Cionismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Cionismo (laŭ Ciono) estas juda nacia movado, estiĝinte en la dua duono de la 19-a jarcento, kun la celo akiri propran judan ŝtaton en la regiono kiun la judoj tradicie nomas "la Lando Israelo", sed ankaŭ estas konata kun la nomo Palestino. La vorton elpensis en 1890 la juda viena ĵurnalisto Nathan Birnbaum. Ĉi tiu movado gvidis al la kreiĝo de la nuntempa ŝtato Israelo.

La cionismo estiĝis inter la judoj de la eŭropa diasporo. Ĝi proponis krei judan ŝtaton en Palestino, kie judoj povus trovi liberecon de persekutoj kaj diskriminacio. Oni elektis ĉar tiu estis la loko kie origine naskiĝis la koncepto de juda popolo, en la periodo inter la jaro 1300 A.K. ĝis la detruo de la Dua Templo. La plejmulto de la judoj elmigris de Palestino post la Romia konkero, antaŭ preskaŭ du mil jaroj. Tamen, ne ĉiuj judoj foriris, kaj de tiam ĝis nun preskaŭ ĉiam ekzistis judaj komunumoj en la regiono. En la judaj religio kaj kulturo travivis la ideo ke tiu lando estas sankta. Laŭ la juda religio, post la reveno de la Mesio, ĉiuj judoj retroviĝos tie. La preĝoj kiujn judoj recitas por Jom Kippur kaj Pesaĥo finiĝas kun la frazo "venontjare en Jerusalemo", kaj laŭ la juda religia leĝo, Alija (la migrado al Israelo) estas bona ago por judoj. Dum la Mezepoko, estis kazoj de famaj judoj kiuj migris al la Lando de Israelo kun siaj sekvantoj. Tamen, oni devas diri ke ĝis la alveno de la Cionisma Movado, preskaŭ ĉiuj judoj trans la mondo ne pensis efektive migri al la Lando de Israelo, sed verŝajne vidis la aferon nur en metafora maniero.

La komenco[redakti | redakti fonton]

Theodor Herzl, patro de cionismo.

La cionisma movado evoluis en la 19-a jarcento, kiel respondo al eŭropa antisemitismo. Kvankvam ĝia bazo estis iusence religia, ĝi estis proponita unue de laikaj, integritaj judoj, kiuj estis influitaj de la ideoj de moderna naciismo. Unu el la decidaj personoj de cionismo estis Theodor Herzl, sed ne ĝia fondinto (kiel li iam estas misnomata); fakte la ideo ke judoj iru al Palestino jam ekzistis antaŭe. La germana-juda filozofo Moses Hess, en sia libro "Romo kaj Jerusalemo: la lasta nacia demando", publikigita en 1862, afirmis ke judoj kreu en Palestino socialisman ŝtaton bazitan sur kampara laboro. En 1882, grupo da rusaj judoj migris al Palestino, danke al la helpo de judaj filantropoj kiel Montefiore kaj Rotschild, por eskapi de pogromoj en sia lando. Ĉi tiu migrado estas konsiderata la "unua alija" de modernaj israelanoj. En 1896, la aŭstra-juda ĵurnalisto Theodor Herzl verkis kaj publikigis libreton nomatan "Der Judenstaat" ("La Juda Ŝtato"), en kiu li propagandis la cionisman ideon. Herzl poste fondis la Mondan Cionisman Organizaĵon, kiu kongresis por la unua fojo en Bazelo en 1897.

Alternativaj proponoj por la starigado de juda ŝtato[redakti | redakti fonton]

Necesas diri ke ankaŭ ekzistis proponoj krei patrujon por la judoj en aliaj lokoj. Herzl mem, en "Der Judenstaat", proponis Palestinon aŭ teritorion en Argentino. La brita registaro, en 1903, ofertis doni teritorion en "Ugando" (nuntempa Kenjo) al la judoj por ke ili fondu ŝtaton tie (vidu artikolon Brita Ugando-programo). La propono estis rifuzita en la sepa cionisma kongreso en 1905, sed nur post serioza konsidero. Kiel reago, la judaj teritorialistoj gvidataj de Israel Zwangill dividiĝis de la Cionisma movado, kaj por kelkaj jaroj provis trovi teritorion, kie ajn en la mondo, taŭga por starigi judan ŝtaton. Ili ne havis sukceson, kaj disiĝis en la dudekaj jaroj.

La Soveta registaro en 1928 kreis aŭtonoman judan provincon apud Manĉurio, por ke la Sovetaj judoj havu "nacian hejmon". Tamen, malmultaj judoj efektive translokiĝis tie, kaj nuntempe nur tre malmalta procentaĵo de la loĝantaro tie estas juda.

Idearo[redakti | redakti fonton]

Multaj el la ideologoj de la cionisma movado pensis ke la judoj havu propran ŝtaton ne nur kiel eskapo de persekutado, sed ankaŭ por fariĝi "ordinara" popolo. Unu cionisma ideologo, Ber Borochov, kredis ke juda socio trans la mondo konsistis el "renversita piramido", ĉar inter judoj estis aparte alta nombro da profesiuloj, relative al la nombro de laboristoj kaj kamparanoj, pro diversaj historiaj kialoj. Li kredis ke la judoj devis korekti tiun "renversitan piramidon", kreante propran ŝtaton, bazitan ĉefe sur kampara laboro. Estis ankaŭ multaj homoj kun socialismaj kaj egalitarismaj ideoj en la Cionisma movado. Influitaj de ĉi tiuj ideoj, kelkaj el la judoj kiuj iris vivi en Palestino kreis kibucojn – kolektivajn vilaĝojn bazitajn sur la prilaborado de la tero kaj organizitaj laŭ egalitarismaj kaj socialismaj kredoj. La kibucoj travivis ĝis nun, kvankvam ili ŝanĝiĝis tre multe dum la lastaj jardekoj, parte forlasante siajn komencajn idealojn.

La unuaj cionistoj ankaŭ ofte estis laikuloj, kiuj kredis ke la juda religio kuraĝigis la judojn esti pasivaj kaj ne reagi al persekutoj. Estas grave rimarki ke la plejmulto de la ideologoj de la Cionisma movado estis tre asimilitaj judoj, kiuj estis pli influitaj de ĝeneralaj eŭropaj ideoj de la epoko, ol de la juda tradicio.

La renaskiĝo de la hebrea lingvo[redakti | redakti fonton]

Eliezer Ben-Jehuda

Kelkaj cionistoj proponis ke la judoj en Palestino re-uzadu la hebrean lingvon, parolatan de la judoj en la biblia epoko. Ĝi tamen ne plu estis uzata de judoj en la ĉiutaga vivo jam de la 3-a jarcento post Kristo kaj travivis nur kiel liturgia lingvo. La lingvisto Eliezer Ben-Jehuda (naskiĝinta en nuntempa Belorusio sed elmigrinta al Palestino) realigis tiun revon, transformante la hebrean en modernan lingvon, normigante ĝin kaj inventante teknikajn terminojn. Li instruis ĝin al sia filo: la unua denaska parolanto de la hebrea en la moderna epoko.

Tamen, la propono uzi la hebrean ne estis tuj akceptita de ĉiuj. Kiam komenciĝis la cionisma movado, la plejmulto da judoj en Eŭropo parolis la jidan lingvon. Herzl kaj multaj aliaj favoris la germana lingvon kiel oficialan lingvon de la juda ŝtato – tiu-epoke tre prestiĝa lingvo en orienta Eŭropo. La religiaj judoj, aliflanke, opiniis la hebrean sankta lingvo, kiun uzi en la ĉiutaga vivo estus blasfeme. En la fino tamen la hebrea lingvo fariĝis la komuna lingvo de la judoj en Palestino, kaj la britaj aŭtoritatoj rekonis ĝin kiel oficialan lingvon de Palestino, kune kun la araba kaj la angla, en 1922. Ĉi tiu lingva renaskiĝo estis unu el la plej grandaj atingoj de la cionisma movado.

La araboj de Palestino kaj la cionisma movado[redakti | redakti fonton]

La historio de la cionisma movado estas klare ligita al la reago al cionismo de la araba loĝantaro de Palestino. En 1890, kiam komenciĝis la cionisma movado, estis pli ol duona miliono da araboj, kutime islamanoj sed kelkfoje kristanoj, kiuj jam vivis en Palestino, dum nur estis eble 20–25 000 judoj. Do, preskaŭ ĉiuj loĝantoj estis ne-judaj. La pioniroj de la cionisma movado ofte argumentis ke la araboj ricevus multajn avantaĝojn de la enmigrado de tiom multe da eŭropaj judoj, antaŭenirante ekonomie kaj socie. Ankaŭ Herzl argumentis tiel, en sia libro "Altneuland" (proks. "Malnova nova lando"). Kontraŭe al tio kion oni ofte diras nun, ili ne proponis forĉasi la arabojn. Tamen, ili efektive tute ne konsideris la dezirojn de la araba loĝantaro mem, kaj ne vere prenis ĝian ekziston en seriozan konsideron. Laŭ kelkaj komentistoj, ĉi tiu aliro estis tipa de eŭropanoj tiutempe, rilate al pli "primitivaj" popoloj. La araba loĝantaro de Palestino, en la praktiko, ĉiam rigardis la cionisman movadon kun suspekto kaj malŝato, kiuj poste fariĝis rekta ribelo kaj rifuzo.

La historio de cionismo[redakti | redakti fonton]

David Ben-Gurion

La cionisma movado komence akiris landon aĉetante pecojn da tero de arabaj ter-posedantoj, ofte je tre altaj prezoj. Dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento, miloj da judoj migris al Palestino. Palestino mem estis regata de la Otomana imperio ĝis 1918, sed la Brita Imperio poste transprenis ĝin, kune kun la resto de la Mez-Oriento. En 1917, la brita ministro pri eksterlandaj aferoj Arthur James Balfour, skribis leteron al Walter Rothschild, grava brita judo, esprimante sian subtenon por la ideo krei judan ŝtaton en Palestino. Ĉi tiu letero estas konata kiel la Balfour-deklaro. Ĉi tiu deklaracio poste fariĝis parto de la traktato de Sèvres inter la Otomana Imperio kaj la eŭropaj potencoj. Tamen, la britoj ankaŭ faris aliajn promesojn al la araboj kiuj kontraŭdiris tiun faman deklaracion.

Dum la 1920-aj jaroj, la judoj kreis kvazaŭ-ŝtatajn instituciojn por si mem, sed ankaŭ naskiĝis Palestina naciismo. Tamen, la nombro da judoj restis malgranda ĝis la 1930-aj jaroj, kiam multe pli da judoj komencis migri al Palestino, pro la minaco reprezentita de la nazia movado en Germanio. Ĉi tio provokis seriozan araban ribelon en 1936, kiun la britaj aŭtoritatoj sukcesis kontraŭbatali. En 1939 la Britoj faris leĝon, laŭ kiu nur 75 000 judoj jare rajtis migri al Palestino. Ĉi tiu movo estis eble farita parte por konvinki la arabojn subteni Brition en la Dua mondmilito. La leĝo kolerigis la judojn, kaj parto de la Cionisma movado, reprezentita de la paramilita movado Irgun, gvidita de Menaĥem Begin, komencis batali kontraŭ la britoj, kaj aktive helpis judojn eniri Palestinon kaŝe. Tamen, la plej granda parto de la Cionistoj, reprezentitaj de David Ben-Gurion kaj de la paramilita grupo Haganah, decidis subteni la britojn kaj batali kun ili kontraŭ la Nazioj, eĉ sendante grupo da batalantoj al Eŭropo por batali en la brita armeo. Post la milito, ankaŭ la Haganah komencis batali kontraŭ la britoj, kiuj decidis foriri. La 29-an de novembro 1947, la Unuiĝintaj Nacioj proponis ke oni kreu du ŝtatojn, unu por la judoj, kaj unu por la araboj. La du proponitaj ŝtatoj havis pli aŭ malpli la saman teritorion. Tiam estis ĉirkau 600 000 judoj en Palestino, fronte al unu miliono da araboj. Tamen, oni devas diri ke al la judoj oni ofertis ŝtaton kiu inkluzivis la grandan dezerton de Negev, kaj malmulte da kultivebla lando. La judaj instancoj akceptis la proponon, sed la arabaj reprezentantoj rifuzis ĝin. La 14-an de majo 1948, la brita regado oficiale finiĝis, kaj David Ben-Gurion deklaris la sendependecon de la ŝtato Israelo. Tuj poste, la armeoj de Sirio, Irako, Jordanio, Libano kaj Egiptio invadis la nove kreitan ŝtaton Israelo, batalante kune kun la Palestinaj fortoj kontraŭ la judaj. En la fino, la judaj trupoj kaptis pli grandan teritorion ol tiu promesita al ili de la rezolucio de la UN. Jordanio kaptis Cisjordanion kaj parton de Jerusalemo, kaj Egiptio kaptis la strion de Gaza. La limoj restis tiaj ĝis 1967. La plejmulto de la araboj kiuj vivis ene de la teritorio kiu fariĝis Israelo foriris. Multaj eskapis pro timo, dum aliaj estis rekte forĉasitaj (la precizaj cirkumstancoj estas ankoraŭ akre disputataj de la du flankoj). Ĉirkaŭ 100 000 araboj restis en Israelo.

La ŝtato Israelo: Cionismo realigita[redakti | redakti fonton]

Flago de la Israela Ŝtato

La ŝtato Israelo nun ekzistas de antaŭ pli ol 60 jaroj, kaj ĝi montriĝis esti stabila kaj funkcianta ŝtato. En 1950, la israela parlamento aprobis la "leĝon de reveno", laŭ kiu iu ajn judo en la mondo rajtas veni kaj vivi en Israelo se li aŭ ŝi deziras. Ĉi tiu leĝo ankoraŭ validas. En la lastaj 60 jaroj, la juda loĝantaro de Israelo kreskis ĝis ses milionoj, ĉefe pro enmigrado. Judoj enmigris amase de orient-Eŭropo kaj de aliaj mez-orientaj landoj, kie ili ne plu sentis sin sekuraj, parte pro la malpopulareco de Israelo en la araba mondo. La ĉefaj landoj de kiuj la judoj iris al Israelo estis Pollando, Rusio, Maroko, Irako, Jemeno, Rumanio kaj aliaj. Post la kolapso de la Soveta Unio, unu miliono da Sovetaj judoj migris al Israelo dum nur kelkaj jaroj.

Israelo estas oficiale juda ŝtato, kiu vidas sin mem ĉefe kiel rifuĝejo por la judoj de la mondo. Tamen, ĝi ankaŭ estas oficiale liberala demokratio, kie la libereco sekvi malsamajn religiojn estas respektata. Ene de ĝi vivas ankaŭ nuntempe unu miliono da araboj, ofte nomitaj "arabaj israelanoj" (por distingi ilin de la araboj de la okupitaj teritorioj). Ili havas israelan civitanecon, povas voĉdoni, kaj teorie ili havas la samajn raitojn kiel aliaj israelanoj, krom en unu kampo: ili ne estas devigataj milit-servi, dum judoj de ambaŭ seksoj estas. Tamen, multaj el ili asertas ke ekzistas diskriminacio kontraŭ la araba minoritato. Krom la araboj vivas nun en Israelo ankaŭ aliaj ne-judoj, ofte kontraŭleĝaj enmigrintoj de AfrikoAzio. Kiel kompromisi la fakton ke Israelo estas oficiale "juda" ŝtato kun ĝia kreskanta mult-kultureco kaj ĝia demokratia naturo restas malfermita demando. Alia demando kiu dividas israelanojn estas la rilato inter la religio kaj la leĝoj. Kvankvam en Israelo la religia povo estas dividita de la politika povo, kelkaj leĝoj havas tre religian tonon. Ekzemple, en Israelo nur eblas havi religian ge-edziĝon, kaj jam de dudek jaroj ne estas publikaj transportoj sabate, krom en Haifa, ĉar la sabato estas la sankta tago de la judoj. Oni rajtas vendi manĝaĵon kiu ne estas koŝera, sed ne enporti ĝin de aliaj landoj. Nuntempe estas kreskanta divido inter religiaj kaj laikaj israelanoj pri ĉi tiuj demandoj.

En Israelo oni sukcesis krei novan nacian identecon kaj novan kulturon. La oficialaj lingvoj estas la araba kaj la hebrea, kiu estis komplete renovigita kaj nun estas uzata en ĉiuj kampoj de la vivo. Nuntempe, ĉirkaŭ unu triono de la judoj de la mondo vivas en Israelo, kaj ĉi tiu lando fariĝis verŝajne la plej grava centro de Judismo trans la mondo.

Kritikoj[redakti | redakti fonton]

Cionismo ne ĉiam estis populara inter la judoj mem. Komence multaj ortodoksaj judoj rifuzis cionismon, ĉar ili opiniis, ke judoj devas resti en ekzilo dise en la mondo, por sekvi la volon de Dio. Ili ankaŭ malŝatis la laikecon de la cionisma movado; kelkaj volis rezervi la hebrean lingvon al religiaj celoj kaj pledis por la ĉiutaga uzo de la jida lingvo. Nuntempe la plejmulto de la ortodoksaj judoj akceptas la ekziston de Israelo, sed malgrandaj grupoj de ortodoksaj judoj, eĉ ene de Israelo, ankoraŭ rifuzas rekoni la Israelan ŝtaton.

En la komenco de la 20-a jarcento, kelkaj judoj ankaŭ rifuzis cionismon, ĉar ili apartenis al komunismaj movadoj, kaj argumentis ke nur ĝenerala revolucio estos la solvo pro kontraŭsemidismo kaj ĉiuj aliaj formoj de rasismo. Multaj aliaj judoj estis simple indiferentaj al cionismo, kaj vidis ĝin kiel utopio aŭ malbona ideo. Verŝajne, estis la Holokaŭsto kiu plej kontribuis al la popularigo de cionismo inter la judoj de la diasporo. Nuntempe, la granda plejmulto de la judoj de la mondo subtenas la ekziston de la ŝtato de Israelo, kaj sentas sin ligitaj al ĝi. Tamen, ekzistas granda malsameco da opinioj pri la politikoj de Israelo rilate al la Palestinanoj. Ĉefe dum la lastaj jardekoj, multaj judoj kritikis la okupacion de Cisjordanio kaj de Gaza, kaj la konstruadon de kolonioj tie.

Cionismo estis multe kritikata trans la mondo pro la fakto, ke en la teritorio, kie oni volis krei novan Judan socion, la plejmulto de la loĝantoj jam estis araboj de longe. Rigardante la verkaĵojn de la cionismaj pioniroj, oni povas konkludi, ke ili serioze opiniis, ke la araba loĝantaro estus feliĉa ricevi tiom multe da eŭropaj enmigrintoj, ĉar ili povus profiti de tio, antaŭenirante ekonomie kaj socie. Ĉi tiu aliro ne malsimilas al tiu de la eŭropaj koloniistoj, kaj multaj homoj komparis cionismon al koloniisma movado. Iuj nomas la ŝtaton Israelo etnokratia. Nuntempaj Israelanoj ofte neas la akuzon ke cionismo estis koloniisma movado, dirante ke la Judoj ne estis la reprezentantoj de imperia povo, sed malbonŝanca minoritato, kiu serĉis hejmon, kaj la plej granda parto de la Juda enmigrado en Palestino nur okazis sekve al la holokaŭsto. Krome, preskaŭ duono el israelaj judoj nuntempe ne estas eŭropanoj, sed sefardoj kaj mizraĥoj el Nord-Afriko kaj Azio. Ili ankaŭ memorigas ke Palestino estis nur malriĉa kaj forgesita provinco de la Otomana Imperio, antaŭ ol venis la judoj.

En la araba mondo, la kreado de Israelo estis vidita kiel ago de agreso kaj ŝtelado de araba teritorio fare de eksteruloj. Nuntempe, la nuraj arabaj ŝtatoj kiuj rekonas Israelon estas Egiptio kaj Jordanio, dum ĉiuj aliaj rifuzas havi rilatojn kun ĝi. Multaj arabaj landoj eĉ rifuzas doni vizon al Israelanoj, aŭ kelk-foje eĉ al homoj kiuj vizitis Israelon. Ĝenerale, en la araba mondo la plejmulto da homoj ankoraŭ trovas la ekziston de Israelo malfacile akceptebla. En la arabaj amas-komunikiloj, oni ofte ankoraŭ aŭdas homojn kiuj rifuzas mencii la vorton "Israelo", sed preferas diri "la cionisma estaĵo", por ne doni al ĝi legitimecon. En mapoj produktitaj en arabaj landoj, Israelo ofte ne estas indikita. En islamaj, ne-arabaj landoj oni ofte havas similan aliron al Israelo, simpatiante kun la palestinanoj ĉar ili estas ĉefe islamanoj.

Dum la Soveta Unio komence rekonis Israelon kaj eĉ aktive subtenis ĝin en 1948, ĝi komencis subteni la arabojn dum la 1950-aj jaroj, kaj rompis ĉiujn rilatojn kun Israelo, sekvate de ciuj "komunismaj" landoj. Ankaŭ la movadoj de "nacia liberiĝo" trans la Tria Mondo kutime simpatias kun la palestinanoj, kaj vidas Israelon kiel koloniisman ŝtaton kiu helpas Usonan imperiismon. La maldekstro en Eŭropo kaj Usono ankaŭ nuntempe estas tre kontraŭ-Israela, kvankvam en la jardekoj post la Holokaŭsto Israelo ofte estis vidata kun simpatio. Tio ŝanĝiĝis dum la 1970-aj jaroj, kiam oni komencis vidi la palestinanojn kiel viktimoj. Nuntempe, Israelo estas kutime malŝatata kaj kritikata de la politika maldekstro trans la mondo. Cionismo ofte estas prezentata de la maldekstro kiel formo da koloniismo, rasismo kaj eĉ religia fundamentismo, dum Israelo estas vidata kiel militema, ekspandiĝema ŝtato kiu ĉiam obeas la volojn de Usona imperiismo kaj forigis amason da araboj de ilia propran landon.

Al ĉi tiuj akuzoj, subtenantoj de Israelo ofte respondas ke ĝi estis atakita plurfoje de la najbaraj ŝtatoj kaj ke ĝi devas defendiĝi de tiuj kiuj volas ĝin detrui. Ili memorigas ke ĝi estas demokrata ŝtato kie la araba minoritato estas reprezentita en la Parlamento, kaj ke ĝi estas la viktimo de konstantaj terorismaj agoj.

En 1975, la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion kiu deklaris cionismon formo de rasismo. Ĝi estis aprobita de ĉiuj islamaj kaj "komunismaj" landoj, sed ne de la okcidentaj ŝtatoj. La rezolucio estis retirita en la 1990-aj jaroj, kiam komenciĝis la pac-procedo.

Historio kaj enmigrado al Palestino[redakti | redakti fonton]

DE Herzl Judenstaat 01.jpg

En 1822 aperigis Leo Pinsker sian verkon Mememancipiĝo, kiu unuafoje vekis emociajn, senefikajn movadetojn por la juda regno. Tion sekvis multaj verkoj de diversaj aŭtoroj, kiel en 1862 Moses HESS' Romo kaj Jerusalemo.

Nur la libro de Theodor Herzl "La Juda Ŝtato". Provo de moderna solvo de la ’’juda afero’’" (1896), kiu estiĝis reage al la Dreyfus-afero, detaligis la strebadon al ŝtata organizo. Tiu estis nomata "politika cionismo" .

En 1897 okazis la 1-a cionista kongreso en Basel, kaj Herzl, kiu restis ĝis sia morto en 1904 prezidento de la agada komitato, postulis malfermitan kaj jure sekuran patrujon en Palestino, la lando de praaj judoj. Dum Herzl vidis sian kaj la kongresan ĉeftaskon en la diplomatiaj penadoj, liaj posteuloj kiel David Wolffssohn (1905-1911) celis jam la praktikan alsetligon de kolonioj en Palestino.

En 1901 estis fondita la Juda Nacia Fondaĵo (JNF), en 1903 la Angla-Palestina Banko. En 1907 la judoj akiris la palestinan oficon en Jaffa, kiun gvidis Arthur Ruppin. En 1909 estis fondita la Juda Kolonia Banko ("Jewish Colonial Trust") -– samkiel la unua kibuco ĉe la Tiberiada lago kaj la urbo Tel Aviv, kiu ĝis la jaro 1938 jam havis ĉ. 150.000 loĝantojn. Oni kalkulis, ke la juda loĝantaro en 1914 jam estis 85.000 en Palestino.

La 2-an de novembro 1917 indikis la brita registaro sian apogon al cionismo per la Balfour-deklaro por Akiro de nacia patrujo en Palestino por la juda popolo, nelonge antaŭ la transiro de Palestino kiel mandato en 1918 al Britio, kadre de fino de Unua mondmilito.

En 1920 estis fondita la cionista sindikato Histadrut (?"סת?"ר?·ת "Ĝenerala Unuiĝo de la judaj laboristoj en la lando Israelo"), kiu celis iĝi la plej granda dunganto en Palestino. En 1923, Palestino estis dividita al la (malgranda) »Palestino« kaj (el la pli granda parto) Transjordanio (tiam nur sultanato, poste kiel reĝlando Jordanio). Ekde la mezo de la 1920-aj jaroj agadis la cionisma Haĥschara ("Antaŭpreparo" por la elmigrado) en Germanio.

Hitler iĝis regna kanceliero la 30-an de januaro 1933 post kontraŭjuda balotkampanjo. La judoj post tio estis pli kaj pli minacataj en Germanio (persekuto, bojkoto, bruligo de libroj). Pro tio forlasis Germanion jam en 1933 ĉ. 150.000 judoj, tamen multaj ne al Palestino, sed al la eŭropaj najbarlandoj.

Ekde 1935 pli kaj pli malboniĝis la situacio, la juraj rajtoj de la judoj (sangaj atakoj; leĝo de Nürnberg la 15-an de septembro), kio antaŭhelpis la enmigradon al Palestino, kvankam la konservativaj judoj neis tion.

Jam en 1933 oni subskribis la kontrakton (Ha'vara-kontrakto, »Transfero«) inter la Juda Agentejo kaj germana ŝtato. La kontrakto – valida ĝis 1938 – celis helpi la elmigradon de la germanaj judoj al Palestino.

La nombro de la enmigrintaj judoj ĝis 1938 estis 130.000. Inter 1933 kaj 1941 alvenis ĉ. 55.000 judoj el la Germana Regno al Palestino (tio estis la ĉ. 25% de la tuta almigrantoj. Ekde 1933 ĝis 1938 migris el Germanio ĉ 100.000 judoj al Usono, pli ol 50.000 al Britio, pli ol 30.000 al Francio, pli ol 60.000 al Argentino kaj pli ol 25.000 al Sud-Afriko, sed nur ĉ. 33.000 al Palestino . Oni devas aldoni la nombron de la neleĝaj enmigrantoj (ĉ. 15.000-20.000).

Palestino mem ne allogis la judojn krom la reganta registaro, ankaŭ la ribeloj, strikoj (1936) de la araboj. En 1937 (julio), la brita Peel-komisiono finfine rifuzis la dividon de Palestino inter araboj kaj judoj.

En 1938, baldaŭ post la germana enmarŝo en Aŭstrio (12-a de marto), akriĝis la situacio eĉ en Germanio. La judoj perdis siajn lastajn esperojn post la t.n Kristala Nokto (nokto kun pogromoj kontraŭ la judoj, 9-a de novembro). En Palestino fortiĝis la arabaj ribeloj ekde 1938 kaj komenciĝis ankaŭ la kontraŭleĝa batalo de juda organizo Etzel kontraŭ la brita registaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.