Otto Hahn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Otto Hahn, 1938

Otto HAHN [oto han] (naskiĝis la 8-an de marto 1879 en Frankfurto-ĉe-Majno; mortis la 28-an de julio 1968 en Göttingen) estis germana kemiisto. Li malkovris la nuklean fendadon kaj pro tio ricevis la Nobel-Premion pri kemio en 1944.

Post abiturientiĝo Otto Hahn en 1897 ekstudis kemion en la universitato de Marburg. Dum siaj studoj li dum unu jaro laboris ĉe Adolf von Baeyer en la universitato de Munkeno. En 1901 li doktoriĝis pri temo el organika kemio. Post sia militservo li dum kelka tempo laboris kiel asistanto en la universitato de Marburg.

Otto Hahn volis labori en la industrio. Tial kaj por plibonigi siajn lingvosciojn li en 1904 fariĝis kunlaboranto de William Ramsay en la universitato de Londono. Tie li laboris pri radiokemio, tiam nova scienca kampo. Dum li eksperimentis per saloj de radiumo li malkovris en 1905 tiel nomatan radiotorion (torion 228). Li supozis, ke temis pri nova kemia elemento, sed fakte temis pri nova izotopo de la konata elemento torio. Tamen la nocio izotopo tiam ankoraŭ ne ekzistis. En aŭtuno 1905 li transloĝiĝis al Montrealo por labori ĉe Ernest Rutherford en la universitato de McGill.

En 1906 li revenis al Germanio kaj fariĝis kunlaboranto de Emil Fischer en la universitato de Berlino; en 1907 li habilitaciis. Fine de 1907 li ekkonis la aŭstran fizikistinon Lise Meitner ĵus venintan de Vieno al Berlino. Ekde tiam ili dum 30 jaroj kunlaboris. En 1910 li fariĝis profesoro, en 1912 li fariĝis sekciestro en Kaiser-Wilhelm-Institut pri kemio en Berlino. De 1928 ĝis 1945 li estis direktoro de la instituto.

Dum la unua mondmilito Otto Hahn devis militservi en speciala taĉmento, kiu evoluigis kemiajn armilojn kaj kies estro estis Fritz Haber. En 1917/1918 li kaj Lise Meitner izolis longdaŭran radioaktivaĵon, kiun ili nomis protaktinio.

Kun Lise Meitner kaj Fritz Straßmann li daŭrigis la esplorojn de Enrico Fermi, kiu bombardis uranion per neŭtronoj. Ĝis 1939 la sciencistoj kredis, ke tiel ekestas elementoj pli pezaj ol uranio. Tamen li kaj Straßmann en 1938 ili post tia bombardo trovis spurojn de bario. En 1939 ili informis la publikon pri tio, ke ili fendis uranion kaj tiel estigis malpli pezajn elementojn. Iom poste Lise Meitner, kiu en 1938 devis pro sia juda deveno fuĝi al Svedio, eltrovis teorian klarigon. Pro liaj esploroj pri nuklea fendado la Sveda Akademio de la Sciencoj aljuĝis al li en 1944 la Nobel-Premion pri kemio, kiun li ricevis en 1946, post la fino de la dua mondmilito.

Post la faligo de atombomboj al Hiroŝimo kaj Nagasako Otto Hahn pledegis kontraŭ la uzu de nuklea energio por militaj celoj. De 1948 ĝis 1960 li estis prezidanto de Max-Planck-societo.