nur 320.000 estis indiĝenaj, kio signifas, ke plialtiĝis enmigrado.[33]

Ĝis la aktualo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento la urbo suferis gravan transformon; la ekonomia prospero kiun ĝuis la lando sume al la preparoj por la Unua Centjariĝo celebrota en 1910 permesis ke la urba infrastrukturo disvolviĝu. Oni plibonigis la publikajn servojn kaj 1913 oni inaŭguris la unuan metroon de Iberameriko. Pri urbaj aferoj oni modifis laŭ stiloj, ĉe altaj konstruaĵoj kaj la urba planado. Oni diskutis kaj formulis planojn por fari la metropolon la simbolo de nova kaj progresisma ŝtato.[34]

La pligrandigo de la komerca trafiko postulis la konstruon de nova haveno en la urbo. Eduardo Madero estis prezentinta diversajn projektojn por ties konstruado en 1861 kaj 1869, sed estis en 1882 kiam lia projekto estis akceptita danke al lia onklo Francisco Madero, ŝtata vicprezidento dum la unua prezidentotempo de Julio Argentino Roca. La haveno estis inaŭgurita en 1884, sed la norda doko kaj la digo 4 estis inaŭguritaj jam en 1897. Tiu haveno suferis multajn mankojn; kaj tiele en 1908 la Kongreso Argentina decidis la konstruon de la Nova Haveno, kiu estis inaŭgurita provizore en 1919, komponita el malfermaj dokoj norde de la Avenuo Kordobo.[35][36]

Sed ne ĉio estis prospero en Bonaero. La festoj de la Centjariĝo okazis sub sieĝostato, deklarita pro ĝenerala striko okazinta la antaŭan jaron post la sangoverŝa subpremado ĉe Placo Lorea de anarkiisma manifestacio, kiu okazigis 8 mortojn kaj pli ol 100 vunditojn, kiu poste estos konata kiel la “Ruĝa Semajno”.[37][38][39] En januaro 1919 estis murditaj 700 laboristoj kaj ĉirkaŭ 4 000 estis vunditaj pro konflikto el striko ĉe la metalurgiaj atelieroj Pedro Vasena e Hijos, kio estos memorita kiel la “Tragedia Semajno”.[40]

El 1895 al 1914, pro la alveno de grandaj enmigrantaj tajdoj, la urbo kreskis laŭ unu el la jaraj indicoj plej grandaj de la mondo kaj en 1914 ĝi estis la dekdua urbo plej granda de la mondo kun 1.575.000 loĝantoj, kaj ĝi kreskis ankaŭ kulture kaj komerce.[41][42]

Tiu enmigrado okazigis ŝanĝojn en la aspekto de la urbo. Oftis la konstruado de conventillo [konbenTIjo] (laŭvorte monaĥejetoj, sed reale simpe komunaj loĝejoj malkomfortegaj), kiuj estis luitaj al ĵus alvenintoj, kiuj devis kunvivi en situacio de troa senspaca kunvivado kaj higienomanko.[43][44] Oni ekformiĝis la unuaj villa miseria (mizeraj vilaĝoj), ĉefe el la 1930-aj jaroj, sed jam ekde fino de la 19-a jarcento.[45]

Dum fino de la 19-a jarcento kaj komenco de la 20a jarcento ekzistis granda disvolvigo de la trama sistemo. La unua linio de tramo estis inaŭgurita la 14-an de julio de 1863. Ĝis la 1920-aj jaroj la reto jam havis 875 km de linioj, 3000 veturilojn kaj 12 000 dungitojn. La sistemo plufunkciis ĝis la 19-a de februaro de 1963,[46] post kio la urbo jam ne havis tramojn ĝis la inaŭguro de la PreMetro la 27äan de aŭgusto 1987,[47] escepte historian servon kiu funkcias en la kvartalo Caballito la feriojn kaj semajnfinojn ekde 1980 — nome la "Tramway Histórico de Buenos Aires" — havigita de la Asociación Amigos del Tranvía.[46]

En 1936 oni konstruis la Obeliskon kaj la venontan jaron oni inaŭguris la unuan eron de la Avenuo 9-a de Julio, kies etendo estos ampleksigita kelkajn fojojn en la venontaj jardekoj.[48]

En 1941, post 4 jaroj de verkado, estis inaŭgurita la Avenuo General Paz. Ekde tiam ĝi utilas kiel limo kun la provinco Bonaero, kvankam tiuj limoj estis fiksitaj laŭ leĝo en 1887.[30][49]

Dum la registaroj de la Revolucio de 1943 kaj la regado de Juan Domingo Perón, pro forta procezo de interna migrado, la urbo pligrandigis sian loĝantaron kaj ene de ties administraj limoj kaj ĉe la partioj de la Provinco Bonaero limaj kun ĝi, kio kondukis al kunformado de la urbego konata kiel Granda Bonaero.[30][50]

En 1955 la urbo suferis la masakron de la Bombardado de Placo Majo fare de grupo de militistoj kaj civiluloj kontraŭaj al la registaro de la prezidento Juan Domingo Perón kun la intencio elpostenigi lin. En la fakto mortiĝis 308 personoj kaj estis pli ol 700 vunditoj.[51][52]

Ĉirkaŭ 1976 (dum la militista diktaturo), cele al aŭtaro konstante etendiĝanta, estis planita la Plano de Urbaj Aŭtoŝoseoj, firme farita de la intendente Cacciatore, kiu planis reton de pagaj aŭtoŝoseoj.[53] La konstruado ekis en 1978, kaj la aŭtoŝoseoj 25-a de Majo kaj Perito Moreno estis finfine inaŭguritaj la 6-an de decembro 1980.[54] Grava kvanto de tereno estis eksproprietigitaj, ofte perforte, okaziganta fortan malakcepton ĉe granda parto de la tuŝita loĝantaro. Multaj el tiuj estis translokogitaj al kvartaloj konstruitaj per ŝtataj projektoj de loĝejoj. Aliaj verkoj estis komencitaj kaj poste abandonitaj, kaj tiuj terenoj estis okupitaj kontruaxleĝe.[55]

La 17-a de marto 1992 je la 14:45 horoj, bombaŭto eksplodis kontraŭ la konstruaĵo de la Ambasado de Israelo kaŭzante 29 mortojn,[56] sed bedaŭrinde ĝi ne estis la ununura, ĉar tio ripetiĝos la 18-an de julio 1994 je la 9:53, tiam kontraŭ la sidejo de la AMIA, kaŭzante 85 mortojn kaj pli ol 300 vunditojn.[57]

Post la Reformo de la Argentina Konstitucio en 1994 la urbo povis ĝui el protekto de sia propra Konstitucio kaj el aŭtonoma registaro de rekta elektado.[30] En la unuaj elektoj por la Plenuma Povo, faritaj en 1996, iĝis venka la formulo radikala, kio faris Fernando de la Rúa la unua registarestro.[58] De la Rúa rezignis en 1999 por iĝi Prezidento de Argentino, kaj tiele anstataŭis lin Enrique Olivera.[59]

Panoramo de konstruaĵoj de Bonaero.

Dum la venontaj jaroj la urbo pluis sian kulturan kaj infrastrukturan disvolvigon. Ekis novaj ampleksigaj verkoj de la Metroo; kaj samtempe oni inaŭguris aŭ refaris diversajn muzeojn, teatrojn kaj kulturajn centrojn.

En decembro de 2001 la urbo atestis kelkajn el la kaserol-protestoj kaj marŝoj kiuj postulis la rezignon de la Ministro de Ekonomio, nome Domingo Cavallo, kaj de la Prezidento de Argentino, nome Fernando de la Rúa. La polica subpremado ordonita de la Ŝtata Registaro okazigis kelkajn mortojn kaj ĉe la proksimaĵoj de la Rozkolora Domo kaj ĉe la Palaco de la Kongreso. La konflikto finis per la rezigno de la Prezidento, kaj okazigis unu el plej akraj instituciaj krizoj suferitaj de Argentino.[60]

Protestoj kontraŭ la bebokorteto.

En 2003 estis aprobita la eblo por la registrita partnereco,[61] kaj por la samseksaj paroj kaj por la heteroseksaj, kaj tiel Bonaero iĝis la unua urbo en Latinameriko kiu oficialigis tiujn unuojn.

En 2004 la urbo suferis unu el ĉefaj tragedioj kiam ĉe koncerto de rok-muziko la 30an de decembro okazis incendio en dancejo República Cromañón kiam parto de la ĉeestantoj uzis centojn da fajrbastonoj kio okazigis 193 mortintojn kaj 1432 vunditojn.[62] Tio okazigis priserĉadon en politika juĝo por difini la politikan responson de la Ĉefministro Aníbal Ibarra; post kio, la Bonaera Parlamento decidis senfunkciigi lin[63] kaj poste elpostenigi lin kaj anstataŭigi lin definitive de la Vicĉefministro Jorge Telerman la 7-an de marto 2006.[64][65][66][67]. En la posta juĝo oni konstatis ke Aníbal Ibarra ne estis kulpa kaj rezultis senkulpigita.[68]

En 2007 okazis balotado por ĉefministro kaj deputitoj. La 10a de decembro de 2007 Mauricio Macri iĝis ĉefministro, post la venko de la formulo komponita de li mem kaj Gabriela Michetti, en la dua balotvico farita en junio samjare, super la duopo Daniel Filmus-Carlos Heller per la 60,96 % de la voĉdonoj. Tiu formulo venkis ankaŭ en la unua balotvico per la 45,62 %, kun diferenco de pli ol 20 % rilate al ĉefaj konkurencantoj. Tiam ankaŭ Aníbal Ibarra iĝis deputito de la Bonaera Parlamento, post venki en la balotado.

En 2010 en la urbo okazis ankaŭ la centraj eventoj de la Ducentjariĝo de Argentino, dum kiuj ekzemple oni celebris la reinaŭguron de la Teatro Colón, post restaŭrado pro deterioro.[69][70]

Nokta vido de Puerto Madero.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Vido de la Granda Bonaero. La urbo (flave) formas parton de unu el plej grandaj urbaj aglomeraĵoj de la mondo (roz-blue).
Satelita nokta bildo de la Granda Bonaero.

La urbo Bonaero troviĝas en Sudameriko, je 34° 36' de latitudo suda kaj 58° 26' de longitudo okcidenta, ĉe la bordo de la Rivero Plata.[71] Ĉe ties bordoj troviĝas Colonia del Sacramento, kaj pli for, Montevideo, la ĉefurbo de Urugvajo, je nur 220 km (45 min aviadile aŭ 2.30 h ŝipe). Je 1065 km (1.45 h de aviadilo) troviĝas Asunción, ĉefurbo de Paragvajo; je 1139 km (2 h de aviadilo), Santiago, ĉefurbo de Ĉilio; kaj iom pli for, je 1719 km (3 h de aviadilo), troviĝas São Paulo, la alia granda metropolo de Sudameriko.[72]

La regiono estis iam plena je lagetoj kaj trapasata de rojoj, kelkaj el kiuj estis terplenigitaj kaj aliaj kanaligitaj. Inter la plej gravaj rojoj estas Tercero (Suda, Meza kaj Norda), Maldonado, Vega, Medrano, Cildáñez kaj White. En 1908 multaj rojoj estis kanaligitaj kaj redirektigitaj, ĉar ties kreskoj okazigis damaĝojn al la infrastrukturo de la urbo. Ili estis kanaligitaj sed restis subĉiele, pro kio oni konstruis kelkajn pontojn por ties superado. Fine, en 1919 oni decidis fermitan kanaligon, sed la laboro ekis nur en 1927, kaj kelkloke finiĝis en 1938 kaj aliloke, kiel kaze de Maldonado, en 1954.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kvartaloj de Bonaero.

La kvartaloj de Bonaero estas la administraj unuoj en kiuj Bonaero estas dividita laŭleĝe. Ekzistas 48 kvartaloj en Bonaero. Tre konataj estas Palermo, Belgrano, Puerto Madero.

La nordorientaj kvartaloj estas tiuj de plej alta akirpovo, kun multekostaj vendejoj kaj kelkaj rezidejaj areoj de la alta klaso kiel Recoleta, Palermo, Belgrano, ankaŭ Puerto Madero, tiu oriente de la urbo. Escepte de la kvartalo Barracas, kie estas loĝantaro de meza kaj mezalta klaso danke al senmoveblaĵa ekriĉo, la suda zono havas malplej altajn indikilojn soci-ekonomiajn de la urbo.[73]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Bonaero havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa jara temperaturo estas 17.6 °C, kiu varias inter -5 - 43 °C. Jare pluvas po 1147 mm (julie tre malofte neĝas).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Bonaero en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la vidindaĵojn de Bonaero:

Citaĵo
 
Nun la duopo drivas suden al Bŭenos-Ajreso,
kosmopolita centro kaj multerasa krisolo.
Tie Utnoa miras pri la Kongresa Sidejo,
bulvarde ĉirkaŭata, kiu verdvolbas emajle.
Jen la Majplaco larĝa, tie la Domo Rozeca
kaj rande la kvartalo bunta, nomata la Boka.[74] 

Esperanto en Bonaero[redakti | redakti fonton]

Ekzistas Bonaera Esperanto-Asocio (BEA). UEA havas plurajn delegitojn, kaj Pasporta Servo listigas kelkajn esperantistojn, ĉe kiuj eblas senpage tranokti.

En Bonaero okazis la 99-a Universala Kongreso de Esperanto (2014). Partoprenis 700 personoj el pli ol 60 landoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.lboro.ac.uk/gawc/world2010t.html
  2. http://america.infobae.com/notas/52348-Ciudad-de-Mexico-Buenos-Aires-y-San-Pablo-los-destinos-turisticos-favoritos
  3. https://archive.is/20120628221639/www.observatoriodegobierno.buenosaires.gob.ar/images/indicadores/2010/indicadorOtrasCiudades2010_Trabajo03.png
  4. http://edant.clarin.com/diario/2008/06/10/laciudad/h-01690686.htm
  5. http://www.emol.com/noticias/economia/2012/03/12/530391/santiago-ocupa-el-lugar-68-entre-las-120-ciudades-mas-competitivas-del-mundo.html
  6. Aborígenes de la Argentina. John D. Torres Barreto. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  7. Pedro de Mendoza. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 8,6 Historia priskribo de la provinco. Gobierno de la Provincia de Buenos Aires. Konsultita la 31-an de januaro 2011.
  9. Calendario Histórico - Segunda fundación de Buenos Aires. Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  10. 10,0 10,1 Historia argentina. Luis L. Domínguez.
  11. 11,0 11,1 Colección de obras y documentos relativos a la historia antigua y moderna del Río de La Plata, Volumen 3. Pedro de Angelis.
  12. 12,00 12,01 12,02 12,03 12,04 12,05 12,06 12,07 12,08 12,09 12,10 12,11 12,12 12,13 12,14 12,15 12,16 12,17 Buenos Aires y el país, paĝoj 12-61, 80-82. Félix Luna.
  13. Sociedades ibero-americanas: reflexões e pesquisas recentes, paĝo 328. Arno Álvarez Kern.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 14,4 14,5 Breve Historia de los argentinos, de Félix Luna.
  15. El Monitor de la educación común, Números 833-834, paĝo 449. Consejo Nacional de Educación, 1891.
  16. Buenos Aires 1536-2006, Historia urbana del Área Metropolitana, de M. Gutman kaj J. E. Hardoy (vidu bibliografion)
  17. 17,0 17,1 Cronista Mayor de Buenos Aires Nº 54 (Julio de 2006), Instituto Histórico de la Ciudad de Buenos Aires. Konsultita la 16-an de junio 2010.
  18. 18,0 18,1 18,2 Bicentenario de la Reconquista de Buenos Aires. Konsultita la 16-an de junio 2010.
  19. Buenos Aires y las provincias del Río de la Plata: desde su descubrimiento y conquista por los Españoles, Volumen 1, paĝoj 96-102. Sir Woodbine Parish.
  20. Registro estadístico de la provincia de Buenos Aires, Partes 1-2, paĝo 46. Oficina de estadística general de la provincia de Buenos Aires.
  21. La oposición española a la revolución por la independencia en el Río de la Plata entre 1810 y 1820: parámetros políticos y jurídicos para la suerte de los españoles europeos, paĝo 26. Maricel García de Flöel.
  22. 22,00 22,01 22,02 22,03 22,04 22,05 22,06 22,07 22,08 22,09 22,10 Historia general de España y América: Emancipación y nacionalidades americanas, paĝoj 555-560. Luis Suárez Fernández.
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 23,5 23,6 23,7 Biografía de Bernardino Rivadavia - El Historiador, Felipe Pigna. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  24. Biografía de Bernardino Rivadavia, Compendio de Literatura Argentina. Emilio Alonso Criado.
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 Manual de Historia Constitucional Argentina 2, paĝoj 46-57. Celso Ramón Lorenzo.
  26. s:es:Registro Nacional: Libro II/025 Decreto para el nombramiento del Poder Ejecutivo Permanente
  27. Nombramiento de Bernardino Rivadavia como presidente de las Provincias Unidas del Río de la Plata
  28. 28,0 28,1 28,2 Biografio de Juan Manuel de Rosas, de Felipe Pigna en El Historiador. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  29. Unitarios y Federales en Portal Planeta Sedna. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 30,4 Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires, Límites. Konsultita la 15-an de junio 2010.
  31. "Vómito Negro, Historia de la fiebre amarilla, en Buenos Aires de 1871" de Diego Howlin, Revista Persona. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  32. Parque 3 de Febrero: Reseña Histórica. Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  33. Villeco, Miguel Héctor. Cronologías para una historia de la ciudad de Buenos Aires. (1580-1996), Buenos Aires, Gobierno de la Ciudad de Buenos Aires, 2000, p. 23
  34. Escultura y Poder en el espacio público, paĝo 56, María del Carmen Magaz, Acervo Editora Argentina ISBN 978-987-23100-2-8, 2007.
  35. Luqui Lagleyze, J. M., Breve Historia Arqueológica del Puerto de la Ciudad de Buenos Aires. 1536-1827, Departamento de Estudios Históricos Navales de la Armada Argentina, 2005.
  36. Ruiz Moreno, H.; Cedrone, G., Titularidad y competencia sobre el puerto de la Ciudad de Buenos Aires. El conflicto entre la Nación y la Ciudad de Buenos Aires, La Ley, numero 15, septembre 2005.
  37. http://www.cronista.com/notas/135959-190819-nace-una-nueva-republica%7Ctítulo=1908/19 Nace una nueva república, 3-a de februaro 2011, El Cronista Comercial, Buenos Aires http://web.archive.org/web/20080505141155/http://www.cronista.com/notas/135959-190819-nace-una-nueva-republica, arkivita la 5-an de majo 2008.
  38. http://www.argentina.ar/_es/cultura/C1956-comienza-el-ano-del-bicentenario.php Comienza el Año del Bicentenario, 26-a de majo 2010, alirita la 6-an de novembro 2010, hispane.
  39. http://perio.unlp.edu.ar/question/numeros_anteriores/numero_anterior13/nivel2/articulos/informes_investigacion/badellgringauz_1_informes_13verano06.htm MEDIOS GRÁFICOS E HISTORIA. LA SEMANA ROJA DE 1909, alirita la 6an de novembro de 2010, Badell, Martín Alejandro, Gringauz, Lucrecia, Facultad de Periodismo y Comunicación Social (UNLP), La Plata.
  40. La Semana Trágica - El Historiador, el Los mitos de la historia argentina III, de Felipe Pigna, Editorial Planeta, 2006. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  41. Romero, José Luis, Breve Historia de la Argentina, ĉapitro X. La República Liberal (1880-1916), eldonejo Abril, 8-a eldono, 1987, paĝo 139, ISBN 950-10-0072-9 http://www.faggella.com.ar/histoargenta/liberal.htm}}
  42. La ciudad y el Bicentenario. El Barrio Villa Pueyrredón. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  43. La Inmigración y el conventillo. Virginia Vacarezza. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  44. Historia de un país. Argentina siglo XX, ĉap. 5. Educ.ar. Canal Encuentro.
  45. Historia de las villas miseria en Buenos Aires - Parte 1. Soles digital. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  46. 46,0 46,1 Historia del Tranvía en Buenos Aires. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  47. Subterráneos de Buenos Aires - Premetro Konsultita la 11-an de aŭgusto 2010.
  48. Sánchez, Nora, Avenida 9 de Julio. Historias de un ícono porteño http://www.clarin.com/diario/2005/05/29/laciudad/h-05015.htm Diario "Clarín", 29-a de majo 2005, alirita la 14-an de novembro 2010.
  49. Boragno, Susana, 2006, aprilo, El barrio de Villa Devoto y sus límites (3a parto)., Revista Devoto Historia, numero 9, Junta de Estudios históricos de Villa Devoto, Buenos Aires, http://www.devotohistoria.com.ar/BarrioVillaDevotoySusLimites_03.htm Alirita la 15-an de junio 2010.
  50. Población según los censos nacionales de 1895 a 2001 por provincia ordenadas por la cantidad de población en 2001. INDEC.
  51. A 54 años del día en que bombardearon al pueblo reunido en la Plaza de Mayo, 2009, La Plata http://www.elargentino.com/nota-45390-A-54-anos-del-dia-en-que-bombardearon-al-pueblo-reunido-en-la-Plaza-de-Mayo.html Alirita la 15-an de junio 2010.
  52. Gaggero, Jorge, Cuando un no golpista era “traidor a la patria”, 2006, Buenos Aires, Página 12 http://www.pagina12.com.ar/diario/elpais/1-68674-2006-06-19.html Alirita la 15-an de junio 2010
  53. Eduardo Criscuolo, Cuando Drago se separó de Urquiza. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  54. AUSA, Historia. Konsultita la 3-an de februaro 2010.
  55. El fantasma de las casas tomadas ronda los barrios, Diario La Nación, 11-a de januaro 1998. Konsultita la 3-an de februaro 2010.
  56. Aniversario del atentado a la Embajada de Israel: 16 años sin encontrar los culpables de las 29 muertes, Ĵurnalo Perfil, 17-a de marto 2008. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  57. A 16 años del atentado de la AMIA, renuevan el pedido de justicia, Ĵurnalo Los Andes, 16-a de julio 2010. Konsultita la 3-an de februaro 2011.
  58. De la Rúa en toda la Capital Ĵurnalo La Nación, 1a de julio de 1996. Konsultita la 19-an de junio 2010.
  59. De la Rúa asume sin el presupuesto, 1999, La Nación, Buenos Aires, Argentina http://www.lanacion.com.ar/nota.asp?nota_id=164383.
  60. Represión en Plaza de Mayo: una batalla con cinco muertos, Clarín, 21a de decembro de 2001.
  61. Vidu Ley 1004
  62. Tribunal Oral en lo Criminal N.º 24 de la Ciudad de Buenos Aires, Fallo de la Causa N.º 2517, ĉapitro XVI. Hechos probados del día 30 de diciembre de 2004, 2009, 19-a de junio 2010, alirita la 30-an de decembro 2009 http://www.clarin.com/diario/2009/08/19/um/sentencia.doc
  63. http://www.lanacion.com.ar/785243-multitudinario-acto-en-apoyo-a-ibarra
  64. http://www.clarin.com/diario/2005/11/15/elpais/p-00315.htm La Legislatura porteña aprobó el juicio político por Cromañón y suspenden a Ibarra en el cargo, Clarín|, 15-a de novembro 2005, alirita la 19-an de junio 2010.
  65. http://www.clarin.com/diario/2005/11/15/elpais/p-00701.htm Telerman: "No asumo como jefe de Gobierno. Soy el vicejefe a cargo" Clarín, 15-a de novembro 2009, alirita la 19-an de junio 2010
  66. http://www.clarin.com/diario/2006/03/08/elpais/p-00315.htm La Legislatura porteña destituyó a Ibarra en el juicio político por Cromañón, con los votos justos, Clarín, 8-a de marto 2006|, alirita la 19-an de junio 2010.
  67. http://www.clarin.com/diario/2006/03/08/elpais/p-01201.htm Telerman completa el mandato y pide que no se apuren renuncias, Clarín, 8-a de marto 2006, alirita la 19-an de junio 2010.
  68. http://www.cij.gov.ar/nota-4333-Casaci-n-confirm--el-sobreseimiento-de-An-bal-Ibarra-por-Croma--n.html
  69. http://www.bicentenario.argentina.ar/es/agenda/grandes-eventos/paseo-del-bicentenario-16.php Paseo del Bicentenario, retejo Bicentenario.argentina.ar, 26-a de majo 2010, alirita la 26-an de majo 2010
  70. Reinauguran el Teatro Colón tras restauración de 4 años. El Universal, 25-a de majo 2010. Konsultita la 20-an de januaro 2011.
  71. http://www.bue.gov.ar/?mo=portal&ac=componentes&ncMenu=56&tr=body&mn=1.2.9.11.56. Ubicación, Oficiala retejo de turismo de la urbo Bonaero Alirita la 29-an de januaro 2011.
  72. Distancias. Retejo de turismo de la urbo Bonaero. Konsultita la 11-an de junio 2011.
  73. "Donde la muerte está más cerca". Martina Noailles, decembro de 2002. Konsultita la 5-an de septembro 2009.
  74. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129-130.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.