Menaĥem Begin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Menaĥem Begin (1978)

Menaĥem BEGIN (16-a de aŭgusto 19139-a de marto 1992) estis ĉefministro de Israelo de 1977 ĝis 1983. Li estas memorata aparte pro la pac-interkonsentoj kun Anwar al-Sadat, kaj pro la milito en Libano.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en juda familio en Bresto, urbo nuntempe en okcidento de Belorusio, sed tiutempe parto de la Rusia Imperio. Lia patro estis tre aktiva en la vivo de la juda komunumo. Ambaŭ liaj gepatroj pereis dum la Holokaŭsto. Dum Begin studis juron en Varsovio, li aktiviĝis en la tiel nomata "reviziisma" flanko de la cionisma movado, la plej dekstra flanko de la movado, kaj fariĝis la gvidanto de ĝia junulara sekcio — Betar.

En 1940 li sukcesis eskapi de Pollando al Sovetunio, kie li estis arestita kaj kondamnita al ok jaroj en Gulag kun la akuzo esti "agento de Brita imperiismo". Li pasigis unu jaron en la kampo de deviga laboro Peĉora, en Siberio, sed li estis liberigita en 1942 pro interkonsento inter la pola kaj la rusa registaro pri malliberuloj, kaj li decidis eniri apartan plutonon de la Pola armeo, kiu batalis en Rusio kontraŭ la nazioj. Lia plutono estis poste sendita al la Mezoriento por batali tie kune kun la britoj, sed li fuĝis por ekbatali kun la Irgun, la milita sekcio de la Reviziisma movado. La Irgun estis sendependa de la Haganah, la ĉefa milita organizaĵo de la Judoj en Palestino, gvidata de David Ben-Gurion, kaj ĝi malinterkonsentis kun ili pri multaj aferoj. Ĉefe, la Haganah batalis kune kun la britoj kontraŭ la Nazioj, dum Irgun batalis kontraŭ la britoj, pro ilia politiko nur lasi limigitan kvanton da judoj enmigri ĉiujare. En 1945 la Irgun lanĉis grand-skalan militan kampanjon kontraŭ la britaj "koloniistoj". La grupo faris kelkajn tre perfortajn agojn kiuj kaŭzis la morton de multaj senkulpaj homoj. Ilia plej fama ago estis la bombado de la Brita administra ĉefkvartalo en la hotelo King David, en Jerusalemo, en kiu mortis 91 homoj, inkluzive de Britaj soldatoj kaj civitanoj sed ankaŭ Judoj kaj Araboj. Begin estis serĉata de la Britoj kiuj konsideris lin teroristo, sed ĉiam sukcesis eskapi. Ben Gurion malferme denuncis la Irgun kiel "malamikoj de la Juda popolo", kaj kelk-foje la Haganah eĉ arestis ĝiajn membrojn kaj transdonis ilin al la britoj.

Dum la milito de sendependeco en 1948, la Irgun partoprenis kune kun la aliaj Judaj fortoj. Ili faris kelkajn tre kontroversajn operaciojn, kiel la atako de la araba vilaĝo Deir Yassin, en kiu pli ol cent arabaj civitanoj estis mortigitaj. Begin estis ofte akuzita pro ĉi tiuj okazaĵoj, sed li ne mem ĉe-estis.

Estro de la opozicio[redakti | redakti fonton]

Post la milito kaj la kreado de Israelo, la Irgun akceptis disiĝi kaj fordoni siajn armilojn al la armeo. Ben Gurion fariĝis la ĉefministro, dum Begin fondis la dekstran partion Herut. Li fariĝis la estro de la dekstra opozicio. Por dudek jaroj, Herut estis la ĉefa opozicio al la Laborista Partio de Ben Gurion, kiu ĉiam regis. Begin prezentis sin mem kiel alternativo al la "Bolŝevismo" kaj korupto de la Laborista Partio. Li estis vidata kiel nekompromisa naciisto. Estis forta persona malŝato inter Ben Gurion kaj Begin. En 1952, Begin forte protestis kontraŭ la interkonsento inter Israelo kaj Germanio, laŭ kiu Germanio akceptis pagi kompensacion por la Holokaŭsto. Begin vidis la interkonsenton kiel pardono de la Naziaj krimoj, kaj gvidis protestan manifestacion en Jerusalemo. La manifestacio fariĝis perforta, kaj oni ĵetis ŝtonoj kontraŭ la Knesset.

Ĉefministro[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la Sestaga milito, la opozicio eniris registaron de "Nacia Unueco", kaj Begin fariĝis ministro por la unua fojo en sia vivo. Li restis en la registaro ĝis 1970. En 1973, li akceptis planon de Ariel Sharon, laŭ kiu ĉiuj opoziciaj partioj devis unuiĝi en unu grandan partion, nomata Likud. En 1977, la Likud gajnis la elektojn, kaj Begin fariĝis la ĉefministro. Temis pri tre grava momento en la historio de Israelo, ĉar estis la unua fojo ke la Laborista Partio perdis la povon. La voĉdonantoj de Begin estis ofte Mizraĥaj judoj, aŭ judoj kiuj origine venis de Mez-Orientaj landoj, kiuj sentis sin diskriminaciataj de la Aŝkenaza (Eŭrop-devena) reganta klaso. Begin ankaŭ malferme praktikis la judan religion, kontraste kun multaj laboristaj politikistoj, kiuj estis laikaj. Ĉi tio ofte plaĉis al la Mizraĥoj, kiuj kutime estis pli tradiciaj kaj religiaj ol la judoj el Eŭropo.

Dum lia prezidanteco, okazis multaj gravaj ŝanĝoj en Israelo. En 1978, Begin ricevis historian viziton de la egipta prezidanto Sadat en la Kneset de Jerusalemo. Estis la unua fojo en la historio ke la gvidanto de Araba lando vizitis Israelon. Tuj poste, Begin kaj Sadat atingis la interkonsenton de Camp David, kaj poste pac-interkonsenton inter Israelo kaj Egiptio. Israelo konsentis retiriĝi de la duoninsulo de Sinai, kiun ĝi okupis dum la Sestaga milito, kaj Egiptio konsentis rekoni Israelon kaj neniam plu ataki ĝin. La interkonsento donis al Begin grandan internacian rekonon kiel grava ŝtatestro, kaj li kaj Sadat ambaŭ gajnis en 1978 la Nobel-premion pri paco kiel rezulto.

Tamen la Interkonsento estis malbone vidata de parto de lia partio, ĉar la fordono de Sinai estis vidata de kelkaj homoj kiel perfido de la reviziismaj principoj de Begin, kaj minaco al la sekureco de Israelo. Ariel Ŝaron kaj Jicĥak Ŝamir estis inter tiuj kiuj ne kunsentis.

Kvankvam la interkonsento kun Sadat iom ŝanĝis la publikan bildon de Begin kiel nekompromisa naciisto, dum lia periodo kiel ĉefministro oni konstruis multajn Judajn koloniojn en Cisjordanio, politiko kies celo estis malebligi estontajn teritoriajn koncedojn.

En 1981, Begin ordonis ke la israela ĉiel-armeo bombu kaj detruu la Irakan nuklean reaktoron de Tammuz, por malebligi al la reĝimo de Saddam Hussein iun tagon konstrui nukleajn armilojn. La ago estis kondamnita de multaj registaroj, inkluzive eĉ de la Usona registaro, kaj de la Unuiĝintaj Nacioj.

Libano[redakti | redakti fonton]

En junio 1982, la registaro de Begin ordonis al la Israela armeo invadi Libanon. Komence, la oficiala celo de la operacio estis nur malpermesi al la OPL (Organizaĵo por Liberigo de Palestino) bombi Israelon de la sudo de Libano. Tamen, la israelanoj rapide komencis batali pli vast-skale kontraŭ la Sirianoj kaj multaj Libanaj kaj Palestinaj militaj grupoj, kaj en la fino la israela armeo eĉ atingis Bejruton. La israelanoj sukcesis forĉasi la OPL de Libano, sed ili ne sukcsesis doni sekurecon al la nordaj limoj de Israelo. La milito fariĝis ĉiam pli akra, kaj mortis multaj Israelaj soldatoj. La israela publiko atendis rapidan venkon, sed kiam evidentiĝis ke la armeo enmiksigixs en longan kaj akran konflikton, komencis esti multaj protestoj ene de Israelo mem kontraŭ la israela envolviĝo en la civila milito de Libano. Post la masakro de Sabra kaj Ŝatila, en kiu kristanaj milicianoj masakris 2000 civilulojn en la Palestinaj rifuĝintejoj de Sabra kaj Ŝatila sub la okuloj de iliaj israelaj aliancanoj, estis grandegaj popolaj protestoj en Israelo kontraŭ la milito. Multaj homoj demandis sin mem ĉu Begin estis vere informita pri la situacio en Libano, aŭ ĉu la ĉef-generalo Ŝaron misinformis lin. En 1983, deprimita kaj seniluziigita pro la milito, Begin retiriĝis kaj lasis la lokon de ĉefministro al sia antikva amiko kaj kamarado Jicĥak Ŝamir. Begin mortis en Tel-Aviv en 1992.

Antaŭe: 6-a ĉefministro de Israelo Poste: Flag of Israel.svg
Jicĥak Rabin 1977–1983 Jicĥak Ŝamir

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Begin, Menahem" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "Begin, Menaĥem".