Germanlingva Komunumo de Belgio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La germanlingva komunumo de Belgio loĝas en la blua parto. En la verda loĝas la nederlandlingva komunumo kaj en la ruĝa la franclingva.
Blazono de la Germanlingva Komunumo de Belgio

La Germanlingva Komunumo de Belgio estas la orienta ŝtata institucio de Belgio kie loĝas parolantoj de la germana lingvo. Krom la norma germana lingvo tie aparte parolatas loka variaĵo de la germana ripuara dialektaro.

[redakti] Komunumoj en la germanlingva regiono

La municipoj en la kantono Eupen
1. Eupen (kun Kettenis)
2. Kelmis (La Calamine) (kun Neu-Moresnet kaj Hergenrath)
3. Lontzen (kun Walhorn)
4. Raeren (kun Eynatten kaj Hauset)

kaj la municipoj en la kantono Sankt Vith
5. Amel (Amblève) (kun Meyerode kaj Heppenbach)
6. Büllingen (Bullange) (kun Manderfeld kaj Rocherath)
7. Burg-Reuland (nova nomo post la fuzio de Reuland kaj Thommen)
8. Bütgenbach (kun Elsenborn)
9. Sankt-Vith (kun Recht, Schönberg, Crombach kaj Lommersweiler)

kune formas la germanan lingvoregionon en Belgio. Ĉiuj municipoj estas t.n. faciligmunicipoj (en kiuj franclingvanoj devas esti servataj franclingve en oficialaj oficejoj), kvankam preskaŭ ĉiu estas germanlingva.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  oficialaj paĝoj de la Germanlingva Komunumo de Belgio
·  paĝoj de la parlamento de la Germanlingva Komunumo de Belgio
·  germanlingva artikolo: "La pozicio kaj rolo de la germanlingva malplimulto en orienta Belgio"
·  interreta portalo "Netecho" (kun paĝoj de la regiona gazeto "Grenzecho" (lima eĥo)


Komunumoj kaj Regionoj de Belgio Flago de Belgio

Regionoj: Flandra Regiono - Valonio - Brusela Ĉefurba Regiono
Komunumoj: Nederlandlingva Komunumo - Franclingva Komunumo - Germanlingva Komunumo