Lieĝo (urbo)
| Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Lieĝo. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Lieĝo (provinco). |
| Mapo de la municipoj en la provinco |
|---|
| Bazaj informoj |
| urbestro: Willy Demeyer |
| Provinco: Lieĝo |
| geografia situo: 50°38′N 5°34′O / 50.633°N, 5.567°OKoordinatoj: 50°38′N 5°34′O / 50.633°N, 5.567°O |
| areo: 68,94 km² |
| loĝantoj: 190.102 (2008-01-01) |
| loĝdenso: 2740 loĝantoj/km² |
| horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodoj:
|
Liège (france:[liEJĴ'] aŭ nederlande:Luik aŭ germane:Lüttich aŭ valone:Lîdje) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1825.
Ekde 1977 la municipoj Glain, Rocourt, Bressouxx, Jupille-sur-Meuse, Wandre, Grivegnée, Angleur kaj Chênée apartenas al Liège, la ĉefa municipo.
Lieĝo estas urbo en orienta Belgio, ĉe la kuniĝejo de la riveroj Mozo (Meuse/Maas) kaj Ourthe. Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Lieĝo kaj la kultura centro de Valonio. Ĝia aglomeraĵo havas ĉ. 600 000 loĝantojn.
De Lieĝo devenas interalie la krim-novela aŭtoro Georges Simenon.
Enhavo |
Historio [redakti]
En 1468, Karlo la Brava brulis totale la urbon, krom kelkajn preĝejojn.
En 1789, revolucio okazis simile al la franca revolucio.
Ĝemelurboj [redakti]
Esperanto [redakti]
En Lieĝo en 1972 komenciĝis la Someraj Universitataj Kursoj (SUK), universitatnivela scienca aranĝo, kiu uzis nur Esperanton. Prezidanto estis, ĝis sia morto en 1974, Ernest Natalis.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- france Pri la universitato de Lieĝo
- france Pri la opero de Lieĝo
- france valone nederlande germane Oficiala retejo de la muncipo
- france nederlande angle Por loĝantoj de Lieĝo
|
||||||