Norman Angell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norman Angell
Nobel-premiito
Persona informo
Norman Angell
Naskiĝo 26-an de decembro 1872 (1872-12-26)
en Mansion House
Morto 7-an de oktobro 1967 (1967-10-07) (94-jaraĝa)
en Croydon
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Universitato de Ĝenevo vd
Partio Brita Laborista Partio vd
Profesio
Okupo lektoroĵurnalistopolitikistopedagogoverkistoekonomikisto • politikologo • publikigisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir Ralph Norman ANGELL (26a de Decembro 1872 – 7a de Oktobro 1967) estis angla ricevinto de la Nobel-premio pri paco. Li estis prelegisto, ĵurnalisto, verkisto kaj Membro de la Parlamento[1] por la Laborpartio.

Angell estis unu el la ĉefaj fondintoj de la premgrupo Union of Democratic Control (Unio de Demokratia Kontrolo). Li servis en la Konsilio de la Reĝa Instituto de Internaciaj Aferoj, estis estrarano de la Tutmonda Komitato kontraŭ la Milito kaj la Faŝismo, membro de la plenumkomitato de la pacisma Unio Ligo de Nacioj, kaj prezidanto de la Abisenia Asocio. Li estis farita "Knight Bachelor" en 1931 kaj ricevis la Nobel-premion pri paco en 1933.[2][3]

Li loĝis kaj laboris en Ĝenevo, Kalifornio, Parizo ktp. El la mezo de la 1930-aj jaroj, Angell aktive kampanjis por kolektiva internacia opozicio al la agresemaj politikoj de Germanio, Italio, kaj Japanio. Li iris al Usono en 1940 por prelegi favore al la usona apogo de Britio en la Dua Mondmilito, kaj restis tie ĝis post la publikigo de sia membiografio en 1951. Li poste revenis al Britio kaj mortis 94-jaraĝa en Croydon, Surrey.[4]

Angell estis ankaŭ la desegnisto de The Money Game (monludo), laŭvida metodo instrui al lernejanoj la fundamentojn de financo kaj bankado. Unufoje publikigita en 1928 fare de J. M. Dent & Sons, The Money Game, How to Play It: A New Instrument of Economic Education estis kaj libro kaj ludo. La kerno de la libro estis eseo pri mono kaj studo pri ekonomiko, ĝi enhavis ankaŭ resumon de la historio de la ludo kaj klarigo pri la reguloj.[5]

Li edziĝis al Beatrice Cuvellier sed ili separiĝis kaj li vivis siajn lastajn 55 jarojn sole. Li aĉetis la insulon Northey, Essex, kiu estas ligita al la ĉeftero nur dum malalta tajdo, kaj loĝis en la nura loĝejo en la insulo, kiu nun estas natura rezervejo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. National Archives
  2. The Edinburgh Gazette, 6a de Januaro 1931, p. 12, https://www.thegazette.co.uk/Edinburgh/issue/14719/page/12, retrieved 9a de Junio 2016 
  3. Angell biography, nobelprize.org; alirita la 11an de Septembro 2015.
  4. "Ball State University". Arkivita el la originalo la 27an de Septembro 2007. Alirita la 15an de Januaro 2022.
  5. Christine Riggle (22a de Marto 2012). How Depression-Era Children Learned About Money. Bloomberg.com. Alirita 25a de Marto 2012.