Nobel-premio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nobel-medalo

Iniciatita laŭ la testamento de 1895 de Alfred Nobel, kiu estis la inventinto de la dinamito, la Nobel-Premio (aŭ Premio de Nobel) (en sveda difinita formo, singularo: Nobelpriset; en norvega: Nobelprisen) estas internacia serio da premioj donataj ĉiujare al la homoj kiuj faris eksterordinaran sciencan malkovron aŭ eksterordinare kontribuis al la socio ekzemple kulture. La premioj estas aljuĝataj de svedaj kaj norvegaj komitatoj. La unua solena ceremonio por enmanigi la premion okazis en la Reĝa Akademio de Muziko en Stokholmo, Svedio, en 1901. La premioj pri fiziko, kemio, fiziologio aŭ medicino, literaturo, kaj paco estis la unuan fojon donataj en 1901.[1]

Komence de 1902, la premiojn formale disdonas la reĝo de Svedio, krom la pacpremio, kiun donas la norvega reĝo en Oslo (Norvegio kaj Svedio estis unio ĝis 1905).

La premio konsistas ĉiujare el ora medalo kun ĉizelita Nobel-portreto, diplomo kaj granda monsumo, nuntempe ĉirkaŭ 10 milionoj da svedaj kronoj (iomete pli ol 1 miliono da eŭroj), kiuj celas ebligi al la gajninto daŭrigi sian laboron aŭ esploron sen la premo de monkolektado. La premio ne estas atribuita postmorte; tamen, se al persono oni atribuis premion kaj mortiĝas antaŭ ricevi ĝin, la premio ankoraŭ validas.[2] Kvankam la averaĝa nombro de premiitoj por premio ege pliiĝis dum la longo de la 20a jarcento, premio ne povas esti kunhavata de pli ol tri personoj.[3]

La diversaj premioj[redakti | redakti fonton]

Nobel-premioj estis donataj ĉiujare ekde 1901 pro atingoj en la jenaj fakoj:

sidejo de la Sveda Akademio en Stokholmo

Inter 1901 kaj 2012, la Nobel-Premioj kaj la Nobel-premio pri ekonomiko estis donitaj 555 fojojn al 856 personoj kaj organizoj. Kelkaj recevis la Nobel-Premion pli ol unu fojon, kaj tio faras totalon de 835 individuoj (791 viroj kaj 44 virinoj)[4] kaj 21 organizoj.

La Pac-Premio estas donita en Oslo, Norvegio, dum la aliaj premioj esras donitaj en Stokholmo, Svedio. La Nobel-Premio estas amplekse konsiderata kiel la plej prestiĝa premio disponebla en la fakoj literaturo, medicino, fiziko, kemio, paco, kaj ekonomiko.[5]

La Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj atribuas la Nobel-Premion en Fiziko, la Nobel-Premion en Kemio, kaj la Nobel-Premion pri Ekonomiko; La Nobela Asembleo ĉe la Karolinska Institutet atribuas la Nobel-Premion en Fiziologio aŭ Medicino; la Sveda Akademio atribuas la Nobel-Premion en Literaturo; kaj la Nobel-Premio pri Paco estas atribuita ne de sveda organizo sed de la Norvega Nobel-Komitato.

En 1968, la Banko de Svedio (Sveriges Riksbank) iniciatis la premion pri ekonomika scienco: tiu premio pri ekonomiko memore al Nobel estas ofte (mis-)nomata Nobel-premio pri ekonomiko. Je tiu tempo, oni decidis ne aldoni pli da premioj en la estonteco.

Vidu ankaŭ la paĝon pri la Sveda Akademio.

Historio[redakti | redakti fonton]

A black and white photo of a bearded man in his fifties sitting in a chair.
Alfred Nobel havis la malagrablan surprizon legi sian propran nekrologon, titolita La komercisto de morto estas morta, en franca gazeto.

Alfred Nobel (Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu ) estis naskita la 21an de oktobro 1833 en Stokholmo, Svedio, en familion de inĝenieroj.[6] Li estis kemiisto, inĝeniero, kaj inventinto. En 1894, Nobel aĉetis la fabrikon Bofors pri fero kaj ŝtalo, kiun li transformis en grava armilara produktejo. Nobel ankaŭ inventis balistiton. Tiu invento estis antaŭaĵo al multaj senfumaj armeaj eksplodaĵoj, kiaj la brita senfuma pulvoro kordito. Kiel sekvo de lia patentaj postuloj, Nobel estis poste engaĝita en malfermita malobservoproceso pri kordito. Nobel amasigis riĉaĵon dum sia vivdaŭro, kun la plej granda parto de lia riĉaĵo el siaj 355 inventoj, el kiuj dinamito estas la plej fama.[7]

En 1888, Nobel estis surprizita legante sian propran nekrologon, titolita La komercisto de morto estas morta, en franca gazeto. Ĉar estis la frato de Alfred, nome Ludvig kiu mortis, la nekrologo estis ok jarojn trofrua. La artikolo mirigis Nobel kaj igis lin timigita pri kiel li estos memorita. Tio inspiris lin por ŝanĝi sian testamenton.[8] La 10an de decembro 1896, Alfred Nobel mortis en sia vilao en San Remo, Italio, pro cerba hemoragio. Li estis 63 jarojn aĝa.

Nobel skribis plurajn testamentojn dum sia vivdaŭro. Li kunmetis la lastan pli ol jaron antaŭ ol li mortis, subskribante ĝin ĉe la Sveda-Norvega-Klubo en Parizo la 27an de novembro 1895.[9][10] Al ĝeneraligita miro, la lasta testamento de Nobel precizigis ke lia riĉaĵo estu uzita por krei serion de premioj por tiuj kiuj donas la "plej grandan avantaĝon pri la homaro" en fiziko, kemio, paco, fiziologio aŭ medicino, kaj literaturo.[11] Nobel testamentis 94% de siaj totalaj aktivoj, 31 milionoj SEK da svedaj kronoj (ĉ. 186 milionoj da usonaj dolaroj, 150 milionoj da eŭroj en 2008), por establi la kvin Nobel-Premiojn.[12] Pro skeptiko ĉirkaŭanta la testamenton, daŭris ĝis 26 aprilo 1897 ke ĝi estis aprobita fare de la Parlamento de Norvegio.[13] La ekzekutistoj de la testamento de Nobel, nome Ragnar Sohlman kaj Rudolf Lilljequist, formis la Nobel Fondaĵon por prizorgi la riĉaĵon de Nobel kaj organizi la disdonon de premioj.[14]

Henri Dunant, unu el la du unuaj ricevintoj de la Pac-premio, kun Frédéric Passy

La instrukcioj de Nobel postulis la kreon de Norvega Nobel-Komitato por premii la Pacpremion, kies membroj estis nomumitaj baldaŭ post kiam la testamento estis aprobita en aprilo 1897. Baldaŭ poste, la aliaj premi-aljuĝadaj organizoj estis indikitaj aŭ establitaj. Tiuj estis Karolinska Institutet la 7an de junio, la Sveda Akademio la 9an de junio, kaj la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj la 11an de junio.[15] La Nobel Fondaĵo etendis sian interkonsenton en gvidlinioj al kiel la premioj devos esti aljuĝitaj; kaj, en 1900, la lastatempe kreitaj statutoj de la Nobel Fondaĵo estis promulgitaj fare de la reĝo Oskaro la 2-a.[11] En 1905, la persona unio inter Svedio kaj Norvegio estis dissolvita. Poste, la Norvega Nobel-Komitato respondecis pri premiado de la pacpremio kaj la svedaj institucioj retenis respondeco por la aliaj premioj.[13]

Diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Por aliaj fakoj, estas premioj, kiujn oni konsideras ekvivalentaj al la Nobel-premio, kiel :

Ekzistas ankaŭ parodio de la Nobel-premio, la Ig-Nobel-Premio, kies nomo estas vortludo en la angla kaj kiu estas premiita ĉiujare mokante ne-refareblajn aŭ ne-refarindajn atingojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Which country has the best brains?, BBC News, 8a oktobro 2010. Kontrolita 6a decembro 2011.
  2. "Montreal-born scientist dies before Nobel honour, CBC News, 3a de oktobro 2011. Kontrolita 3a oktobro 2011.
  3. Evolution of National Nobel Prize Shares in the 20th century.
  4. Nobel Prize Awarded Women. Nobel Prize. Konsultita en la 20a de marto de 2014.
  5. Shalev, p. 8
  6. Levinovitz, p. 5
  7. Levinovitz, p. 11
  8. Golden, , "The Worst And The Brightest, Time, Time Warner, 16a oktobro 2000. Kontrolita 9a aprilo 2010.
  9. Sohlman, p. 7
  10. von Euler, , "The Nobel Foundation and its Role for Modern Day Science, Die Naturwissenschaften, Springer-Verlag, 6a de junio 1981. Kontrolita 21a de januaro 2010.
  11. 11,0 11,1 (5a oktobro 2009)Alfred Nobel's last will and testament. The Local. Alirita 11a de junio 2010.
  12. Abrams, p. 7
  13. 13,0 13,1 Levinovitz, pp. 13–25
  14. Abrams, pp. 7–8
  15. Crawford, p. 1

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abrams, Irwin (2001). The Nobel Peace Prize and the Laureates. Watson Publishing International. ISBN 0-88135-388-4. [1]
  • Crawford, Elizabeth T (1984). The Beginnings of the Nobel Institution – The Science Prizes, 1901–1915 (First ed.). Maison des Sciences de l'Homme & Cambridge University Press. ISBN 0-521-26584-3. [2]
  • Feldman, Burton (2001). The Nobel prize: a history of genius, controversy, and prestige. Arcade Publishing. ISBN 1-55970-592-2. [3]
  • Gribbin, John (1985). In Search of Schrödinger's Cat: Quantum Physics and Reality. Corgi. ISBN 0-552-12555-5.
  • Jones, Brenn (2003). Learning about love from the life of Mother Teresa. PowerKids Press. ISBN 0-8239-5777-2. [4]
  • Levinovitz, Agneta Wallin (2001). Nils Ringertz, ed. The Nobel Prize: The First 100 Years. Imperial College Press and World Scientific Publishing. ISBN 981-02-4664-1. [5]
  • Leroy, Francis (2003). A century of Nobel Prizes recipients: chemistry, physics, and medicine. CRC Press. ISBN 0-8247-0876-8. [6]
  • Pais, Abraham (1983). Subtle Is the Lord: The Science and the Life of Albert Einstein (3a eld.). Oxford University Press. ISBN 0-19-520438-7. OCLC 8195995. [7]
  • Shalev, Baruch Aba (2005). 100 years of Nobel prizes (Third ed.). The Americas Group. ISBN 978-0-935047-37-0. [8]
  • Sohlman, Ragnar (1983). The Legacy of Alfred Nobel – The Story Behind the Nobel Prizes. The Nobel Foundation.
  • Söderlind, Ulrica (2010). The Nobel Banquet. World Scientific Publishing. [9]
  • Wilhelm, Peter (1983). The Nobel Prize. Springwood Books. ISBN 978-0-86254-111-8. [10]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]