Eupen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eupen

Blazono

Administrado
Statuso Urbo
Lando Belgio
Regiono Valonio (germanlingva)
Provinco Lieĝo
Arondismento Verviers
Fondita en 1808 (urbo)
Poŝtkodo 4700
Retpaĝaro http://www.eupen.be
Demografio
Loĝantaro 18 038 (2005-01-01)
Loĝdenso 174 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°37′0″N 6°02′0″O  /  50.61667°N, 6.03333°O / 50.61667; 6.03333 (Eupen)Koordinatoj: 50°37′0″N 6°02′0″O  /  50.61667°N, 6.03333°O / 50.61667; 6.03333 (Eupen)
Alto 250-350 m
Areo 103,74 km²
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Eupen Liège Belgium Map.png
Situo de Eupen en la provinco Lieĝo
Mapo
v  d  r
Information icon.svg
preĝejo Sint-Niklaas (Sankta Nikolao)

Eupen [OJpen] (france: Néau [neO]) estas municipo en la oriento de Belgio, en la provinco Lieĝo. Ĝi ricevis la honortitolon "urbo" en 1808. Eupen estas ĉefurbo de samnoma kantono. Ĝi situas ĉirkaŭ 15 km sude de Aachen. Ĝia alto super marnivelo estas inter 250 kaj 350 metroj, ĝi situas rande de montaro Altaj Marĉoj (Hohes Venn / Hautes Fagnes).

Ĉirkaŭ 90 % de la loĝantaro de Eupen estas germanlingva. Eupen estas de 1983 (federaciigo de Belgio) la administra centro de la germanlingva komunumo de Belgio, kiu konsistas el ĉ. 72 000 anoj kaj el la jenaj municipoj:

Historio[redakti | redakti fonton]

Eupen dum 800 jaroj apartenis al la duklando Limburgo; ĝia unua dokumenta mencio estas el 1213. En 1674 ĝi ricevis urbajn privilegiojn. Post la Viena kongreso en 1815 oni atribuis ĝin kaj la urbon Malmedy al Prusio. Post la Unua mondmilito la Traktato de Versajlo atribuis ilin al Belgio. Dum la Dua mondmilito Germanio en 1940 aneksis la regionon. Post la germana malvenko en 1945 Belgio reprenis ĝin.

Esperanto en Eupen[redakti | redakti fonton]

Tie naskiĝis kaj movadis Louise Vertongen-Xhayet.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]