Kolonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kolonjo
Blazono
Kolonjo (Germanio)
DMS
Red pog.svg
North rhine w K.svg
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Köln
Distrikto eksterdistrikta urbo
Regiono Rejnlando
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 50°56′29″N 6°57′26″O  /  50.94139°N, 6.95722°O / 50.94139; 6.95722 (Kolonjo)
Alto super la marnivelo 37 - 118 m
Areo 405 km²
Loĝantaro 1024373 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 02 21
0 22 03 (urboparto Porz sen kvartalo Poll)
0 22 32 ( urboparto Meschenich)
0 22 33 ( urbopartoj Hochkirchen kaj Rondorf)
0 22 34 (urbopartoj Lövenich, Weiden kaj Marsdorf)
0 22 36 (urbopartoj Godorf, Hahnwald, Immendorf, komerca zono Rodenkirchen, Sürth kaj Weiß)
Poŝtkodo 50441–51149
Aŭtomobila kodo K
Oficiala kodo 05315000
Subdivido 9 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 86 urbopartoj (Stadtteile)
Komunumestro Jürgen Roters
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Rathaus
50667 Köln
Komunuma retejo www.stadt-koeln.de
v  d  r
Information icon.svg

Kolonjo (germane Köln [keln], france Cologne [kolonj], angle Cologne [koloŭn], nederlande Keulen, ripuare Kölle) estas granda urbo en okcidenta Germanio sur ambaŭ bordoj de la rivero Rejno en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Kolonjo estas la sidejo de la distriktaro Kolonjo. Kolonjo, kiel la nomo indikas, estis kolonio de Romio proksima de la limo de la imperio. En 50 la romia imperiestro Klaŭdio nomis la urbon laŭ sia edzino Agripina: Colonia Claudia Ara Agrippinensium. Kompreneble, la nomo mallongiĝis. La urbo havis ekde romiaj tempoj multajn judojn kaj estis la elirpunkto de la alorienta migrado de la judoj tra la nuna Germanio, Pollando kaj Rusio dum 500-1900.

  • loko: 50° 56' norde, 6° 57' oriente
  • horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : elektoepiskopujo Kolonjo

En la 5-a jarcento, rego de la urbo iris al la frankoj. Poste Karolo la Granda starigis ĉefepiskopon en Kolonjo. La ĉefepiskopoj de la urbo fariĝis princoj de la Sankta Romia Imperio kaj regis la urbon ĝis 1288. Eĉ hodiaŭ Kolonjo estas grava centro de germana katolikismo kaj havas la plej grandan gotikan katedralon (jen bildo [1]) de Eŭropo: ĝiaj turoj estas 157 m altaj kaj en ĝi troviĝas relikvio, kiu onidire enhavas la korpajn postrestaĵojn de la tri reĝoj.

De 1288 (fakte, per la senpotencigo de la princepiskopo) resp. 1475 (oficialigo per la imperiestro) ĝis 1794 Kolonjo estis libera urbo, tio signifas, ke ĝi estis submetata nur al la imperiestro. Ĝi prosperis kiel membro de la Hansa Ligo ĝis la 16-a jarcento. En la epoko de la religiaj konfliktoj la urbo komencis malprosperi. En 1794 Francio aneksis la landon maldekstran de la Rejno kaj sekve ankaŭ Kolonjon.

En 1815, post la militoj de Napoleono la 1-a de Francio, Rejnlando kaj Vestfalio estis donitaj al Prusio. La provinca ĉefurbo de Rejnlando fariĝis Koblenz, sed Kolonjo estis (kaj estas) sidejo de unu el la granddistriktoj en la regiono. La 19a jarcento kunportis industrian kaj ekonomian reviviĝon de la urbo kaj la finkonstruon de la katedralo, komencita en la 13a jarcento. Grava por la evoluo estis interalie la trajnlinio Kolonjo-Antverpeno, per kiu oni transportis Ruhr-regionan karbon al la oceano, kaj kiu estis unu el la unuaj internaciaj trajnkonektoj.

Post la 1-a Mondmilito la venkintoj devigis la detruon de ĉiuj fortikaĵoj ĉirkaŭ Kolonjo, kaj la urbo estis okupata de britaj soldatoj (ĝis 1926). La 12an de marto 1933 la nacisocialistoj, post premo kaj perforto, laŭ la balotoj fariĝis la plej granda frakcio en la urboparlamento. La postan tagon la katolik-partia urbestro Konrad Adenauer fuĝis.

Dum la regado de la nacisocialistoj la Rejnlando denove fariĝis parto de la germana armea teritorio (1936), kaj ekde 1942 fariĝis unu el la ĉefaj celoj de la usonaj kaj britaj bombatakoj. En 1940 la diktaturo forprenis la kolonjajn ciganojn, la postan jaron la kolonjajn judojn.

Post la 2-a Mondmilito la tute detruita Kolonjo estis okupata unue de la usona armeo, kiu reinstalis Konrad Adenauer kiel urbestron, kaj baldaŭ poste de la brita armeo, kiu malinstalis lin: fakte pro lia memstareco, oficiale pro lia "malkapableco". Kvar jarojn poste Konrad Adenauer fariĝis la unua ĉefministro de Federacia Respubliko Germanio.

Kolonjo, ne la ĉefurbo sed la plej granda metropolo de la nova regiona ŝtato Nordrejn-Vestfalio, evoluis denove al riĉa kaj kulturplena urbo, interalie kun la Okcidentgermana Radio en 1956, la samjare finrestaŭrita katedralo, la Romia-Ĝermana Muzeo en 1974, la muzeo Wallraff-Richartz en 1986. De 1949 ĝis 1999, kiam la iom pli suda Bonn estis la sidejo de la federaci-germana registaro kaj parlamento, Kolonjo havis iel la statuson de "krom-ĉefurbo".

Ĝis 1994 Germanio estis okupita de la venkintaj potencoj, sed la politika influo de la okcidentaj venkintoj jam rapide post 1949/1952 plimalfortiĝis. Tamen restis en Nordrejn-Vestfalio la brita regulo, ke la urbanoj elektas la urboparlamenton kaj tiu poste elektas la ĉefurbestron (neprofesian) kaj la urbodirektoron (plenofican, ĉefon de la administrado). Dum 1994 tio estis ŝanĝita: ekde 1999 la kolonjanoj unuafoje rekte elektis sian ĉefurbestron.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Inter la partneraj urboj estas

Per ĉirkaŭaj teritorioj iom post iom aligitaj al la urbo, Kolonjo Kolonjo transprenis partnerecojn kun la urboj de Flago-de-Britio.svg Benfleet/Castle Point (Britio), Flago-de-Francio.svg Igny (Francio), Flago de Belgio malpli alta.svg Diepenbeek (Belgio), Flago-de-Francio.svg Brive-la-Gaillarde (Francio), Flago-de-Britio.svg Dunstable (Britio), Flago-de-Nederlando.svg Eygelshoven/Kerkrade (Nederlando) kaj Flago-de-Francio.svg Hazebrouck (Francio).

Kolonjo estis unu el la gastigantaj urboj de la Futbala Mondpokalo 2006

Futbala Mondpokalo 2006[redakti | redakti fonton]

Inter la 9a de junio kaj la 9a je julio 2006 en Germanio okazis la Futbala Mondpokalo, inter alie en Kolonjo. En la tute trakonstruita stadiono, kiu dum la turniro havis 40.590 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.

Urba arkivo[redakti | redakti fonton]

La urba arkivo de Kolonjo estis la plej grava urba arkivo en Germanio ĝis sia kolapso la 3-an de marto 2009.

en la mezepoka festohalo Gürzenich en somero 1933 okazis la inaŭguro kaj pluraj vesperaj solenaĵoj de la 25-a UK de Esperanto

Esperanto en Kolonjo[redakti | redakti fonton]

En Kolonjo okazis inter alie la 25-a Universala Kongreso de Esperanto de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1933; la kongreson antaŭis gravaj malfaciloj pro la tiamaj politikaj ŝanĝoj; okazis interkonsento pri la organizo.

Ekde 1920 tie aperis la grava esperantlingva gazeto Heroldo de Esperanto. Originale semajna, ĝi estis (kaj daŭre estas, kvankam nun trisemajna) la plej ofte aperanta gazeto en Esperanto. Politike kaj religie sendependa (sed fakte modere orientita), ĝi pretervivis la unuan persekuton de la nazia reĝimo, sed dum 1936 devis migri al Nederlando.

urboprospekto de Kolonjo, aparta eldono okaze de la 30-a IS

Inter la 27-a de decembro 1961 kaj la 3-a de januaro 1962 cetere la 5-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Kolonjo kaj pritraktis la temon "Usono kaj Sovetunio - ĉu eblas kunekzisto de la du kontraŭaj socisistemoj". Ankaŭ la 12-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo inter la 27-a de decembro 1968 kaj la 3-a de januaro 1969 - post la politike kirla jaro 1968 - okazis en Kolonjo, ĉi-foje en la urboparto Deutz oriente de la Rejno, kaj pritraktis la temon "Sociologiaj aspektoj de l'nuntempo". Triafoje dum la jarŝanĝo 1986 / 1987, do komence de la jaro de centjariĝo de la internacia lingvo Kolonjo (ĉi-foje denove okcidente de la Rejno) gastigis la, nun 30-an, Internacian Seminarion sub la temo "Internacia kulturo en praktiko - Esperanto 100-jara" - tiun eventon partoprenis preskaŭ 400 seminarianoj, por la lernejana kaj studenta aranĝo rekorda nombro. En la nordokcidenta urboparto Ossendorf estas strato nomata "Zamenhofstraße".


Esperantistoj de Kolonjo[redakti | redakti fonton]

Inter la aparte konataj esperantistoj de Kolonjo estas ekzemple

urbocentra rejna panoramo (maldekstre la katedralo, dekstre la kvartalo Deutz)
Magnify-clip.png
urbocentra rejna panoramo (maldekstre la katedralo, dekstre la kvartalo Deutz)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


flago de Nordrejn-Vestfalio Administra divido de Nordrejn-Vestfalio
distriktaroj

distriktaro Arnsbergo | distriktaro Detmoldo | distriktaro Duseldorfo | distriktaro Kolonjo | distriktaro Monastero

distriktoj

urba regiono Aachen | Borken | Coesfeld | Düren | Ennepe-Ruhr | Rhein-Erft | Euskirchen | Gütersloh | Heinsberg | Herford | Hochsauerland | Höxter | Kleve | Lippe | Mark (Märkischer Kreis) | Mettmann | Minden-Lübbecke | Neuss | Oberberg (Oberbergischer Kreis) | Olpe | Paderborn | Recklinghausen | Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) | Rhein-Sieg | Siegen-Wittgenstein | Soest | Steinfurt | Unna | Viersen | Warendorf | Wesel

eksterdistriktaj urboj

Bielefeld | Bochum | Bonno (Bonn) | Bottrop | Kolonjo (Köln) | Dortmund | Duisburg | Duseldorfo (Düsseldorf) | Essen | Gelsenkirchen | Hagen | Hamm | Herne | Krefeld | Leverkusen | Mönchengladbach | Mülheim | Monastero (Münster) | Oberhausen | Remscheid | Solingen | Wuppertal