Luksemburgo (Belgio)
| Ĉi tiu artikolo temas pri la provinco Luksemburgo en Belgio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Luksemburgo (apartigilo). |
| Luksemburgo | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Provinco | ||
| Lando | Belgio | ||
| Regiono | Valonio | ||
| Retpaĝaro | province.luxembourg.be | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 261 178 (2007.07.01) | ||
| Geografio | |||
| Alto | 651 | ||
| Areo | 4440 km² | ||
| Horzono | +1 (+2 de aprilo ĝis oktobro) | ||
| Situo de Luksemburgo en Belgio (palgrize + grize) kaj Valonio (grize). | |||
Luksemburgo estas la plej sud-orienta provinco de Belgio, unu el la kvin provincoj de Valonio. Ĝi havas surfacon de 4440 km² kaj nombris (en 2007) 261 178 loĝantojn. Sekve ĝi estas laŭ surfaco la plej granda provinco de Belgio kaj de Valonio, sed laŭ loĝantaro la plej malgranda. Ĝia ĉefurbo estas Arlon.
Norde la provinco limas al la provinco Lieĝo, okcidente al Namuro, sude al Francio kaj oriente al la ŝtato Luksemburgo. Luksemburgo estas parto de la montetaro Ardenoj. Ĝia plej alta punkto estas la 651 metrojn alta Baraque de Fraiture en la municipo Vielsalm.
Luksemburgo dum sia preskaŭ tuta historio estis parto de la ŝtato Luksemburgo. Nur sekve de la Traktato de Londono (1839) la ŝtato Luksemburgo estis dividita en du partojn. La franclingva okcidenta parto estis donacita al Belgio kaj tie iĝis la provinco Luksemburgo. La orienta luksemburglingva parto restis en "persona unio" kun Nederlando.
Luksemburgo konsistas el 44 municipoj, el kiuj tri ricevis la honortitolon urbo: Arlon (la ĉefurbo), Bouillon kaj Durbuy.
Enhavo |