Vajmara Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Germana Regno
(Vajmara Respubliko)
Origina nomo Deutsches Reich
(Weimarer Republik)
 Germana Imperiestra Regno 19181933 Nazia Germanio 
Flago-de-Germanio.svg
flago
Wappen Deutsches Reich (Weimarer Republik).svg
blazono
Geografio
Karte des Deutschen Reiches, Weimarer Republik-Drittes Reich 1919–1937.svg
Landoj de la Vajmara Respubliko; blue markita estas la plej granda el ili, Prusio.
Ĉefurbo:
Areo:
468 787 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
62 411 000 (en 1925)
Ŝtat-strukturo
federacia duonprezidenta respubliko kun 18 landoj
Mark (1876–1923)
Reichsmark (1924–1933)
Estiĝo:
novembro 1918
Pereo:
januaro 1933
Antaŭaj ŝtatoj:
Germana Imperiestra Regno Germana Imperiestra Regno
Postsekvaj ŝtatoj:
Nazia Germanio Nazia Germanio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

Vajmara Respubliko estas nomo de la germana respubliko, kiu en februaro 1919 rezultis el la novembra revolucio de 1918 kaj ekzistis ĝis 1933. Oficiale la lando daŭre nomiĝis Germana Regno (Deutsches Reich).

Oni konsideras la respublikon la unua demokratia ŝtato en Germanio. Ĝi havis federacian strukturon kun 18 landoj. La Vajmara Konstitucio difinis registaran sistemon miksan inter prezidanta kaj parlamenta sistemoj.

La ĉefurbo de la respubliko estis Berlino, kie sidis la registaro kaj kunvenis la parlamento (Reichstag). La nomo de la respubliko deriviĝas de la urbo Vajmaro, en kiu kunvenis la konstituci-dona nacia asembleo.

La karakteron de la respubliko forte influis la ĵusa unua mondmilito, en kiu Germanio malvenkis, kaj la traktato de Versailles. La disfalon de la respubliko en 1933, kiu markas la fortiĝon de nacisocialismo, oni ligas interalie al la dissplitiĝo de la povo en la multfrakcia parlamento.

La konstitucio de la postmilita Germanio provis eviti la kredatajn aŭ verajn fuŝojn de la Vajmara Konstitucio, ekzemple plifortigis la rolon de la parlamento kaj ebligis malelekton de registarestro nur elektante samtempe novan.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oktobraj reformoj kaj novembra revolucio 1918[redakti | redakti fonton]

Ekde aŭgusto 1918 la germana armeo en Francio kaj Belgio devis malrapide retiriĝi. La germana armeestraro informis al la surprizita registaro je la 29a de septembro pri la senespera situacio. Ĝi volis ke la registaro enhavu ankaŭ ministrojn de tiuj partioj, kiuj en 1917 postulis pac-intertraktadojn sen la celo aneksii teritoriojn. La nova registaro intertraktadu pri armistico kun Usono, surbaze de la programo («14 punktoj») de prezidento Wilson el januaro 1918.

Pro manko de alternativo la registaro plenumis la postulojn de la armeestraro. Je la 3a de oktobro la senpartia, sed liberala princo Max von Baden kreis registaron kun reprezentantoj de la katolika partio Zentrum, la maldekstraj liberaluloj kaj la socialdemokrata partio SPD. Ankoraŭ en oktobro la nova registaro sukcesis intertraktadi kun Usono, kiu estis konsiderata la plej potenca inter la malamikaj ŝtatoj. La germana konstitucio estis reformita, tiel ke la kanceliero (la ĉefministro) bezonis la konfidon de la parlamento. La demokratiiĝo de Germanio estis plenumita, en la formo de parlamenta monarkio.[1]

Philipp Scheidemann de SPD alparolas la popolon el fenestro de la kancelierejo, 9a de novembro 1918.

Sed fine de oktobro 1918 la estroj de la germana mararmeo volis ankoraŭ sendi la mararmeon kontraŭ Anglion, por subiĝi en maniero konsiderata «heroa». La marsoldatoj malkonsentis kaj ribelis; el norda Germanio la ribelo pluiris suden kaj atingis la 9an de novembro la ĉefurbon Berlino (novembra revolucio). Max von Baden timis ke okazos perforta revolucio kiel en la antaŭa jaro en Ruslando. Tial li devigis la imperiestron Vilhelmo abdiki kaj transdonis la kancelierecon al la socialdemokrato Friedrich Ebert. Ankaŭ Ebert estis kontraŭ revolucio kaj volis moderan, pacan politikan evoluon.

Philipp Scheidemann, alia elstara socialdemokrato, samtage proklamis la respublikon, por esti pli frua ol la radikaluloj, la komunistoj. Ebert riproĉis tion al li, ĉar laŭ Ebert ne Scheidemann, sed Nacia Asembleo decidu pri la formo de la ŝtato. Sed ĉar la imperiestro fuĝis al Nederlando kaj ankaŭ la aliaj germanaj princoj estis abdikitaj, estis tamen klare ke Germanio pluekzistos kiel respubliko.[2]

La registaro de Ebert, de 10a de novembro 1918 ĝis la 13a de februaro 1919, nomiĝis «Konsilio de la Popolkomisiitoj», ĉar esprimoj kiel registaroministro estis konsiderataj tro «burĝaj». En la komenco la Konsilio enhavis tri moderajn kaj tri radikalajn socialdemokratojn (la lastajn de la Sendependa Socialdemokrata Partio, USPD). Post kiam la Konsilio defendis la ŝtaton helpe de la armeo kontraŭ radikalaj ribeloj, la USPD-anoj forlasis proteste la Konsilion. La plej grava decido de la Konsilio estis voki por baloti la Nacian Asembleon en januaro 1919.

Nacia Asembleo kaj konstitucio[redakti | redakti fonton]

En Berlino la situacio similis al enlanda milito. Tial la deputitoj por la Nacia Asembleo kunvenis en Vajmaro, en la centra-germana regiono Turingio. Komence oni pensis pri Erfurto, sed Vajmaro estis pli facile defendebla en kazo de neceso. Cetere Vajmaro havis grandan kulturan valoron por Germanio pro Goethe kaj Schiller, kio estu signalo ankaŭ al eksterlando.[3]

La socialdemokratoj (SPD) kaj la maldekstraj liberaluloj (DDP) estis ricevintaj multe da voĉoj, kompare al antaŭaj kaj postaj balotoj. Same kun la katolika partio ili formis la Vajmaran Koalicion, kvankam ĝi ne estis la plej ofta aŭ plej tipa koalicio de la epoko. Ekde la komenco en februaro 1919 ĝis la balotoj en junio 1920 la Nacia Asembleo servis ankaŭ kiel provizora parlamento kaj elektis Ebert la unuan Regnan Prezidanton. Ĝi estis la unua germana parlamento en kiu sidis ankaŭ virinoj.

La konstitucio de la 11a de aŭgusto 1919 estis unu el la plej modernaj konstitucioj de la mondo. Plej grava aŭtoro estis la liberalulo Hugo Preuß.[4] La imperiestro estis anstataŭigita per Regna Prezidanto, kiu estis elektita de la popolo por sep jaroj kaj ricevis la potencon por defendi la respublikon en krizaj tempoj. La parlamento, la Reichstag, havis tamen la rajton maligi farojn de la prezidanto. La registaro ekzemple estis nomumita de la prezidanto, sed la parlamento povis devigi la registaranojn abdiki.

Traktato de Versajlo[redakti | redakti fonton]

Teritorioj kiujn Germanio perdis
1. Norda Ŝlesvigo: al Danio
2. Posen (provinco) en Okcidenta Prusio (plejparte): al Pollando
3. Libera Urbo Dancigo
4. Memellando: sub regado de la Ligo de Nacioj, en 1923 aneksiita de Litovio
5. Orienta Supra Silezio: al Pollando
6. Hluĉinio: al Ĉeĥoslovakio
7. Alzaco-Loreno: al Francio
8. Eupen kaj Malmedy: al Belgio
Ne indikita sur la mapo
1. Sar-teritorio: dum 15 jaroj sub regado de la Ligo de Nacioj, en la franca doganejo
2. Ĉiuj germanaj kolonioj

Jam la 11-an de novembro 1918 komisio sub la maldekstra katoliko Matthias Erzberger subskribis la armisticon kun la aliancaj potencoj (precipe Francio, Britio kaj Usono). En junio 1919 la Nacia Asembleo konfrontiĝis kun la postuloj pri paco:

  • Germanio estis nomata la sola kulpanto pri la milito kaj devis pagi por ĉiuj kostoj de la milito. La germana posedaĵo en eksterlando estis forprenita, kaj dum kvin jaroj Germanio devis al la venkintoj doni grandajn avantaĝojn en la interŝtata komerco (principo de plej granda favorigo).
  • Germanio perdis dek tri procentojn de la teritorio kaj dek procentojn de la loĝantaro (precipe, sed ne nur negermanoj). Germanio perdis ankaŭ siajn koloniojn.
  • La germana armeo devis esti malpligrandigita al 100.000 anoj (do multe malpli ol Francio aŭ Pollando havis) kaj ne rajtis posedi certajn armilojn, ankaŭ ne aviadilojn. Kelkaj teritorioj de Germanio ne rajtis surhavi germanajn soldatojn aŭ fortikaĵojn.
  • Rejnlando, do Germanio maldekstre de la rivero Rejno, estis okupata de aliancaj trupoj, kelkaj partoj por kvin, aliaj por dek kaj aliaj por dek kvin jaroj.

Tiu Traktato de Versajlo estiĝis sen intertraktadoj kun Germanio, kaj la germana delegitaro en Versajlo estis traktata intence humilige (siaflanke, la germana ministro pri eksteraj aferoj kondutis intence ofende dum sia vizito).[5]. Tamen Germanio devis subskribi la traktaton, por eviti ke aliancaj trupoj okupos tutan Germanion.

En Germanio la traktato estis akceptita eksterordinare negative, precipe la aserto ke Germanio estu la sola kulpanto pri la milito. Malgraŭ ĉiuj fortaj postuloj la traktato signifis ke Germanio restis ekzisti kiel unueca lando kaj post iom da tempo povis fariĝi denove granda potenco[6], komparebla kun Francio kaj Britio.

Krizaj jaroj 1919-1923[redakti | redakti fonton]

Handikapito el la Unua Mondmilito, Berlino 1923

La juna respubliko havis multe da problemoj dum la unuaj kvar jaroj. Ĝiaj malamikoj estis:

  • La komunistoj de la Kommunistische Partei Deutschlands, kiuj estis subtenataj de Sovetunio kaj volis fari el Germanio komunistan diktatorecon. En 1919, 1921 kaj 1923 ili provis loke aŭ tutlande akiri la potencon.
  • Dekstraj radikaluloj de malsama ideologia deveno, inter ili Adolf Hitler, kiu en 1923 en Bavario volis puĉi (Hitler-puĉo). Agoj de dekstre-radikalaj sekretaj grupoj estis la atencoj kontraŭ la eksa ministro pri financoj Matthias Erzberger kaj ministro pri eksteraj aferoj Walther Rathenau.
Berlino 1920: Soldatoj de la Kapp-puĉo kun afiŝ-tuko antaŭ la registara centro: : Haltu! Kiu pluiros mortpafiĝos.
  • Ankaŭ kelkaj el la anoj de la malnovaj elitoj montriĝis radikalaj, kaj parte kunlaboris kun la maldekstraj radikaluloj. En 1920 oficiroj kaj soldatoj reagis al sia elposteniĝo per la Kapp-puĉo. Danke al la malemo de la ŝtatoficistoj, kunlabori kun la puĉistoj, la puĉo estis ĉesigita post mallonge da tempo. Sed ĝi montris ke la malamikoj de la respubliko havis multe da anoj. Precipe la konservativa DNVP, sed parte ankaŭ la dekstre-liberala DVP subtenis la puĉistojn aŭ havis almenaŭ neklaran sintenon.[7]
  • En la okupata Rejnlando separatistoj volis fondi memstarajn ŝtatojn, kun subteno de la francaj okupantoj.
  • Alia loka problemo estis polaj naciistoj, kiuj precipe en la etne pridisputata Supra Silezio estis aktivaj.

La ĝenerala, ankaŭ ekonomia krizo eksplodis en 1923. Germanio, laŭ aserto de alianca komisio, ne liveris sufiĉe da ligno kaj karbo por pagi siajn ŝuldojn rilate al la milito (reparacioj). Tial Francio kaj Belgio sendis trupojn en la Ruhr-regionon por forpreni karbon rekte. La regna registaro reagis per pasiva rezistado: Ŝtatoficistoj kaj ministoj ne rajtis kunlabori kun la okupanto, sed ricevis siajn salajrojn de la registaro.

Okupado kaj rezistado pligrandigis la germanan inflacion: La registaro pagis en enlando per nove presitaj monbiletoj. En novembro 1923 unu usona dolaro kostis unu bilionon da markoj. Tiutempe la nova registaro sub Gustav Stresemann jam ĉesis la pasivan rezistadon. La monato novembro de 1923 kun siaj komunistaj ribeloj kaj la (sensukcesa) Hitler-puĉo vidis la kulminon, sed ankaŭ jam la supervenkon de la krizo. Regna Prezidanto Ebert transdonis en la nokto al 9a de novembro (kvin jarojn post la revolucio) diktatorecan plenpovon al armeestro Hans von Seeckt, kiu estis malamiko de la respubliko, sed lojale subpremis puĉoprovojn kaj redonis la potencon en februaro.[8]

La jaroj 1923-1929[redakti | redakti fonton]

Gustav Stresemann en 1926 ĉe la Ligo de Nacioj en Ĝenevo.

Relativa ekonomia bonfarto, relativa politika stabileco kaj relative bona rilato kun la okcidenta eksterlando estis tipaj por la jaroj 1923-1929. Oni nomas ilin ankaŭ erao Stresemann, pro la dekstre-liberala Stresemann, tiutempe ministro pri eksteraj aferoj kaj entute la plej influhava politikisto. Stresemann apartenis al la maldekstra parto de sia partio kaj jam en la milito estis por parlamentigo de la registara sistemo, sed lia reputacio ĉe la demokratiaj partioj suferis pro tio ke dum la milito li postulis aneksiojn por la sekureco de Germanio. Nun Stresemann estis forta kolono de la respubliko kaj akiris ankaŭ en la eksterlando, eĉ en Francio, multe da admiro.

Danke al la Dawes-plano de 1924 la pagado de la germanaj ŝuldoj estis parte reguligita, la valuto estis sana denove, kaj usona kapitalo enfluis la landon.

Sur la tereno de eksteraj rilatoj plej menciinda estas la Traktato de Locarno el 1925: La aktuala landlimo inter Germanio unuflanke kaj Francio kaj Belgio aliflanke estis garantiita, kaj de Britio kaj de Italio. Tio protekstis Francion kaj Belgion kontraŭ germana invado kiel en 1914, kaj Germanion kontraŭ Franc-Belga invado kiel en 1923. Rilate al la landlimoj kun siaj orientaj najbaroj, Germanio subskribis ke ĝi ne provos ŝanĝi tiujn landlimojn perforte.

La Traktato de Locarno liberigis la vojon al germana aliĝo al la Ligo de Nacioj. Tiu organizaĵo starigita en 1920 faru la mondon sekura. Ĝi batalu milite, politike kaj ekonomie kontraŭ agresanta ŝtato. Germanio hezitis aliĝi ĉar ĝi, pro la devigita malarmiĝo, ke timis partopreni tiajn agadojn (praktike, ĝi ne volis subteni Pollandon kontraŭ sovetan atakon). Post franc-brita konfirmo, ke Germanio ne devos partopreni tion, kaj post la solvo de kelkaj malpli grandaj problemoj Germanio en oktobro 1926 povis aliĝi.[9]

La komunista Ligo de Ruĝfrontaj Batalantoj marŝas tra Berlino-Wedding, 1927.

Ankaŭ en la erao Stresemann la ĉefaj problemoj de Germanio restis la samaj. La politika ekstremismo pluekzistis, Rejnlando estis okupata ĝis 1929/1930, kaj la relativa bonfarto baziĝis sur eksterlanda kapitalo kiu estis pruntita nur por mallongaj tempoj. Germanio konsistis ankoraŭ por du trionoj el Prusio, kio malfaciligis vere federaciisman sistemon. La granda nombro de partioj en la parlamento malfaciligis formi stabilajn registarojn.

La problemo de la germanaj ŝuldoj (la reparacioj) estis ankoraŭ ne solvita, kaj Germanio estis tro malforta por defendi sin kontraŭ atako de ekstere. Por malhelpi la lastan, la germana armeo kontruis sekretajn trupojn, la tiel nomatan Nigran Regnan Armeon. Eĉ la plej multaj registaranoj apenaŭ sciis pri la ekzisto aŭ grandeco de la trupoj.

En februaro 1925 mortis Regna Prezidanto Ebert. En la dua rondo de la voĉdonado venkis la senpartia generalo Paul von Hindenburg. Li estis konservativa 77-jarulo subtenata de rondoj kiuj volis restarigi la politikan situacion de antaŭ 1914. Tamen, li seniluziigis tiujn rondojn kaj taksis serioza sian ĵuron sur la konstitucion. En 1932, je sia reelektiĝo, Hindenburg do ne plu estis subtenata de siaj malnovaj anoj.

Denova krizo ekde 1930[redakti | redakti fonton]

Mizero en Germanio: Soldatoj de la Vintro-Helpo disdonas nutraĵojn al malriĉaj infanoj, decembro 1931.

La Granda depresio ekde 1929 transiris malrapide de Usono al Eŭropo. Usonaj pruntedonoj estis reprenitaj el Germanio, la senlaboreco kreskis, kaj politikaj ekstremistoj povis pligrandigi siajn anarojn.[10] Okaze de la parlamentaj balotoj de septembro 1930 la nacisocialistoj akiris 18,2 procentojn, la komunistoj plibongis sin al 13,1 procentoj.

Jam en marto 1930 la granda koalicio estis malsukcesinta. La kabineto sub la socialdemokrato Hermann Müller, ekde 1928, estis fakte ne vera koalicio, la partoprenantaj partioj ne sentis sin devigataj subteni la kabineton. Precipe inter socialdemokratoj kaj dekstraj liberaluloj la malinterkonsentoj estis grandaj. Fine la kabineto disfalis pro malinterkonsento pri malgranda plialtigo de la kontribuoj al la asekuro por senlaboreco.[11]

La nova kanceliero (ĉefministro) Heinrich Brüning, de la dekstra parto de la katolika Zentrum-partio, kreis kabineton kun malplimulto en la parlamento: sia propra partio, la du liberalaj partioj kaj aliaj burĝaj partioj. Por ke ĝi povu regadi oni elpensis agi pere de artikolo 48 de la konstitucio. Tiu artikolo donis al la Regna Prezidanto la rajton, okaze de katastrofaj kazoj agadi per dekretoj. Kiam Brüning por grava leĝo ne trovis subtenon en la parlamento, li lasis realigi ĝin per la prezidanto kiel dekreto. Tiu sistemo tamen ne funkciis sen subteno de la socialdemokratoj: La parlamento povis nuligi dekreton. Tion provis la ekstremistoj, sed la socialdemokratoj timis ke post falo de Brüning sekvos diktaturo. Fakte Brüning, pro sia politiko de ŝparado, estis tre nepopulara.

La sistemo de Brüning estas nomata Präsidialkabinett (kabineto de la prezidanto), ĉar ĝi estis tre dependa de la kunlaboro de la prezidanto. Laŭ multaj vidpunktoj ne multo ŝanĝiĝis, ĉar jam dum la 1920-aj jaroj ofte regis burĝa kabineto sen plimulto sed kun subteno de la socialdemokratoj en la parlamento. Sed la instrumento de dekretoj donis malbonan ekzemplon kaj subfosis la parlamentan sistemon.

En marto/aprilo 1932 okazis denove baloto por Regna Prezidanto. Hindenburg estis persvadita de Brüning kandidatiĝi denove. La demokrataj partioj alvokis reelekti Hindenburg, ĉar ili timis ke alie la nacisocialista kandidato Adolf Hitler venkos. Hindenburg venkis per 53,1 procentoj kontraŭ la 36,7 procentoj de Hitler. Sed mallonge poste Hindenburg senpostenigis Brüning, pro diversaj kialoj. Li volis pli dekstran regadon kaj malŝatis ke li estis reelektita de katolikoj kaj socialdemokratoj, dum liaj konservativaj malamikoj (grandparte) subtenis Hitleron.[12]

Rijkskanselier Franz von Papen (maldekstr), kun sia ministro de eksteraj aferoj Konstantin von Neurath, kiu poste same servos sub Hitler.

Nova ĉefministro fariĝis, la 1an de junio 1932, Franz von Papen, malgrava politikisto de la Zentrum. Mallonge poste li fakte forlasis sian partion, por esti pli frua ol la elĵetiĝo. Papen estis politike malmulte kapabla kaj agadis kun multe da memfido, kun parlamenta subteno nur de la konservativa DNVP (kiu jam perdis multe da siaj moderaj membroj en la antaŭaj jaroj). Ĉar ankaŭ la socialdemokratoj ne volis helpi al lia kabineto de senpartiaj konservativuloj, li lasis nove elekti la parlamenton. En julio la nacisocialistoj duobligis sian voĉojn al 37,3 procentoj.

Nacisocialistoj kaj komunistoj havis komune absolutan plimulton en la parlamento; sistemo en la maniero de Brüning ne plu eblis entute. La socialdemokratoj subtenis esprimon de malfido kontraŭ la registaro de Papen. Por gajni tempon Papen denove lasis elekti la parlamenton, kaj en novembro 1932 la voĉoj por la nacisocialistoj iomete malplimultiĝis. Sed la principa problemo restis la sama. Kiam kunvenos la parlamento denove, ĝi denove esprimos malfidon por eloficigi la registaron.

Komence de decembro 1932 Kurt von Schleicher fariĝis ĉefministro. La generalo jam dum la antaŭaj jaroj estis tre influhava politikisto en la fono. Li plirapidigis la falon de Brüning kaj ankaŭ estis ŝovinta Papen antaŭen. Nun li mem devis gvidi la registaron. Li provis, pere de sindikatoj kaj la maldekstra parto de la nacisocialista partio, fari ke socialdemokratoj kaj nacisocialistoj subtenu la registaron. Tio ne havis sukceson. Jen Schleicher proponis al Hindenburg dumtempan diktaturon, per dissolvo de la parlamento sen novaj balotoj. Ĝis eble aŭtuno 1933 li atendis releviĝon de la ekonomio. Sed jam antaŭe Papen proponis tion, kaj tiam Schleicher, kiu volis forigi Papen, asertis ke tia diktaturo kaŭzos enlandan militon. Krom enlandan militon Hindenburg timis ankaŭ ke la ŝtata tribunalo kondamnos lin pro lezo de la konstitucio.

Hitler kaj la falo de la respubliko[redakti | redakti fonton]

Jam ekde 1930 ekzistis planoj, de Schleicher kaj ankaŭ Brüning, lasi la nacisocialistojn partopreni en la registaro. Ili volis uzi la anaron, kiun Hitler subite akiris, por siaj propraj celoj plidekstrigi la politikan sistemon. Sed Hitler volis partopreni registaron kun Zentrum, DNVP kaj aliaj burĝaj partioj nur se li mem fariĝos ĉefministro. Tion la aliaj politikistoj, kaj ankaŭ Hindenburg, ne akceptis. Tiuj planoj tamen estas klarigo por tio ke Brüning kaj liaj posteuloj ne konsekvence batalis kontraŭ la nacisocialistoj.

Nacisocialistoj provas humiligi la antaŭan ministroprezidanton de Oldenburgio, Bernhard Kuhnt. Ili transportas la socialdemokraton al deviga laboro, 9an de marto 1933.

Papen elpensis kiel li tamen ankoraŭ povos krei koalicion kun la nacisocialistoj kaj tiumaniere reakiri altan politikan oficon. Li volis akcepti Hitler kiel ĉefministron, sub la kondiĉo ke li mem samtempe fariĝos vicĉefministro. Li kredis ke povos kontroli Hitler havante la konfidon de Hindenburg. En la kabineto de Hitler, kiu ekoficis la 30an de januaro 1933, sidis krom Hitler nur du nacisocialistoj.[13] Kiel vera ĉefo de la kabineto multaj taksis la tre dekstran DNVP-partiprezidanton Alfred Hugenberg. Multaj kredis ke Hitler, kiel helpanto de la konservativuloj, eltenos nur kelkajn monatojn.

Jam en februaro Hitler lasis per dekretoj de Hindenburg abolicii gravajn civitanajn rajtojn (inter alie post la incendio de la parlamento). Lia plej granda paŝo al diktatoreco estis la rajtiga leĝo de 23a de marto: Per manipulado kaj minaco kun perforto li ricevis du-trionan parlamentan plimulton por tiu leĝo. Ĝi rajtigis al la tiam aktuala registaro mem decidi pri leĝoj.[14] En tiu tempo kontraŭuloj de la nacisocialistoj estis jam persekutataj. En junio/julio ĉiuj partioj, krom la nacisocialista, estis malpermesitaj.[15] Certa plenumo de la «preno de la potenco» estis dekreto de aŭgusto 1934: Post la morto de Hindenburg Hitler transprenis la povojn de la Regna Prezidanto, anstataŭ lasi elekti novan.

Postrigardo[redakti | redakti fonton]

La dek kvar jaroj de la Vajmara Respubliko staras inter la duondemokratia imperio antaŭ 1919 kaj la nacisocialista regado de 1933-1945. Oni do ofte konsideras ilin aŭ apendico de la unua aŭ simpla antaŭa historio de la lasta. La historiografio estas ŝarĝata de la demando kiel la diktatoreco de Hitler fariĝis ebla, kaj la politiko post 1945 provis malebligi novan diktaturon.

En la dua mondmilito kaj jam pli frue fariĝis kutimo en la okcidento vidi la germanan historion kiel rektan linion de Luther pere de Bismarck al Hitler. Tiuj «krudaj provoj» klarigi la germanan historion malsukcesis, klarigas historiistino Marie-Luise Recker.[16] En la lasta tempo oni ofte taksas la Vajmaran Respublikon pli pozitiva ol en la 1950aj aŭ 1970aj jaroj. Bernd Braun rilate al ekspozicio pri la kancelieroj atentigis pri iliaj grandaj meritoj dum malfacilaj tempoj.[17]

La Vajmara Respubliko devis batali kontraŭ multe da ankoraŭ ne solvitaj problemoj el la imperia epoko. Oni disputis pri la senreligiigo de la lernejoj, pri la estonta formo de Prusio kaj la ekonomia-politika situacio en la oriento de Germanio. Tamen la regnaj registaroj povis ankoraŭ multan realigi. La regna financa reformo faris la regnon finance sendependa de la regionaj ŝtatoj, la regna fervoja reformo unuecigis kaj ŝtatigis la fervojon, kaj en 1927 estis enkondukita asekuro pri senlaboreco. Preskaŭ ĉiuj diskriminaciaj reguloj de la Traktato de Versajlo estis forigitaj jam antaŭ 1933, fine de 1932 Francio kaj Britio deklaris eĉ ke Germanio estu principe samrajta en militaj aferoj.

En Federacia Respubliko Germanio (ekde 1949) la memoro pri la Vajmara Respubliko estis uzata por pravigi politikajn strukturojn. Ekzemple la rolo de la Federacia Prezidanto estis limigita ĉar laŭaserte la Regna Prezidanto havis tro multe da potenco. Referendumoj ne okazas ĉar dekstraj kaj maldekstraj ekstremistoj misuzis tiun instrumenton por ilia propagando. Je la alia flanko oni severe punas ofendon de la kapo de la ŝtato, rememorante kiel malfacilis al Ebert defendi sin kontraŭ dekstre ekstremista propagando. Rerigardante al la fino de la Vajmara Respubliko, la Federacia Respubliko konsideras sin wehrhafte Demokratie, demokratio kiu scias defendi sin.

Kulturo kaj arto[redakti | redakti fonton]

La riĉa kultura vivo el la imperio daŭriĝis en la respubliko. Novaj estis inter alie ideologiaj influoj kaj ankaŭ teknikaj ebloj. Filmoj fariĝis pli longaj ekde ĉirkaŭ 1918 kaj ricevis ekde 1927 ankaŭ sonon. Unu el la plej konataj kaj ankoraŭ ŝatataj sonfilmoj el la Vajmara Respubliko estis la muzikaĵo Die Drei von der Tankstelle (La trio de la benzinejo, 1930), inter alie kun Willy Fritsch kaj Heinz Rühmann kiuj estis grandaj steluloj en la Hitler-epoko kaj en la Federacia Respubliko. Aliaj aktoroj kiel Peter Lorre devis fuĝi post 1933.

Unu el la plej multekostaj filmoj en tiu epoko estis la scienc-fikcia Metropolis (1927) de Fritz Lang, la faranto de M - eine Stadt sucht ihren Mörder (M - urbo serĉas sian murdiston, 1930). Filmkonantoj rememoras eksperimentaĵojn kiel Das Cabinett des Dr. Caligari (La kabineto de d-ro Caligari, 1920) aŭ la klasikan hororfilmon Nosferatu (1922). Nova estis cetere la radio, en Germanio unuafoje dissendita el Königs Wusterhausen el Berlino je la 22a de decembro 1920.

Gerhart Hauptmann estis dum la Vajmara Respubliko la plej respektata aŭtoro, kvankam liaj plej gravaj verkoj estis jam historio. Konataj kaj ankoraŭ legataj aŭtoroj estas la fratoj Thomas Mann kaj Heinrich Mann, inter la aŭtoroj de infanlibroj menciindas Erich Kästner (Emil und die Detektive) kaj Waldemar Bonsels (Die Biene Maja). Multaj aŭtoroj estis allogataj de la komunista partio, kiel Bertolt Brecht, Lion Feuchtwanger kaj Kurt Tucholsky. Dekstra aŭtoro (kvankam ne nacisocialisto) estis ekzemple Ernst Jünger kun siaj rememoroj pri la milito.

Regantoj[redakti | redakti fonton]

La Regna Prezidanto estis la ĉefo de la ŝtato, la kanceliero ĉefo de la registaro. Regna Prezidanto Ebert estis ankoraŭ elektita pere de Nacia Asembleo en 1919 kaj en 1922 per la parlamento por mallongaj daŭroj. La unua vera laŭkonstitucia elektiĝo okazis en 1925, kun la venko de Hindenburg. Dum Ebert ankoraŭ estas multe aprezata (ne nur ĉe socialdemokratoj), Hindenburg estas konsiderata tiu kiu komence difamigis la respublikon kaj fine faris Hitler kanceliero kaj nenion faris kontraŭ ties diktatoreco.

El la dek du kancelieroj inter la Konsilio de Popolkomisiitoj de Ebert kaj la ekregado de Hitler, la plej konata nuntempe estas Gustav Stresemann (1923). Tamen plej longe regis lia posteulo Wilhelm Marx.

Prezidentoj[redakti | redakti fonton]

Ofica tempo Nomo Rimarkigo
19191925 Friedrich Ebert
1925 Walter Simons vicule
19251934 Paul von Hindenburg

Regnaj Kancelieroj[redakti | redakti fonton]

Ofica tempo Nomo Kabineto Koalicio
1919 Philipp Scheidemann Kabineto Scheidemann SPD / Zentrum / DDP
19191920 Gustav Bauer Kabineto Bauer SPD / Zentrum / DDP
1920 Hermann Müller Kabineto Müller 1 SPD / DDP
19201921 Konstantin Fehrenbach Kabineto Fehrenbach Zentrum / SPD / DDP
19211922 Joseph Wirth Kabineto Wirth 1
Kabineto Wirth 2
Zentrum / DDP / DVP
Zentrum / DDP / DVP
19221923 Wilhelm Cuno Kabineto Cuno Zentrum / DDP / DVP / BVP
1923 Gustav Stresemann Kabineto Stresemann 1
Kabineto Stresemann 2
DVP / SPD / Zentrum / DDP
DVP / Zentrum / DDP / SPD
19231925 Wilhelm Marx Kabineto Marx 1
Kabineto Marx 2
Zentrum / DDP / DVP / BVP
Zentrum / DDP / DVP
19251926 Hans Luther Kabineto Luther 1
Kabineto Luther 2
Zentrum / DVP / BVP
Zentrum / DDP / DVP / BVP
19261928 Wilhelm Marx Kabineto Marx 3
Kabineto Marx 4
Zentrum / DDP / DVP / BVP
Zentrum / DNVP / DVP / BVP
19281930 Hermann Müller Kabineto Müller 2 SPD / Zentrum / DVP / DDP / DVP / BVP
Zentrum
19301932 Heinrich Brüning Kabineto Brüning 1
Kabineto Brüning 2
prezidenta kabineto
prezidenta kabineto
1932 Franz von Papen Kabineto Papen prezidenta kabineto
19321933 Kurt von Schleicher Kabineto Schleicher prezidenta kabineto

Politikaj partioj[redakti | redakti fonton]

En Germanio politikaj partioj ekzistas ekde la 1860-aj jaroj, kun certaj antaŭaj organizaĵoj. En la Vajmara Respubliko ili, pere de la parlamento, ne nur estis parto de la leĝdona potenco, sed decidis ankaŭ pri la kunmetado de registaroj.

La grandaj partioj Zentrum, socialdemokratoj (SPD) kaj du liberalaj partioj el la imperio pluekzistis, parte sub aliaj nomoj (la maldekstraj liberaluloj de FVP fariĝis DDP, la dekstraj liberaluloj de la Naciliberala Partio fariĝis DVP). La du konservativaj partioj kuniĝis en la Germannacia Popolpartio. Ĝi ne akceptis la rolon esti modera, granda dekstra partio sed batalis kontraŭ la respubliko, precipe sub ĝia prezidanto Alfred Hugenberg (ekde 1928). Moderaj konservativuloj forlasis la partion sed ne povis akiri menciindan sekvantaron.

SPD perdis multe da membroj kaj balotantoj al la radikala USPD el 1917, precipe dum la balotoj de 1920. USPD disfalis jam en 1922 en du grupojn, laŭ la demando ĉu la partio akceptu la perfortan evoluon en Sovetruslando. La moderuloj reiris al SPD, la radikaluloj al la komunista partio el 1919, kiu nur per tio fariĝis vere amasa partio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heinrich August Winkler: Der lange Weg nach Westen. Deutsche Geschichte 1806-1933, Bonn 2002, S. 366.
  2. Heinrich August Winkler: Der lange Weg nach Westen. Deutsche Geschichte 1806-1933, Bonn 2002, S. 372.
  3. Heinrich August Winkler: Der lange Weg nach Westen. Deutsche Geschichte 1806-1933, Bonn 2002, S. 395.
  4. Heinrich August Winkler: Der lange Weg nach Westen. Deutsche Geschichte 1806-1933, Bonn 2002, p. 403/407.
  5. Gerhard Schulz: Revolutionen und Friedensschlüsse 1917-1920 (dtv-Weltgeschichte des 20. Jahrhunderts). 5a eldono, dtv: Munkeno 1980 (1967), p. 223/224.
  6. Gottfried Niedhart: Die Außenpolitik der Weimarer Republik (Enzyklopädie deutscher Geschichte 53). 2a eldono, Oldenbourg: Munkeno 2006 (1999), p. 71.
  7. Heinrich August Winkler: Der lange Weg nach Westen. Deutsche Geschichte 1806-1933, Bonn 2002, p. 411.
  8. Heinrich August Winkler: Der lange Weg nach Westen. Deutsche Geschichte 1806-1933, Bonn 2002, S. 444-449.
  9. Heinrich August Winkler: Der lange Weg nach Westen. Deutsche Geschichte 1806-1933, Bonn 2002, p. 469/470.
  10. Heinrich August Winkler: Der lange Weg nach Westen. Deutsche Geschichte 1806-1933, Bonn 2002, p. 483/484.
  11. Heinrich August Winkler: Der lange Weg nach Westen. Deutsche Geschichte 1806-1933, Bonn 2002, p. 486/487.
  12. Heinrich August Winkler: Der lange Weg nach Westen. Deutsche Geschichte 1806-1933, Bonn 2002, p. 503-505.
  13. Martin Broszat: Der Staat Hitlers. Grundlegung und Entwicklung seiner inneren Verfassung. 9a eldono, dtv: Munkeno 1981 (1969), p. 83-84.
  14. Martin Broszat: Der Staat Hitlers. Grundlegung und Entwicklung seiner inneren Verfassung. 9a eldono, dtv: Munkeno 1981 (1969), p. 113-115.
  15. Martin Broszat: Der Staat Hitlers. Grundlegung und Entwicklung seiner inneren Verfassung. 9a eldono, dtv: Munkeno 1981 (1969), p. 118-120, 126.
  16. Marie-Luise Recker: Die Außenpolitik des Dritten Reiches (Enzyklopädie deutscher Geschichte 8). Oldenbourg: Munkeno 1990, p. 54/55.
  17. Bernd Braun: Die Reichskanzler der Weimarer Republik. Zwölf Lebensläufe in Bildern, laste vidita 2009-08-12.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.