Wilhelm Cuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Wilhelm Cuno

Wilhelm Carl Josef CUNO (n. 2-a de julio 1876 en Suhl; m. 3-a de januaro 1933 en Aumühle apud Hamburgo) estis germana industriisto kaj senpartia politikisto. De novembro 1922 ĝis aŭgusto 1923 li estis regna kanceliero. En politika vidpunkto li estis konservativa-liberala.

Filo de administra oficisto, Cuno studis juron kaj laboris ĉe tribunaloj. Post la unua mondmilito li aliĝis al Deutsche Volkspartei, sed ĉar ĝi laŭ li dum la Kapp-puĉo ne havis precizan sintenon, li eksiĝis kaj restis senpartia. En 1920 kaj 1921 li rifuzis fariĝis ministro. Sed post la demisio de Joseph Wirth Cuno en novembro 1922 fariĝis regna kanceliero (ĉefministro) kun kabineto baziĝanta sur parlamenta malplimulto el katolika, dekstra liberala kaj bavara partioj.

Cuno seksukcese pruvis batali kontraŭ la Ruhr-okupacio per pasiva rezistado. Ĉar la plimulto en la parlamento deziris novan kabinedon, Cuno post naŭmonata regado demisiis je la 12-a de aŭgusto 1923. Post la demisio li havis denove gvidajn postenojn ĉe HAPAG. En 1927 li fondis la unuan Rotario-klubon en Germanio. Li partoprenis en 1932 en rondo kiu konsilis al NSDAP pri ekonomiaj demandoj, sed rifuzis subskribi alvokon de germanaj industriistoj por Hitler. Li mortis pro kor-infarkto.