Valonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La valona flago
Valonio en Eŭropo
Valonio en Belgio

La Valonio (france: Wallonie [ŭaloNI], valone: Waloneye [ŭalonEJ] / Walonreye [ŭalonREJ]) estas la suda ŝtata federaciano de Belgio kun 3 380 000 loĝantoj (2004). La Valona Regiono estas ĝia politika institucio. Valonio konsistas el la francparolantoj kaj la germanparolantoj de Belgio, krom Bruselo. Ĝi ankaŭ enhavas la regionon de la Germanlingva Komunumo de Belgio. La oficialaj lingvoj estas la franca kaj la germana. Iuj ankoraŭ parolas la valonan lingvon. La nacia himno de Valonio estas Le chant des Wallons.

La Valona Parlamento havas sian sidejon en Namuro. Ĝia ministro-prezidanto ĉi-momente (2013) estas Rudy Demotte.

La rajtoj de la regiono estas registritaj en la belga konstitucio kaj la speciala leĝo pri la reformoj de la institucioj. La regionoj precipe respondecas pri area planado, medio, natura protektado, loĝado, akvopolitiko, energiopolitiko kaj laborigo.

Provincoj de Valonio[redakti | redakti fonton]

WalloniëProvincies.png
  1. Valona Brabanto (Brabant wallon)
  2. Henegovio (Hainaut)
  3. Lieĝo (Liège)
  4. Luksemburgo (Luxembourg)
  5. Namuro (Namur)

Trafiko kaj transporto[redakti | redakti fonton]

La valona transportkompanio TEC respondecas pri la transporto per buso kaj tramo ene de Valonio. La Valona Regiono ankaŭ administras la regionajn vojojn en Valonio.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Lieĝo kun la rivero Mozo.



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Komunumoj kaj Regionoj de Belgio Flago de Belgio

Regionoj: Flandra Regiono - Valonio - Brusela Ĉefurba Regiono
Komunumoj: Flandra Komunumo - Franclingva Komunumo - Germanlingva Komunumo