Provinco Bonaero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonaera provinco

La provinco Bonaero (hispane: Provincia de Buenos Aires) estas la plej loĝata el la provincoj de Argentino. Oni notu ke la urbo de Bonaero ne apartenas al la provinco, kaj havas apartan aŭtonoman statuson.

La loĝantaro estis 13.827.203 (en 2001) kaj la surfaco 307.571 kvadrataj kilometroj. Ĝia ĉefurbo estas La Plata, kun 850.000 loĝantoj, kaj situanta je 50 kilometroj sude de la urbo Bonaero.

Aliaj gravaj urboj estas Avellaneda, Ezeiza, La Matanza, Lanús, Mar del Plata, Mercedes kaj Tandil.

La Provinco Bonaero dividiĝas kaj teritorie kaj administre en 135 municipoj nomitaj laŭkonstitucie partidos (partioj). Vidu artikolon Partioj de la Provinco Bonaero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Provincoj de Argentino Flago de Argentino

Federala Ĉefurbo | Bonaera Provinco | Catamarca | Chaco | Chubut | Córdoba | Corrientes | Entre Ríos | Formosa | Jujuy | La Pampa | La Rioja | Mendoza | Misiones | Neuquén | Río Negro | Salta | San Juan | San Luis | Santa Cruz | Santa Fe | Santiago del Estero | Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur | Tucumán