Revolucio de la 11a de septembro de 1852

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juan Manuel de Rosas estis guberniestro de la Provinco Bonaero, Argentino kaj manipulis la politikon de la Argentina Konfederacio el 1835 al 1852.

La 11a de septembro de 1852 eksplodis en Bonaero revoluciopuĉo, kiu okazigis reagon de la Provinco Bonaero kontraŭ la politikaj kondiĉoj truditaj de la hegemonio de Justo José de Urquiza post venki en la batalo de Caseros super Juan Manuel de Rosas.

La batalo de Caseros estis malferminta la epokon nome "Organización Nacional" (Nacia Organizado), en kiu ĉiuj politikaj sektoroj interkonsentis por la aprobo de konstitucio por la tuta lando. Tamen la estraj klasoj de Bonaero klopodis, opozicie al la resto de la lando, trudis politikajn kondiĉojn al la argentinaj provincoj, tiele ke pluestu la tradicia politika kaj ekonomia hegemonio de la ĉefurbo.

La rezulto estis la separado – kiu daŭroj dek jarojn – inter la Argentina Konfederacio kaj la Ŝtato Bonaero. Ambaŭ ŝtatoj proklamis sian apartenon al unusola nacio, sed praktike ili kondutis kiel separitaj ŝtatoj.

Post la malsukceso de la konstitucioj de 1819 kaj de 1826, kiuj estis malakceptitaj de la provincoj de la interno ĉar estis de tendenco unueciga, la Federala Partio atingis la hegemonion de la provincaj registaroj danke al tri jardekoj de enlandaj militoj. Spite la definitiva malvenko de la unuecigaj sintenoj kaj de la morto aŭ ekzilo de ties ĉefaj gravuloj, la provincoj ne povis trudi organizadon konstitucian de federala stilo. Ties ĉefa malhelpo estis en la provinco Bonaero, kvankam el 1827 antaŭen, ĉiuj registoj estis federaluloj.

Dum la longa diktaturo de Juan Manuel de Rosas, ekde 1835, tiu trudis kriterion prokrastigi la aprobon de Nacian Konstitucion ĝis kiam la internaj provincoj estu pace kaj organizitaj interne. Aliflanke, tio favoris la atribuadon al la provincoj de nombraj privilegioj favore de la provinco Bonaero, ĉefe la ekonomia domiando tra la dogana monopolo, kaj la ĉiesa reprezentado ĉe eksteraj rilatoj.


Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Scobie, James, La lucha por la Consolidación de la Nacionalidad Argentina, Ed. Hachette, Bs. As., 1965.
  • Sáenz Quesada, María, La República dividida. Memorial de la Patria, tomo X, Ed. La Bastilla, Bs. As., 1984.
  • Zinny, Antonio, Historia de los gobernadores de las Provincias Argentinas, Ed, Hyspamérica, 1987. ISBN 950-614-685-3
  • Ruiz Moreno, Isidoro J., Campañas militares argentinas, Tomo II, Ed. Emecé, Bs. As., 2006. ISBN 950-04-2794-X
  • Beruti, Juan Manuel, Memorias curiosas, Ed. Emecé, Bs. As., 2001.
  • Bosch, Beatriz, Urquiza y su tiempo, Centro Editor de América Latina, Bs. As., 1984.
  • Busaniche, José Luis, Historia argentina. Ed. Taurus, Bs. As., 2005. ISBN 987-04-0078-7
  • Paz, Gustavo L., Las guerras civiles (1820-1870), EUDEBA, Bs. As., 2007. ISBN 978-950-23-1596-6
  • Lahourcade, Alicia, San Gregorio, una batalla olvidada, Revista Todo es Historia, nro. 126.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]