Ŝtata reformo (Belgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Per la termino ŝtata reformo en Belgio oni celas la proceson en kiu oni serĉas solvojn por lingvaj kaj aliaj kiel nomataj Komunumaj problemoj inter flandroj kaj valonoj.

Antaŭhistorio de la ŝtata reformo[redakti | redakti fonton]

Lingvaj problemoj[redakti | redakti fonton]

La Komunumaj problemoj logike fondis el la lingva problematiko. Tiu rezultis en solvo pere de la tre ellaborita lingva leĝaro, kiu tamen ne donis tute kontentigan solvon por la diferencoj inter la nordo kaj la sudo de la lando.

La diferencoj inter flandroj kaj valonoj iĝas pli klaraj[redakti | redakti fonton]

Post la Dua mondmilito la diferencoj inter flandroj kaj valonoj iĝas pli klaraj post kelkaj konfliktoj.

La Reĝa disputo[redakti | redakti fonton]

Dum voĉdonado pri la resurtroniĝo de Leopoldo III 75% de la flandroj elektas por lia reveno. En Valonio kaj Bruselo por tio ne ekzistas plimulto. Leopoldo jes ja revenis, ĉar ekzistas majoritato por tiu propono, sed iom poste li tamen devis demisii. Tio klare indikas ke unu Komunumo ne povas altrudi sian volon al alia je intituciaĵoj.

La unuiĝa leĝo[redakti | redakti fonton]

La registaro kun la unuiĝa leĝo enkondukas kelkajn ŝparojn. Je tio venas forta rezisto de la franclingvaj sindikatoj, kun sinteno regiona, kontraŭ la registaro kaj kontraŭ la sistemo. La valonoj komprenas ke tiom longe kiom ekonomie la leĝaro estas farita je belga nivelo, oni ne povas preni la por Valonio necesajn decidojn, ĉar la flandroj havos ĉiam la prioritaton. Tio ĉi kondukas al rekono de diferenco rilate al la soci-ekonomiaĵoj.

Loveno flandra[redakti | redakti fonton]

La lingva leĝaro permesis ke la Katolika universitato de Loveno restis dulingva. Franclingvaj profesoroj, asistantoj kaj gestudentoj ekpostulis siajn rajtojn kaj provis krei koridoron de Valonio, Bruselo kaj Loveno por ekhavi dulingvan statuton. La flandroj tute ne konsentis kaj post multe da diskutado oni por la franclingvanoj kreis tutnovan universitaton en Louvain-la-Neuve. Tiu ĉi evento kondukis al rekono de diferenco rilate la lingvo kaj kulturo.

Malsamaj vidpunktoj je la direkto de la ŝtata reformo[redakti | redakti fonton]

La flandroj volis la ŝtatan reformon precipe por ekhavi kulturan aŭtonomion. Tio ĉi poste estos realigita per la fondiĝo de la Komunumoj. La valonoj precipe volis havi proprajn rajtigojn je soci-ekonomiaĵoj. Tio rezultos en la fondiĝo de la Regionoj.

1970-71 La unua ŝtata reformo[redakti | redakti fonton]

La konstitucio fondas tri kulturokomunumojn: la nederlandlingva, la franclingva kaj la germanlingva. Ili respondecas pri kulturaj aferoj kiel arto, muzeoj, bibliotekoj, radio kaj televido ktp. La nederlandlingva kaj la franclingva kulturkomunumoj ekhavas propran parlamenton. Tamen, ankoraŭ ili ne rajtas je propra registaro.

1980 La dua ŝtata reformo[redakti | redakti fonton]

  • La kulturokomunumoj iĝas simple "Komunumoj" kun respondeco pri ĉiuj "personligitaj aferoj": sanservo, la politiko de familio kaj bonfarto, la handikapuloj, politiko de maljunuloj ktp. La germanlingva Komunumo ankaŭ ekhavas dekretan povon.
  • Oni kreas du Regionojn: flandran kaj valonan. Bruselo ne estas aparta Regiono en 1980. La Regionoj precipe respondecas pri aera planizado, medio, natura protektado, enloĝigo, akvopolitiko, energiopolitiko kaj laborigo. Ambaŭ Regionoj ekhavas propran parlamenton (Regionan Konsilion) kun leĝdona povo. Flandrio decidis kunfandi la Flandran Komunumon kaj la Flandran Regionon al Flandra Komunumo kun nur unu parlamento (la Flandra Konsilio).

1988-89 La tria ŝtata reformo[redakti | redakti fonton]

  • La rajtigoj de la Komunumoj kaj Regionoj estas plilarĝigitaj. La Komunumoj precipe kromrajtas decidi pri edukado, la Regionoj pri publikaj laboroj, urba kaj Regiona transporto kaj Regiona ekonomia politiko.
  • La Brusela Ĉefurba Regiono estas fondita. Ĝi ekhavas la samajn rajtigojn kiel la flandra kaj la valona. kaj ankaŭ havas propran registaron.
  • La financiga leĝo donas al la regionoj limigitan fiskan aŭtonomion kaj enkondukas novajn regulojn koncernante la dividon de la mondono kiun ricevas la Regionoj kaj la Komunumoj de la federacia registaro.

1993: la interkonsento de Sankta Mikaelo[redakti | redakti fonton]

  • Belgio oficiale iĝas federacio, konsistante el Komunumoj kaj Regionoj
  • La komunumoj rajtas je kromaj rajtigoj pri la politiko de la publika centro por la socia bonfarto, la regionoj pri medio, agrikulturo, eksporto kaj interkomunumaj asocioj. La Regionoj kaj Komunumoj ekhavas la rajton interkonsenti traktatojn kun aliaj landoj.
  • Enkonduko de rekta balotado por la Flandra Konsilio (kiu eknomiĝas Flandra Parlamento depost la unua balotado la 21an de majo 1995) kaj la Valona Konsilio (kiu eknomiĝas Valona Parlamento poste).
  • La nombro de la membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj malpligrandiĝas de 212 ĝis 150, tiu de la Senato de 184 ĝis 71. La senato ekhavas malsimilan konsiston kaj iĝas precipe ĉambro pripensa.

2000-01: la interkonsento de Lambermont[redakti | redakti fonton]

  • La Regionoj ekrespondecas pri la agrikulturo, internacia komerco kaj organizado kaj funkciado de la komunumoj kaj provincoj.
  • La mondono de la federacia registaro al la Komunumoj estas plialtigita; la Regionoj ekhavas proprajn impostojn (trafikaj impostoj, heredimpostoj, registradoimpostoj, nemoveblaĵaj impostoj kaj televidaj kaj radiaj impostoj) plus la eblecon doni rabaton je la kromimpostoj je parto de la persona imposto.

La germanalingva Komunumo: specialaĵo en la ŝtata strukturo[redakti | redakti fonton]

La interkonsentoj de la ŝtataj reformoj ĉiam celis solvi problemojn inter flandroj kaj franclingvanoj. La Germanlingva Komunumo nur de apude implikiĝis. Tamen, la Germanlingva Komunumo grandparte ekhavis la samajn rajtojn kiel la aliaj Komunumoj kaj la Valona Regiono, al kiu la Germanlingva Komunumo apartenas, transdonis kelkajn respondecojn al la Komunumo, kiel ekzemple monumentojn kaj pejzaĝojn.

La estonteco?[redakti | redakti fonton]

Momente (2005) okazas denove konferenco pri nova paŝo en la ŝtata reformado ("La Forumo"). Ideo estas doni ankoraŭ pli da rajtigoj al la Regionoj kaj Komunumoj. Tamen, pro la fakto ke la intertraktadoj pri la divido de la distrikto Brussel-Halle-Vilvoorde malsukcesis, necesos atendi ĝis minimume la jaro 2007.