Hildesheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Hildesheim [HILdeshajm] estas urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio kun 103.000 loĝantoj. Ĝi situas 30 km sudoriente de Hanovro.

La ĉefaj turismaj allogaĵoj estas la Katedralo de Sankta Maria kaj la Preĝejo de Sankta Mikaelo (Michaeliskirche), kiuj ambaŭ recevis en 1985 la agnoskon kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Multe vizitata estas ankaŭ la historia foirplaco kun grandaj trabfakaj domoj.

Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.