Kibuco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La kibuco (hebree קיבוץ, kibbutz, «kunveno» aŭ «kune») estas israela kolektiva komunumo (aŭ vilaĝo). Ĝi estis origine agrikultura, pli poste kun miksa mastrumado. Oni trovas kibucojn en tuta Israelo kaj la unua el ili, Deganja, estis kreita en 1909. En la dua duono de la 20-a jarcento agadis pli ol 200 kibucoj kun membraro de ĉirkaŭ 100 000.

La kibucoj reprezentis movadon kiu kombinis socialismon kaj cionismon. Ja ili estis fonditaj kiam sendependa agrikulturo estis malfacila, dum la israela ŝtato ankoraŭ ne ekzistis. La kibucaj membroj, pro bezono kaj inspiritaj de sia propra ideologio, elvolvis kolektivan vivmodon kaj tiel ili allogis la interesiĝon de la tuta mondo.

Dum la kibucoj daŭris plurajn generaciojn kiel utopiaj komunumoj, la plej multaj el ili hodiaŭ estas apenaŭ malsamaj ol kapitalistaj firmaoj aŭ ĝeneralaj urboj kies kibucoj origine estis supozitaj alternativoj. Hodiaŭ, agrikulturo estas parte forlasita ĉar industrioj, ofte de altaj teĥnologioj, prenis sian lokon.

Historie, la kibucaj membroj estis perceptitaj kiel elito, siaspece batalema kaj enmigrinta, en ĉiuj niveloj, intelekta, politika kaj milita. Tiel, en la 1980-aj jaroj, la oficiroj de kibuca deveno reprezentis ĉirkaŭ 25 % el la oficira korpuso, kontraŭ apenaŭ 3 % el la loĝantaro. Tamen la ideologia aŭ homa pezo de la kibucoj estas klare kaj relative falanta de la 1970-aj jaroj. En 2005, ili reprezentis nur 1,8 % el la israela loĝantaro. Ilia loĝantaro efektive ne malpliiĝas (tamen iomete de la 1990-aj jaroj), sed precipe ĝi ne plu antaŭeniras en israela socio kun rapida demografia elvolviĝo.

Kvankam la kibuca movado neniam transpasis 7 % el la loĝantaro, ĝi faris pli por formi la bildon kiun la israelanoj havas pri sia lando kaj tiun, kiun eksterlandanoj havas pri Israelo ol ĉiu alia institucio.


Difinoj[redakti | redakti fonton]

Difine la kibuco estas :

  • « komunumo intence formita kaŭze de siaj membroj, kun agrikultura alvokiĝo, kie ne ekzistas privata propraĵo kaj kiu estas supozata provizi ĉiujn bezonojn de siaj membroj kaj iliaj familioj »[1].

Ni notu ke hodiaŭ la precipe agrikultura karaktero estas larĝe kompletigita.

  • « loĝunuo, kies membroj estas organizataj en komunumo sur bazo de komuna propreco de ĉiuj havaĵoj, rekomendanta la individuan laboron, la egalecon inter ĉiuj kaj la kunagadon de ĉiuj membroj en ĉiuj fakoj de produktado, de konsumado kaj de edukado »[2].

Sia ĉefa forto venas de la individua engaĝiĝo de ciuj membroj. La komuna spirito de entrepreno kontribuas je la kreaĵo kaj la aldotiĝo de komunumoj kiu ekonomie sukcesas en la libera merkato. Fine, la hodiaŭa alta nivelo de vivo, atingita dank'al ekonomiaj sukcesoj, faciligas ankaŭ la konservadon de la komunumoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La modelo kiu finfine trudiĝis, aperis nur post deko de eksperimentadoj kiuj ĉiuj malprosperis. Komence de la 20-a jarcento, estis ne-egalaĵaj kaj (semi-)kapitalistaj provoj je kolektivaj vilaĝoj, kun klasoj je laboristoj, inĝenieroj kaj ĉefoficistoj, kiuj havis nek la samaj rajtojn, nek la samaj salajroj. La posedo per la salajro kaj la privilegioj laŭ la diplomo alportis nur streĉoj kaj malkoheroj, malakordigeblaj kub la socialista idealo de la novaj emigrantoj. Tion kion diras iun ke la kibuco estis neceso kaj ne estis la efektivigo de idealo.

La agrikulturaj komencoj[redakti | redakti fonton]

En 1909, grupeto de junaj judaj enmigrantoj devenaj de orienta Eŭropo, moviĝitaj per cionistaj kaj socialistaj idealoj, fondis la unuan kvucat (kiu signifas grupon en la hebrea lingvo) ĉe la bordo de la Maro Kineret. Oni poste nomis tiun grupon kibuco, t.e. komunomo bazita sur la aliĝo al sama kampara kaj kolektiva vivmoduso. Ili nomis ĉi tiun kibucon Deganja, kiu de tiam estas rigardata kiel la patrino de la kibucoj. Kineret kiu naskiĝis en 1912 estis la dua kibuco. Ilia kvucat ambiciis esti demokratia kaj egalista, fondita sur la kolektiva proprieto de la konsumaj kaj produktaj rimedoj. Estis vivframo kie ĉiuj membroj kune decidis per la plimulto el ili, kaj kie ili juste partigis rajtojn kaj devojn. Originale, la kibucoj estis inicitaj de junaj kaj malriĉaj enmigrantoj sen subvencioj. Longtempe, la vivo estis ekstreme malfacila, for de la nuna kaj enviinda vivnivelo. La komunumoj estis malgrandaj kaj enhavas kelkajn dekojn da personoj. Ili grandiĝas ek de la 1920aj jaroj por atingi plurajn centojn da personoj. Tiu alteco estis nepra por la homa kaj ekonomika disvolvado de la projekto kaj tio iĝis la normo.

La kibucoj ne estis konceptita nur kiel simpla kolektivista sperto. Ilia membroj devenitaj de la radika ekstrema maldekstro, kontraŭe deziris donaci socian modelon kiu finfine absorbos la tutan Yiŝuvon (hebrea ישוב : la juda instalo en Israelo). Temis pri la kreo de "nova homo" kaj "nova socio", liberigita de la privata proprieto. Ankaŭ, temis pri la disrompo de la "burĝa familio"; tiel ni komprenis la komunan edukadon de la infanoj kaj la fakto ke ili ne vivis kun iliaj gepatroj.

La kibucoj dum la brita mandato[redakti | redakti fonton]

La kibucoj kaj la konstruo de la israela ŝtato[redakti | redakti fonton]

La kibucoj en la sendependa ŝtato[redakti | redakti fonton]

La elvolvado de la industrio kaj de la servoj[redakti | redakti fonton]

Ek de la 1920-30aj jaroj, la marksistaj cionistoj de la Achdut Ha'avoda, je ilia vico fondis kibucojn. Ili elvolvigis la unuajn industriajn aktivecojn. Sed la samideanoj por nur kamparaj komunumoj multe kritikis tion. La Ha'poel Hatzaïr kaj la Achdut Ha'avoda kunfandiĝis en 1930 en la Mapaï. Tiel ili parte kunfandis la politikajn movadojn kiujn subtenis la kibucojn kaj ili kontribuis al la akcepto de la industria elvolviĝo en la kibucoj. Ek de la 1960-70aj jaroj, la kibucoj aldonis la turismon kaj la servoj.

La konfisko de la arabaj bienoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la kreo de Israelo, la kibucoj estis kreitaj precipe sur aĉetitaj terenoj. Dum la dua mondmilito, estis cirkaŭ 80 kibucoj, kontraŭ 269 en 2003. Post la dua mondmilito kaj la sendependeco de Israelo, ilia kreskado estis spektinda. Dum la sendependeca milito (1947-1947), la israela ŝtato konfiskis la terenojn de la palestinaj refuĝintoj ( kaj iafoje la terenojn de la arabaj palestinoj restitaj en Israelo). Tiuj terenoj iĝis la kolektiva proprieto de la ŝtato kiu donis ilin al la kamparaj komonumoj (moŝavoj kaj kibucoj).

La integriĝo de la enmigrantoj[redakti | redakti fonton]

La kibuco estis ilon por la integriĝo de miloj da judaj enmigrantoj kaj de judaj elpelitoj el arabaj landoj. Unuflanke la kibuco almiksis la novajn alvenintojn al siaj strukturoj, kaj aliflanke li servis kiel centro je maldaŭra absorbo kie oni donis hebrean, cionistan kaj fakajn kursojn.

Krizo kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

Ekonomia krizo[redakti | redakti fonton]

Ek de la 1970aj jaroj, la kibucoj konas ekonomikajn malfacilegojn, enfazitaj per la preskaŭ malapero de la subvencioj sub la dekstraj regoj (Likud). Dum la 1980aj jaroj, la kibucoj devis reformi iliajn ekonomikajn aktivecojn kaj elvolvi la portantajn sektorojn : industrio, turismo, servoj. La origina agrikulturo pasis en la dua rango. Nun, nur 15% de la membroj laboras en tiu sektoro. Cetere, estis kelkaj kolapsoj. Hodiaŭ, malgraŭ kelkaj ekceptoj, oni taksas la kibucoj je bona ekonomika sano. La vivnivelo de iliaj membroj estas unu el pli alta en Israelo.

Krizo de la indoj[redakti | redakti fonton]

Krom la kolektiva kaj egaleca kondukado de la laboro, la kibucanoj elvolvis ankaŭ kolektivan vivmoduson: komunan manĝon, neeston je privata proprieto, komunan edukadon de al infanoj kiu ne vivis kun ilia gepatroj. Ek de la 1970-80aj jaroj, novaj individuaj kaj familiaj indoj elvolviĝis en la kibucoj. La kolektiva proprieto, la kolektiva laboro, la socia egalismo kaj la rekta demokratio ne estis kontestitaj sed aperis evoluoj kiel la akcepto de la privata kaj de la familia vivo. Tiel, hodiaŭ, preskaŭ nur la tagmanĝon oni prenas komune, kaj la infanoj dormas ĉe ilia gepatroj. Ankaŭ pri tiu elvolviĝo de la privata framo, aperis asignaĵon je "persona buĝeto" kiu estas egala por ĉiuj. Tio ne estis salajro sed pliĝuste poŝmono kiu permesas aĉeti ekstere de la kibuco iojn kiuj do iĝas privata proprieto. Kelkaj kibucoj inicis skalon je gradaj salajroj. Tio estas granda rompiĝo rilate al tradicia egalismo. Estis alia faktoro de kontesto. La industriigo de la kibucoj kondukis al la uzado de salajruloj. Tiu manloboro estas nun grava : 50 ĝis 60 % de la laborantoj en ciuj kibucoj. La nocio de salajro normale ne ekzsistas en kibuco ĉar ĝi perfortas la egalismajn principojn de la projekto. Ankoraŭ, tiuj laborantoj, precipe koncentritaj en plenumaj taskojn, iafoje distingas la kibucon kiel kolektiva "ĉefo" kun kiu aperas konfliktojn.

Ideologio de la kibuco movado[redakti | redakti fonton]

Organizaĵo, principoj kaj funkciado[redakti | redakti fonton]

Fizike, la plejparte de la kibucoj estas konceptitaj per la sama modelo : En la centro, oni trovas la komunajn konstruaĵojn kiel amasmanĝejo, aŭditorio, oficejoj kaj biblioteko, ĉirkaŭigitaj de ĝardenoj kaj la domoj de siaj membroj; Iomete elcentritaj, oni trovas la sportajn konstruaĵojn kaj instalaĵojn; Fine, periferie situas la kampoj, la fruktoĝardenoj kaj la industriaj konstruaĵoj. Pri la konstruo, la decidoj estas adoptitaj de la generala kunveno. Kun tempe, aperis voĉdonitaj membroj sed la kibuca idealo nepregas ke ili havas iom da potenco.

Normale, ne estas salajro : La komunomon, senpage kaj per strikta egalaĵa maniero, provizas la komunajn havaĵojn (naĝejon, lernejon, ktp.) kaj la individuajn konsumaĵojn (loĝejon, televidilon, komputilon, ktp.). Estas nenia diferenco inter la membroj laŭ la statuto, la kompeteco aŭ la ofico.

La kibuca ekonomia agado estas kolektiva : la produktadaj kaj la interŝanĝaj rimedoj estas havo de ciuj, kaj ne estas privata entreprenisto en la kibuco.

Fakte, komence en la kibucoj regis preskaŭ realigo de la komunismo en tiu senco, ke ofte eĉ la vestoj estis komunaj. La infanoj dormis komune - sen la gepatroj -, la kibucanoj kuiris, manĝis komune. Ĉiu enspezo estis komuna. Post tio - per riĉiĝo de la komunumo - pli kaj pli aperis formoj de individua posedo, la komunumoj pli kaj pli individuiĝis. Hodiaŭ ekzistas diversaj kibucoj rilate al grado de posedo.

Kvankam ĝi estas kelkaj esceptoj, ciuj la kibucaj membroj estas judoj. Ja estis abortitaj provoj de arabaj kibucoj, sed la judaj kibucoj havas la alvokiĝon por resti naciaj judaj organizaĵoj.

Psikologia aspekto[redakti | redakti fonton]

La edukado de la infanoj[redakti | redakti fonton]

Federacioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kibucoj estas aŭtoadministritaj. Do ĉiu el tiuj municipoj havas sian propran politikan aŭtonomion. Ĝi ankoraŭ profitas de la ekonomia aŭtonomio kiu konvenas al firmo aganta en la libera marketo, kaj devanta rapide adaptiĝas al ĝi.

Sed la kibucoj sentis la bezono koncentriĝi je federacioj :

  • por defendi ilian interesoj antaŭ la ŝtataj institucioj.
  • por ellabori servoj profitantaj al ĉiuj.

Tiuj koncentriĝoj estas faritaj laŭ ideologia bazo :

  • Unuigita Kibuca Movado ( hebrea akronimo TAKAM): Ĝi estas la ĉefa federacio. Ĝi estas proksima al la Israela Laborista Partio (aŭ MAPAÏ). Ĉirkaŭ 60% el la kibucoj aniĝitas al ĝi.
  • Kibuco Artzi : Ĝi estas federacio proksima je la MAPAM (Ekstrema Maldeksta cionista partio), kun 32% el la kibucoj. Ĝi fandiĝis sin kun La TAKAM en 2000 sed ĝi tenas ian specifion.
  • Kibuco Dati (religiaj kibucoj): Ĝi estas la tria federacio, kun 6% el kibucoj. Ĝi devenas je la Hapoel Hamizrahi, religia cionista sub-frakcio, origine influita per maldekstraj ideoj.
  • Fine, du ekstremistaj ortodoksaj kibucoj estis kreitaj de la partio Poalei Agoudat Israel, labora frakcio (aŭ disidenta, laŭ la epokoj) je la partio Agoudat Israel.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopedia Judaica,1969
  2. Définition juridique figurant dans le Registre des sociétés coopératives