La Plata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Mar del Plata.
La Plata
urbo de Argentino • urbego • ĉefurbo • planurbo
Administrado
Poŝtkodo 1900
Demografio
Loĝantaro 193 144  (2010) [+]
Loĝdenso 7 153 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 56′ S, 57° 57′ U (mapo)-34.933333333333-57.95Koordinatoj: 34° 56′ S, 57° 57′ U (mapo) [+]
Alto 26 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha) [+]
La Plata (Bonaero)
La Plata (Bonaero)
DEC
La Plata
La Plata
Situo de La Plata en Bonaero
La Plata (Argentino)
La Plata (Argentino)
DEC
La Plata
La Plata
Situo de La Plata en Argentino

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Plata [+]
vdr

La Plata (hispane La Arĝento), estas argentina urbo, ĉefurbo de la Bonaera Provinco.

Ĝi estis fondita je la 19-a de novembro de 1882, kiam la urbo Bonaero akiris aŭtonoman statuson, kaj oni bezonis novan ĉefurbon por la provinco ĉirkaŭ ĝi.

La Plata troviĝas 60 km sudoriente de Bonaero.

En 1952 la urbo estis renomita al Ciudad Eva Perón, honore al Eva Perón, edzino de Juan Domingo Perón, sed en 1955 oni revenis al la malnova nomo.

La urbo evidente ne havas antikvajn monumentojn, sed estas bone planita, kaj posedas interesan arĥitekturon. Ankaŭ abundas la verdaj spacoj. Grava instanco estas la Nacia Universitato La Plata. Grupo de ties studentoj en aŭgusto 1905 fondis la futbalklubon Estudiantes de La Plata, kies unua vira teamo ĝis la nuntempo estas unu el la plej bonaj argentinaj futbalteamoj.

En la urbo funkcias astronomia obervatorio.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]