Unesko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de Unesko

Unesko (Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo, angle United Nations Educational, Scientific and Cultural Organization) estas organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco, kaj Kulturo.

Unesko fondiĝis la 16-an de novembro 1945. Ĝi havas centran oficejon en Parizo, Francio, kaj 73 sub-oficejojn en diversaj partoj de la mondo.

Ĝia konstitucio adoptiĝis dum la Londona Konferenco en novembro de 1945 kaj efektiviĝis la 4-an de novembro 1946, kiam 20 ŝtatoj deponis akceptilojn.

Unesko nun havas 188 membrajn ŝtatojn kaj 6 kunrilatajn ŝtatojn.

La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per instigi kunlaboradon inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado por antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Unesco aukaŭ kontribas al daŭrebla disvolviĝo kaj endanĝerigitaj lingvoj.

Ĝeneralaj Direktoroj[redakti | redakti fonton]

  1. Julian Huxley (1946–1948)
  2. Jaime Torres Bodet (1948–1952)
  3. John Wilkinson Taylor ( 1952–1953)
  4. Luther Evans (1953–1958)
  5. Vittorino Veronese (1958–1961)
  6. René Maheu (1961–1974; 1961)
  7. Amadou-Mahtar M'Bow (1974–1987)
  8. Federico Mayor Zaragoza (1987–1999)
  9. Koïchiro Matsuura (1999–2009)
  10. Irina Bokova (2009– )

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Universala Esperanto-Asocio estas la sola Esperanto-organizo en konsulta partnereco kun Unesko[1]. Parto de tiu kunlaboro rilatas al tradukado de dokumentoj al Esperanto por pli vasta diskonigo.

Rezolucioj[redakti | redakti fonton]

Unesko faris plurajn rezoluciojn rilate al Esperanto - interalie en 1954 en Montevideo kaj en 1985 en Sofio[2], ambaŭ laŭ klopodoj de UEA. La rezolucion de 1993 survojigis la Radikala Partio.

La signifon de la rezolucioj oni taksas malsame. István Ertl opinias, ke "se ni volus revui ĉiujn konkretajn atingojn kiujn ni povas danki al la rezolucioj de Montovideo kaj Sofio - de libroeldonoj ĝis konferencoj kaj subvencioj -, ni povus plenigi paĝojn."[3] Ankaŭ Kalle Kniivilä esprimas sin pozitive: "Antaŭ 50 jaroj la Esperanto-movado post longa laborado atingis unu el siaj plej grandaj venkoj ĝis nun." Tion komentas Sten Johansson per: "Vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo!"[4]

Rezolucio de 1954 (Montevideo)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Rezolucio de Montevideo.

La rezolucio akceptita de la Ĝenerala Asembleo, la 10-an de decembro 1954, sekve de kelkjara kampanjo kunordigita de UEA, precipe de ĝia estrarano Ivo Lapenna.

Citaĵo
 IV.4.422 La Ĝenerala Konferenco, diskutinte la Raporton de la Ĝenerala Direktoro pri la Internacia Peticio favore al Esperanto:

IV.4.4221 Notas la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo;

IV.4.4222 Rekonas, ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko;

IV.4.4223 Notas, ke pluraj Ŝtatoj-Membroj informis pri sia preteco enkonduki aŭ ampleksigi la instruadon de Esperanto en siaj lernejoj aŭ superaj edukaj institucioj, kaj petas tiujn Ŝtatojn-Membrojn informadi la Ĝeneralan Direktoron pri la rezultoj atingitaj sur tiu kampo;

IV.4.4224 Komisias la Ĝeneralan Direktoron sekvi la kurantan evoluon en la uzado de Esperanto en scienco, edukado kaj kulturo, kaj tiucele kunlabori kun Universala Esperanto-Asocio en aferoj koncernantaj ambaŭ organizaĵojn. 

Rezolucio de 1985 (Sofio)[redakti | redakti fonton]

La rezolucio XI.4.4.218 akceptita en la 23-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko la 8-an de novembro 1985 okaze de la 36-a plena seanco[5].

Citaĵo
 11.11 - Festado de la centjariĝo de Esperanto.

La Ĝenerala Konferenco,

Konsiderante, ke ĝi en sia sesio de 1954, okazinta en Montevideo, per la rezolucio IV.1.422-4224 notis la rezultojn, atingitajn pere de la internacia lingvo Esperanto sur la kampo de internaciaj intelektaj interŝanghoj kaj reciproka kompreniĝo inter la popoloj de la mondo, kaj agnoskis, ke tiuj kongruas kun la celoj kaj idealoj de Unesko,

Memorigante, ke Esperanto intertempe faris konsiderindan progreson kiel ilo de kompreniĝo inter popoloj kaj kulturoj de malsamaj landoj, penetrante en la plimulton de la regionoj de la mondo kaj la plimulton de la homaj agadoj,

Agnoskante la grandajn eblecojn, kiujn Esperanto prezentas por la internacia kompreniĝo kaj la komunikado inter popoloj de malsamaj naciecoj,

Notante la tre gravan kontribuon de la Esperanto-movado, kaj precipe de la Universala Esperanto-Asocio, al la disvastigado de informoj pri la agado de Unesko, same kiel ĝian partoprenon en tiu agado,

Konscia pri la fakto, ke en 1987 oni festos la centjariĝon de la ekzisto de Esperanto,

1. Gratulas la Esperanto-movadon okaze de ĝia centa datreveno ;

2. Petas la Ĝeneralan Direktoron daŭre sekvi kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj ;

3. Invitas la Ŝtatojn-Membrojn marki la centjariĝon de Esperanto per konvenaj aranĝoj, deklaroj, eldono de specialaj poŝtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado ;

4. Rekomendas al la internaciaj neregistaraj organizaĵoj aliĝi al la festado de la centjariĝo de Esperanto kaj pristudi la eblecon utiligi Esperanton kiel rimedon por disvastigi inter siaj membroj ĉiajn informojn, inkluzive de tiuj pri la agado de Unesko. 

Rezolucio de 1993 (malsukcesa nova provo)[redakti | redakti fonton]

27 C/DR.373 de 15.11.1993[6]

Ĉar la enhavo ne alportis ion novan kompare kun la du antaŭaj rezolucioj,tiu tria rezolucio ne atingis la tagordon de la Ĝenerala Konferenco.

Citaĵo
 La Ĝenerala konferenco,

Memorigante la Rekomendon pri Edukado por Internacia Kompreniĝo, Kunlaboro kaj Paco de 1974 kaj la Rekomendojn de la internacia Kongreso pri Paco en la mensoj de la Homoj (Yamoussoukro, Ebura Bordo, 1989),

Konsiderante la fundamentan rolon kiun lingva komunikado alirebla por ĉiuj povas ludi en la antaŭenigo de paco kaj de interpopola kompreniĝo,

Memorigante la rezolucion IV.1.4.422-4224, per kiu la Ĝenerala Konferenco de 1954 en Montevideo rekonis "la rezultojn atingitajn per Esperanto sur la kampo de la internaciaj intelektaj interŝanĝoj kaj por la proksimigo de la popoloj de la mondo" kaj rekonis "ke tiuj rezultoj respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko",

Memorigante la rezolucion 11.11, per kiu la dudek-tria sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko petis la Ĝeneralan Direktoron plu sekvi "kun atento la evoluon de Esperanto kiel rimedo por plibonigi la komprenon inter malsamaj nacioj kaj kulturoj" kaj invitis la Ŝtatojn-Membrojn "instigi al la enkonduko de studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj kaj siaj institucioj de supera edukado",

Konsiderante krome ke, en la kadro de lastatempaj stukoj pri aŭtomata tradukado, ekzamenado de la speciala rolo kiun povas ludi lingvo kiel Esperanto povas montriĝi aparte grava,

Petas la Ĝeneralan Direktoron konsideri la rezultojn atingitajn de la movado disvastiganta Esperanton: (a) en la Sinteza raporto pri ellaborado de instruprogramoj, pri trejnado de instruistoj kaj pri novigoj en la kampo de edukado por internacia kompreniĝo, paco, homaj rajtoj kaj demokratio, (b) en la redaktota manlibro pri gvidaj principoj por komunikado de pac-valoroj,

Petas tiucele la Ŝtato-membrojn raporti pri la agado plenumita kiel sekvo de la rezolucio 11.11 de 1985, precipe koncerne la studprogramojn pri Esperanto kaj iliajn rezultojn. 

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 445: UEA en konsulta partnereco kun Unesko.
  2. Tekstoj laŭ euroscola , kiu referencas al la jarlibro 1999 de UEA, p. 9-10. Ankaŭ en postaj jarlibroj, ekzemple 2005, p. 9-10.
  3. Eventoj 46 (kie cetere troveblas ankaŭ la akompana noto de la ĝenerala direktoro de Unesko, Mayor) kaj revuo Esperanto, dec. 1993
  4. Ambaŭ citaĵoj el Libera Folio, 2005-02-01.
  5. Versioj en la angla, franca, hispana kaj Esperanto sur lingvo.org. Unu el la kernaj frazoj tekstas originale: "Invites the Member States (...) to promote the introduction of a study programme on the language problem and Esperanto in their schools and higher educational institutions"
  6. Laŭ Eventoj 47. Kp. komenton en Eventoj 46 (mallongigo el "Esperanto", dec. 1993)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]