Kelmis
| Kelmis | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Municipo | |
| Lando | Belgio | |
| Regiono | Valonio (germanlingva) | |
| Provinco | Lieĝo | |
| Arondismento | Verviers | |
| Poŝtkodo | 4720 | |
| Retpaĝaro | http://www.kelmis.be | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 10 175 (2004-07-01) | |
| Loĝdenso | 562 loĝ./km2 | |
| Geografio | ||
|
|
50°43′0″N 6°0′0″O / 50.71667°N, 6°OKoordinatoj: 50°43′0″N 6°0′0″O / 50.71667°N, 6°O | |
| Areo | 18,12 km² | |
| Horzono | +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro) | |
| Situo de Kelmis en la provinco Lieĝo | ||
| Mapo | ||
Kelmis ( germane: [KELmis] aŭ france:La Calamine) estas municipo en Belgio.
Ekde 1977 la municipoj Neu-Moresnet kaj Hergenrath apartenas al Kelmis, la ĉefa municipo.
[redakti] La ĉirkaŭaĵo
Brila pejzaĝo allogas: en la sudo la Altaj Torfmarĉoj kaj la Dukarbaro, en la nordo kaj oriento la Projsarbaro kaj en la okcidento la Hervena Plataĵo. Kelmis kaj ĝia ĉirkaŭaĵo havas ĉion por garantii belajn feriojn: ripozlokoj, ekskursoj, vidindaĵoj, kasteloj, monumentoj, folkloro, tradicio, vivkulturo kaj gastronomio.
[redakti] Trilanda punkto
Kelmis estas la tuŝpunkto de tri landoj, tri lingvoj kaj tri kulturoj: la germana, la franca kaj la nederlanda. Proksimume 10 minutojn aŭtomobile situas la malnova imperia urbo Akeno. De tie, post ĉirkaŭ 15 minutoj oni estas en Nederlando kaj duonan horon daŭras la vojaĝo al Lieĝo. La trilanda punkto estas la loko, kie la limoj de tri landoj nome Belgio, Germanio kaj Nederlando unu la alian trovas. De 1816 ĝis 1919 oni ofte parolis pri la kvarlanda punkto, ĉar la norda pinto de Neŭtrala Moresnet (Kelmis) ankaŭ al tiuj tri landoj tuŝis.
En la plej alta loko de Nederlando (332,5 m) staras tri limoŝtonoj, unu por la tri landoj: la limoŝtonoj de la Reĝlando Belgio, de la Konfederacia Germanio kaj de la Reĝlando Nederlando. Kelkajn paŝojn pli malproksime staras la kvara limoŝtono, kiu estas la vera trilanda punkto kiu ankaŭ montras la limon de Neŭtrala Moresnet inter 1816 kaj 1919.
Jam delonge la trilanda punkto estas alloga vojaĝcelo. Hodiaŭ venas granda nombro da turistoj al ĉi tiuj monumentoj kaj al ĉi tiu kvieta loko. Tie oni trovas profundan kvietecon. Bone prizorgataj vojetoj invitas la vizitantojn por promeni en la arbaregoj.
[redakti] La Göhltal-muzeo
La Göhltal-muzeo en la Max-strato montras speciale la politikon kaj historion de Neŭtrala Moresnet. Ĝi rakontas pri la zinkindustrio. La regiono ĉirkaŭ la zinkominejo Vieille montagne estis inter 1816 kaj 1919 duon-sendependa kiel 'Neŭtra Moresneto'. Fotografaĵoj montras la karakterizojn de la rara zinkfundoflaŭro. La utopia ŝanĝo de la neŭtrala teritorio al Esperanta regno Amikejo en 1908 kaj la regiona folkloro estas prezentataj. Kolektantoj povas admiri poŝtmarkojn kaj monerojn de la Neŭtrala Moresnet, kiuj nur dum 17 tagoj cirkuladis. Cetere la muzeo enhavas riĉan kolekton de mineraloj.
|
||||||