Léon Blum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Léon Blum (Tramtransporto en Parizo).
Léon Blum
Persona informo
Naskonomo André Léon Blum
Naskiĝo 9-a de aprilo 1872
en Parizo, Francio
Morto 30-a de marto 1950
en Jouy-en-Josas, Francio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Tombo Jouy-en-Josas vd
Religio judismo
Lingvoj franca vd
Loĝloko house of Léon and Jeanne Blum vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Liceo Henri-IV • Lycée Charlemagne • Supera normala lernejo vd
Partio Socialista Partio
Subskribo Léon Blum
Familio
Gefratoj René Blum (impresario) vd
Edz(in)o Jeanne Blum • Thérèse Blum vd
Infanoj Robert Blum vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • literaturkritikisto • ĵurnalisto vd
Aktiva en Parizo vd
Ĉefministro de Francio
Dum 4-a de junio 193622-a de junio 1937
Antaŭulo Albert Sarraut
Sekvanto Édouard Daladier
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Léon BLUM (Parizo, 9-a de aprilo 1872 - 30-a de marto 1950) estis franca socialista kaj cionista ĵurnalisto kaj politikisto.

Blum estis laŭdevene juda. Li studis en la Liceo Henri-IV. Li partoprenis en redaktado de la gazeto l'Humanité (la Homaro) ekde ĝia fondo de Jean Jaures en 1904. Per la "Unio Sankta", li apogis multe la partoprenon en la unua mondmilito.

Blum fariĝis ĉefo de la SFIO (franca socialista partio) okaze la elektado de 1919. En 1920 li malakceptis la aniĝon al la 3-a Internacio. Konsekvence de la Popola Fronto en 1936, li fariĝis Prezidanto de la konsilio. Li estis en la 1930-aj kaj 40-aj jaroj trifoje ĉefministro de Francio.

Li estis en koncentrejo de 1943 ĝis 1945 en Buchenwald.

Ankaŭ Blum apogis Esperanton. Lia ministro de la Edukado, Jean Zay, skribis en 1938 leĝcirkuleron kiu celis ebligi instruadon de Esperanto en la lernejoj.

La kibuco Kfar Blum en Norda Galileo estas nomata post li.

Trovu « Léon Blum » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]