Montevideo
| Montevideo | ||
| hispane: Montevideo, portugale: Montevidéu | ||
| urbo | ||
|
Placo de Sendependeco
|
||
|
||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Departemento | Departemento Montevideo | |
| Konstruaĵoj | Obelisko de Montevideo, Legislativa Palaco, Palaco Salvo | |
| Riveroj | Urugvajo, Parano | |
| Situo | Montevideo | |
| - alteco | 43 m s. m. | |
| - koordinatoj | 34°53′01″S 56°10′55″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por -34.88361 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">34.88361°S, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 209,0 km² (20 900 ha) | |
| - de metropolo | 1 350,0 km² (135 000 ha) | |
| Loĝantaro | 1 336 878 (2011) | |
| - de metropolo | 1 800 000 | |
| Denseco | 6 396,55 loĝ./km² | |
| - de metropolo | 1 333 loĝ./km² | |
| Parkoj | Parko Batlle, Parko Prado, Parko Rodó | |
| Fondita | 1726 | |
| - fondinto | Bruno Mauricio de Zabala | |
| Horzono | UTC (UTC-3) | |
| Poŝtkodo | 11#00 & 12#00 | |
| Telefona antaŭkodo | +598 2 | |
| Retpaĝo: www.montevideo.gub.uy | ||
Montevideo estas la ĉefurbo de Urugvajo kaj situas ĉe estuaro de Rio de la Plata.
Ĝi havas loĝantaron de 1,4 milionoj kaj fondiĝis en 1724 fare de portugaloj.
La urbo mondfamiĝis por la esperantistoj pro la rezolucio de Montevideo.
Klimato [redakti]
La klimato havas jaran averaĝan temperaturon de 13 °C.
Historio [redakti]
Montevideo fondiĝis en 1726, la ĉefa kirko sur la Placo de Konstitucio estis konstruita 1790–1804 el brikoj.
Ekde la 19-a jarcento la urbo ofte suferis pro atakoj, bombardoj fare de Britio, Hispanio, Portugalio, Brazilo kaj Argentino.
En la jaro 1860 vivis en la urbo nur 37.787, sed en 1884 jam 104.472. Tiutempe la komerco estis la sola monakira fonto de la urbo. Ĝi rivalis sur tiu kampo kun Buenos Aires.
Dum la Dua mondmilito la germana kirasa ŝipo "Admiral Graf Spee" rifuĝis de antaŭ brita krozŝipo (13-a de decembro 1939) en la neŭtralan havenon de Montevideo. En tiu senelira situo la ŝipon subakvigis la matrosoj mem la 17-an de decembro en 1939.