Amel (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Malnova viadukto en Born, parto de Amel.
Amel
Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Belgio
Regiono Valonio (germanlingva)
Provinco Lieĝo
Arondismento Verviers
Poŝtkodo 4770
Retpaĝaro germane france
Demografio
Loĝantaro 5246 (2004-07-01)
Loĝdenso 42 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
50°21′0″N 6°10′0″O  /  50.35°N, 6.16667°O / 50.35; 6.16667 (Amel (Belgio))Koordinatoj: 50°21′0″N 6°10′0″O  /  50.35°N, 6.16667°O / 50.35; 6.16667 (Amel (Belgio))
Areo 125,72 km²
Horzono +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro)
Amel Liège Belgium Map.png
Situo de Amel en la provinco Lieĝo
Mapo
v  d  r
Information icon.svg

Amel (germane: [Amel] aŭ france: Amblève [AMblejv']) estas municipo en Belgio.

Ekde 1977 la municipoj Schoppen, Stephanshof, Iveldingen, Eibertingen, Montenau, Born, Deidenberg, Medell, Möderscheid, Hepscheid, Heppenbach, Halenfeld, Mirfeld, Valender, Wereth, Meyerode kaj Herresbach apartenas al Amel, la ĉefa municipo.

La franca nomo de Amel, Amblève, samtempe estas nomo de rivero en Valonio.

Ĝis la Traktato de Versajlo en 1919 la municipo apartenis al la Germana Regno, kiel la resto de la tiamaj distriktoj Eupen kaj Malmedy. Antaŭe ĝi estis parto de la duklando Limburgo, kaj post la Viena kongreso en 1815 al Prusio.